Marparko Mnazi Bay Ruvuma Estuaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marparko Mnazi Bay Ruvuma Estuaro
Mnazi Bay
Mnazi Bay
protektata areo
Bazaj informoj
Ŝtato:  Tanzanio
Distrikto: Mtwara
Geografia situo 10° 0′ 0″ S, 40° 0′ 0″ O (mapo)-1040Koordinatoj: 10° 0′ 0″ S, 40° 0′ 0″ O (mapo)
Marparko Mnazi Bay Ruvuma Estuaro (Tanzanio)
Marparko Mnazi Bay Ruvuma Estuaro (Tanzanio)
DEC
Marparko Mnazi Bay Ruvuma Estuaro
Marparko Mnazi Bay Ruvuma Estuaro
Situo de Marparko Mnazi Bay Ruvuma Estuaro
Map
Marparko Mnazi Bay Ruvuma Estuaro
Areo: 650 km²
Fondita: 2000
Estrado
Respondeca instanco: Marine Parks & Reserves Authority Unit
Retejo: MPR - Mnazi Bay Ruvuma
vdr

La Marparko Mnazi Bay Ruvuma Estuaro (svahile Hifadhi ya Bahari ya Ghuba ya Mnazi na Maingilio ya Mto Ruvuma; angle Mnazi Bay Ruvuma Estuary Marine Park, MBREMP) estis establita la 1-an de julio 2000 sub Akto N-ro 29 de 1994 de Maraj Parkoj kaj Rezervejoj de Tanzanio.

La parko estas en la distrikto Mtwara de Sud-orienta Tanzanio kaj etendiĝas al la limo kun Mozambiko. La areo estas konsiderata kiel havanta signifajn marajn biodiversecajn valorojn kaj kovras 650 kvadratajn kilometrojn, el kiuj 33% estas surtere. La parko etendiĝas de la norda parto de Ruvuma Estuaro ĝis Mnazi Bay, inkluzive de la terkapo de Ras Msangamkuu.

La medio ene de la parko inkludas mangrovojn, ŝtonan kaj sablan marbordon, vadojn, salejojn, franĝajn koralajn rifojn, lagunan pecet-rifon, marherberbedojn, tri insulojn (Namponda, Mongo kaj Kisiwa Kidogo) kaj multajn malgrandajn ŝtonajn insuletojn.

La Parko estas hejmo de nestolokoj por ĥelonioj kaj akcipitrobekaj martestudoj, kaj kelkaj maraj mamuloj estis viditaj en la areo inkluzive de migrantaj ĝibaj balenoj kaj la Hindopacifikaj ĝibodelfenoj. Granda populacio de krabpluvioj kondukis al tio ke la areo estis nomita Grava Birdarejo (angle Important Bird Area, IBA) en 2001.

La areo ankaŭ estis iam hejmo de dugongoj sed la lasta konfirmita ekvido estis en 1992, kvankam ekzistas nekonfirmitaj ekvidoj ekde tiam.[1]

Proksimume 30 000 homoj vivas ene de la parko, dependantaj plejparte de maraj resursoj por siaj porvivaĵoj; la parko inkluzivas en siaj limoj 11 vilaĝojn kaj 8 subvilaĝojn. Estas malmultaj ŝancoj por disvolviĝo, tial malriĉeco abundas. Tio kreis troan dependecon de maraj resursoj kaj la persistan uzon de detruaj fiŝkaptaj metodoj.

Gaso estis malkovrita en Mnazi Bay en 1982, kaj putoj estis ekfunkciigitaj en 2006. Gaso el la putoj nun estas sendata per gasodukto al Mtwara kie gaso al elektrocentralo disponigas elektron por la areoj de Mtwara kaj Lindi. Tamen, la kvanto da gaso disponebla estas multe pli granda kaj la putoj nun fariĝis la fokuso de planoj liveri elektron al la nacia reto en provo trankviligi naciajn problemojn de elektroprovizo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]