Hektaro
Aspekto
| Unuo | SI |
|---|---|
| 1 ca | 1 m2 |
| 1 a | 100 m2 |
| 1 ha | 10 000 m2 |
| 100 ha | 1 km2 |
Hektaro (simbolo ha) estas metra unuo de areo. Ĝi egalas al 100 aroj. (la nomo estas la kunligo de SI-prefikso hekto + aro). Tio estas ne SI-unuo, sed akceptebla kun SI.
Unu hektaro egalas al:
- 100 aroj
- 10 000 kvadrataj metroj
- 0,01 kvadrataj kilometroj
- 2,471 053 8 internaciaj akreoj
- 1,737 727 7 hungaraj akreoj
- 2,471 043 9 usonaj mezuraj akreoj

Unu kvadrata kilometro enhavas 100 hektarojn. - 1,738 arpentoj
male:
- 100 hektaroj egalas al unu kvadrata kilometro.
- 0.404 685 64 hektaroj egalas al unu internacia akreo
