Orienta Afriko
Etoso
Orienta Afriko | ||
---|---|---|
Mondregiono | ||
regiono, kultura regiono [+] | ||
Lando | Afriko | |
- koordinatoj | 1° 18′ 2″ S, 36° 50′ 50″ O (mapo)-1.30044436.84726Koordinatoj: 1° 18′ 2″ S, 36° 50′ 50″ O (mapo) | |
Orienta Afriko | ||
Vikimedia Komunejo: East Africa [+] | ||
Sub Orientafriko oni resumas la landojn de Afriko proksimume oriente de la Nilo respektive oriente de la Orientafrika grabeno. Tiuj estas
- Etiopio (ĉefurbo Adis-Abebo),
- Burundo (ĉefurbo Buĵumburo),
- Ĝibutio (ĉefurbo Ĝibutio),
- Eritreo (ĉefurbo Asmero),
- Kenjo (ĉefurbo Najrobio),
- Komoroj (ĉefurbo Moronio),
- Madagaskaro (ĉefurbo Antananarivo),
- Maŭricio (ĉefurbo Portluiso),
- Ruando (ĉefurbo Kigalo),
- Sejŝeloj (ĉefurbo Viktoro),
- Somalio (ĉefurbo Mogadiŝo),
- Tanzanio (ĉefurbo Dodomao / registarurbo Dar-es-Salamo) kaj
- Ugando (ĉefurbo Kampalo)
kaj la al Francio apartenanta:
- Reunio (ĉefurbo Saint-Denis).
Kulturo
[redakti | redakti fonton]En la nordaj landoj de la areo la kulturo estas hegemonie el Islamo, escepte en Etiopio, kiu estas la nura lando tradicie kristana en la tuta kontinento. Ankaŭ la insuloj kaj la marbordo estas influita de Islamo. Madagaskaro havas ne nur apartajn kulturon kaj lingvon, sed eĉ la naturo (flaŭro kaj faŭno) kaj eĉ la etna deveno estas tute aparta el la kontinento.; el geologia vidpunkto tiu insulo derivis ne el la afrika kontinento, sed el Azio.
Tarabo estas muzika ĝenro populara en Orienta Afriko kaj partikulare en Zanzibaro, Tanzanio kaj Kenjo.