Ĉasrezervejo Mpanga-Kipengere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉasrezervejo Mpanga-Kipengere
Mpanga-Kipengere
Mpanga-Kipengere
Ĉasrezervejo
Bazaj informoj
Ŝtato:  Tanzanio
Distrikto: Regiono Njombe
Geografia situo 8° 59′ 8″ S, 34° 22′ 30″ O (mapo)-8.98548734.375055Koordinatoj: 8° 59′ 8″ S, 34° 22′ 30″ O (mapo)
Ĉasrezervejo Mpanga-Kipengere (Tanzanio)
Ĉasrezervejo Mpanga-Kipengere (Tanzanio)
DEC
Ĉasrezervejo Mpanga-Kipengere
Ĉasrezervejo Mpanga-Kipengere
Situo de Ĉasrezervejo Mpanga-Kipengere
Map
Ĉasrezervejo Mpanga-Kipengere
Areo: 1 574 km²
vdr

La Ĉasrezervejo Mpanga-Kipengere estas protektita areo en Regiono Njombe de la Sudaj Altebenaĵoj, Tanzanio.[1] Ĝi kovras areon de 1 574 km² kaj varias en alteco de 1 800 m ĝis 2 289 m. Aldone al la konservado de faŭno la rezervejo estas grava akvokolekta areo por la fontoj de pluraj riveroj kiuj provizas la grandan riveron Ruaha kaj disponigas akvon por la malsekejoj de Usangu.

Ekde 2005, la protektita areo estas konsiderata kiel konservada unuo por leonoj.[2]

Ĝi enhavas pli ol 17 arbarspecojn. Endemiaj specioj en ĉasrezervejo Mpanga-Kipengere estas naz-ĥameleono, marĉa vidvino-birdo (Euplectes hartlaubi), Cistikolo (Cisticola njombe), Kipengere grenovorulo (Crithagra melanochroa) kaj Fufumka birdo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La ĉasrezervejo Mpanga-Kipengere situas ĉe la norda fino de la Montaro Kipengere. Ĝi kuŝas parte en Distrikto Makete kaj parte en Distrikto Wanging'ombe. Alfluantoj de la granda rivero Ruaha originanta tie inkludas riverojn Mbarali, Mlomboji, Kimani kaj Ipera, el kiuj ĉiuj fluas proksimume norden.

Suda tanzania altebenaĵo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kipengere Range. www.protectedplanet.net.
  2. IUCN Cat Specialist Group. (2006) Conservation Strategy for the Lion Panthera leo in Eastern and Southern Africa. Pretorio, Sud-Afriko: IUCN.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]