Provinco Bujumbura Rural

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bujumbura Rural)
Jump to navigation Jump to search
situo de la provinco Bujumbura Rural en Burundo

Bujumbura Rural estas unu de la dek-ok provincoj de Burundo. Ĝi situas en la nordokcidento de la lando kaj limas al la lago de Tanganjiko kaj al la Demokratia Respubliko Kongo. Bujumbura Rural estas la naskiĝprovinco de unu de la eksaj prezidantoj de Burundo Cyprien Ntaryamira. Al Bujumbura Rural apartenas la jenaj komunumoj: Mugongo-Manga, Isale, Mutimbuzi, Kanyosha, Kabezi, Muhuta, Nyabiraba, Mukike, kaj Mubimbi. El tiuj Mutimbuzi, Isale Kanyosha kaj Kabezi havas limojn kun la ĉefurba provinco Bujumbura Mairie.