Diskuto:Hektaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

(Rimarko: Ne ĉiu havas imagon pri la grandeco de hektaro. Povas helpi scii, ke unu hektaro egalas al la areo de proksimume 1,5 futbalaj kampoj.)

Jes Serge SIRE, futbala kampo strangas kiel unuo de area surfaco, sed mi jam oftege spertis, ke kiel komparo ĝi por multaj homoj estas la sola ebleco ekhavi ideon pri hektaro. Por ofendi neniun mi aldonas, ke laŭ mi pri tio kulpas ĉefe malbona tradicio. Tre multaj instruistoj kaj gepatroj igas infanojn kredi, ke matematikaĵoj estas terure malfacilaj, eĉ kiam tiuj estas tiom simplaj kiel la sistemo de la mezurunuoj sur la bazo de dek. Krome abstrakta scio ne estas tre utila sen konkreta imago.
Resume: ne sentu sin ofendita , kiu la aldonitan komparon ne bezonas, nek tiu kiu ĝin bezonas! Esperante ke mi nun ne provokis la malestimon de ĉiuj, plej ĝentile salutas Montanesko 11:50, 14. Mar 2005 (UTC)

  • vi ja trovis la bonan solvon: tio estas aldoni paragrafon por bildigi hektaron. Pri tio ĝuste mi estis preparinta, sed mi serĉis plia(j)n ekzemplo(j)n. Mi tute konsentas kun via vidpunkto, mi nur estis ĝenata pro ĉesto de futbal-kampo post akreoj (eĉ uisonaj) kaj antaŭ arpentoj....Mi aspektis iom kruda en mia rimarko, sed kulpas la spacmanko en la parto "resumo". Kaj mi pigris ne malfermante la paĝon "diskuto". Pardonu. Plej sincere.--Ssire 13:21, 14. Mar 2005 (UTC)
  • Plia reago. Ĉi foje ne pri la eco de futbal-kampo sed pri ĝia trafeco. Mi ne spertas pri futbalo, do mi informiĝis kaj mi trovis tiuj informojn pri la grandeco de la kampo: longo min:90m maks:120m; larĝo: min:45m maks:90m. tio signifas ke plej grande ĝi estas 10800 m2 (nur iomete pli granda ol hektaro), malplej 4050 m2 (malpli ol duona hektaro). Do ĉu oportune konservi vian "helpan" komparon, kiam povas esti tiom da diferenco?... Plej elkore.--Ssire 13:49, 14. Mar 2005 (UTC)

Ankaŭ mi ne scias multe pri futbalo (nur de tempo al tempo kuras ĉirkaŭ ĝi, ĉar kuro estas mia ŝatata sporto :-). Mi eliris de la reguloj por futbalkampoj uzataj por internaciaj konkursoj: longo min:100m maks:110m; larĝo: min:64m maks:75m [do 1,5-oblo = 9600 ĝis 12.375 m² ...ĉi lasta konfesinde jam ne tre proksima al 10.000m²] kaj precipe de informo (kiel laiko mi ne scias kiom fidinda) ke la kutima mezuro estas 70*105 [>11025m²...laŭ mi sufiĉe proksima por orientiga komparo].
Danke al vi mi nun scias, ke la diferencoj ĝenerale povas esti multe pli grandaj ol mi supozis. Tiukaze vere eblas dubi ĉu la komento helpas. Do ne estante certa mi prefere forprenas ĝin. Amuze kiel diligente ni ne-futbaluloj okupiĝas pri la temo...:-) Amike salutas Montanesko 15:28, 14. Mar 2005 (UTC)