Ĉasrezervejo Rungwa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉasrezervejo Rungwa
Ĉasrezervejo
Bazaj informoj
Ŝtato:  Tanzanio
Distrikto: Itigi, Regiono Singida
Geografia situo 7° 11′ 53″ S, 33° 57′ 47″ O (mapo)-7.19833.963Koordinatoj: 7° 11′ 53″ S, 33° 57′ 47″ O (mapo)
Ĉasrezervejo Rungwa (Tanzanio)
Ĉasrezervejo Rungwa (Tanzanio)
DEC
Ĉasrezervejo Rungwa
Ĉasrezervejo Rungwa
Situo de Ĉasrezervejo Rungwa
Map
Ĉasrezervejo Rungwa
Areo: 9 000 km²
Fondita: 1951
Estrado
Respondeca instanco: Tanzania National Parks (TANAPA)
vdr

La Ĉasrezervejo Rungwa estas protektita areo en Tanzanio kiu kovras areon de 9 000 km2. ĝi estis fondita en 1951.[1] Ĝi situas en Distrikto Itigi, Regiono Singida.

Ekde 2005, la protektita areo estas konsiderata kiel konservada unuo por leonoj.[2]

La rezervejo estas kunmetita el montetoj miksitaj kun pecetoj de arbaroj laŭ la riveretoj kaj la valo de rivero Mpera, kiu disponigas akvon en la seka sezono kaj iĝas la plej bona areo por spektado de bestoj de julio ĝis novembro. Ĝi kovras grandan parton de Centra kaj Okcidenta Tanzanio kaj ĉefe kovrita per miombo-maldensarbaro kiu donas aliron al bonega densejo, ĝi estas unika vegetaĵarspeco trovita nur en du lokoj en Afriko.

La ĉefaj sovaĝbestoj en Ĉasrezervejo Rungwa estas: leono, leopardo, afrika bubalo, elando, antilopo (pluraj specioj), granda kuduo, stepa alcelafo, impalo, zebro, hipopotamo, krokodilo kaj verukapro.

La temperaturoj en ĉi tiu rezervejo estas mildaj kun tre malalta humideco. La jara pluvokvanto varias de 750 mm en la oriento ĝis 1 300 mm en la okcidenta parto de la ĉasrezervejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. World Database on Protected Areas (2020). Rungwa Game Reserve. Protected Planet.
  2. IUCN Cat Specialist Group. (2006) Conservation Strategy for the Lion Panthera leo in Eastern and Southern Africa. Pretorio, Sud-Afriko: IUCN.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]