El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Marrezervejo Daresalamo aŭ DMRS (svahile Hifadhi Akiba Bahari ya Dar es Salaam ) estas grupo de marrezervejoj en Tanzanio , kun statuso IUCN kategorio II situanta en Regiono Daresalamo de Tanzanio . [1] La rezervejo konsistas el naŭ neloĝataj insuloj, kvar situantaj norde de Distrikto Kinondoni de Daresalamo (Bongoyo , Mbudya , Pangavini kaj Fungu Yasini ) kaj kvar sude de la urbo (Makatumbi , Kimbubu , Sinda kaj Kendwa ) en Distrikto Kigamboni. Ĝi provizas protekton por pluraj gravaj tropikaj ekosistemoj, koralaj rifoj , mangrovoj kaj marherboj.
↑ Levine, Arielle. (2010). Local Responses to Marine Conservation in Zanzibar, Tanzania. Journal of International Wildlife Law and Policy. July–December 2004. 183-202. 10.1080/13880290490883241