Buĵumburo
Buĵumburo (Usumbura) | |
france: Bujumbura, burunde: Bujumbura | |
urbo | |
Vido al Buĵumburo kaj lago Tanganjiko
| |
Lando | ![]() |
---|---|
Historia regiono | Germana Orient-Afriko |
Lago | Tanganjiko |
Situo | Buĵumburo |
- alteco | 774 m s. m. |
- koordinatoj | 03°22′32″S 29°21′33″E / 3.37556°S, 29.35917°O |
Areo | 86,54 km² (8 654 ha) |
Loĝantaro | 800 000 (2008) |
Denseco | 9 244,28 loĝ./km² |
Fondo | 19-a jarcento |
Horzono | GMT (UTC+2) |
![]() | |
Retpaĝo: www.villedebujumbura.org | |
Buĵumburo (burunde kaj france Bujumbura) estas la ĉefurbo de orient-afrika ŝtato Burundo kun ĉirkaŭ 300.000 loĝantoj en jaro 1996. La urbo situas ĉe la Tanganjika-lago kaj estas la plej granda urbo de Burundo, registara kaj ekonomia centro. La urba teritorio konsistigas la provincon Bujumbura Mairie, unu el la 17 administraj provincoj de la lando, kaj krom per la lago Tanganjiko ĉirkaŭatas nur per la apudurba provinco Bujumbura Rural.
En la urbo estas produktataj i.a. cemento, teksaĵo kaj sapo. Buĵumburo estas ankaŭ la plej granda interna haveno, grava enŝipigejo de la eksportvara plimulto (kafo, kotono, felo kaj stano) ĉe la Tanganjika-lago.
Buĵumburo evoluis el vilaĝeto, kiu estis ekde 1889 milita posteno de la iama Germana Orient-Afriko. Post la dua mondmilito ĝi iĝis administra centro de belgia popolunia mandato pri Ruanda-Urundi. La urbo estis alinomita de Usumbura al Buĵumbura, kiam Burundo en 1962 sendependiĝis. Ekde la sendependiĝo Buĵumburo estis loko de multaj interetnaj bataloj, kiam la hutuoj batalis kontraŭ la tuci-dominata armeo de Burundo.
En decembro 2019, okazos en Buĵumburo la 7a Afrika Kongreso de Esperanto organizita de la Afrika Komisiono de UEA.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|