Masaja lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Masaja virino.
Masajo ("morano").

Masaja lingvo estas grupo de lingvoj aŭ dialektoj el la Nilota lingvaro parolata en la sudo de Kenjo kaj la nordo de Tanzanio fare de la masajoj, kiuj estas ĉirkaŭ 900 mil individuoj. Tiu lingvo estas tre forte rilata al la aliaj lingvoj "maa" (nome samburu (aŭ sampur) parolata en centra Kenjo, la ĉamus, parolata en sudo kaj sudoriento de la lago Baringo kaj la parakuĝu de Tanzanio). La masajoj, la samburu, la il-ĉamus kaj la parakuĝu estas historie rilataj kaj ĉiuj nomas sian lingvon kiel "maa" (kvankam ja estas grandaj diferencoj inter ties lingvoj).

La perdo de la Masaja lingvo, kvankam ne rapida, okazas kiel rezulto de forta kontakto kun aliaj tribaj grupoj en Orienta Afriko kaj la plialtigo de la svahila kaj angla kiel dominantaj lingvoj. En Tanzanio, iama Prezidento Julius Nyerere kuraĝigis la adoptadon de la svahila kiel oficiala lingvo por unuigi la multajn diversajn etnajn grupojn en Tanzanio, same kiel de la angla por konkurenci en tutmonda skalo.[1] Kvankam la Masaja, ofte referencata kiel Maa, survivis spite la amasan influon de la eduksistemoj de la angla kaj de la svahila, la ekonomiajn planojn, kaj plie, la sociekonomian premon kiun la Masajoj frontas en Orienta Afriko retenas ilin, kaj ilian lingvon, kiel subreprezentita minoritato.[2]

La masaja vivmaniero ege rilatas al ilia lingvo. Specife, la ekonomiaj sistemoj de komerco el kio la Masajoj dependas por reteni sian nomadan vivmanieron, profitas la survivadon de la Masaja lingvo, eĉ en ties minoritata statuso. Pro lingva endanĝeriĝo, Masajoj plue estas minacataj kaj ilia kultura integreco same minacata.[3] La minoritata statuso kiun la lingvo nuntempe frontas jam minacis la tradiciajn masajajn praktikojn. Pli kaj pli malgrandaj grupoj de Masajoj plue estas nomadaj en la regiono, kaj aliaj elektis anstataŭe setliĝi en malgrandaj komunumoj por teni lingvon kaj aliajn aspektojn de sia kulturo vivaj.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "McCabe, T. (2003). Sustainability and Livelihood Diversification among the Maasai of Northern Tanzania". Human Organization. 62 (2) Summer 2003.
  2. Munke, David (2015). The Maasai Language: an Introduction. IN: Bloomington. pp. 1–15.
  3. Nicholson, N (2005). Meeting the Maasai. 14 (3) 2005th ser.: Journal of Management Inquiry.
  4. "McCabe, T. (2003). Sustainability and Livelihood Diversification among the Maasai of Northern Tanzania". Human Organization. 62 (2) Summer 2003.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrason, A. kaj Karani, M. 2019. Dative applicative elements in Arusa (Maa) – A canonical approach to the argument-adjunct distinction. Stellenbosch Papers in Linguistics Plus. Vol. 58, 177-204. doi: 10.5842/58-0-842.
  • Andrason, A. kaj Karani, M. 2017. The perfective form in Arusa – A cognitive-grammaticalization model. Asian and African Studies, 26:1, pp. 69-101.
  • Andrason, A. kaj Karani, M. 2017. Radial Categories in Syntax: Non-Resumptive Left Dislocation in Arusa. Studia Linguistica Universitatis Iagellonicae Cracoviensis, 134(2), pp. 205-218. https://doi.org/10.4467/20834624sl.17.014.7088.
  • Karani, M. Kotikash, L. kaj Sentero, P. 2014. A Unified Standard Orthography for Maa Languages, Kenya and Tanzania: Arusa, Ilchamus, Maasai/Kisongo, Parakuyu, Samburu, Monograph series No. 257. Cape Town, CASAS.
  • Karani, M. (2018) "Syntactic categories and the verb-argument complex in Parakuyo Maasai". PhD Thesis, Stellenbosch University.
  • Mol, Frans (1995) Lessons in Maa: a grammar of Maasai language. Lemek: Maasai Center.
  • Mol, Frans (1996) Maasai dictionary: language & culture (Maasai Centre Lemek). Narok: Mill Hill Missionary.
  • Tucker, Archibald N. & Mpaayei, J. Tompo Ole (1955) A Maasai grammar with vocabulary. London/New York/Toronto: Longmans, Green & Co.
  • Vossen, Rainer (1982) The Eastern Nilotes. Linguistic and historical reconstructions (Kölner Beiträge zur Afrikanistik 9). Berlin: Dietrich Reimer.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]