Gaberono
Gaberono | |
angle: Gaborone | |
urbo | |
Centro de Gaberono
| |
Oficiala nomo: Gaborone | |
Lando | ![]() |
---|---|
Distrikto | Sudorienta distrikto |
Montaro | Kgale |
Rivero | Notwani |
Situo | Gaberono |
- alteco | 983 m s. m. |
- koordinatoj | 24°39′29″S 25°54′44″E / 24.65806°S, 25.91222°O (mapo) |
Areo | 19,46 km² (1 946 ha) |
Loĝantaro | 191 776 (2006) |
Fondo | 1964 |
Horzono | MAT (UTC+2) |
- somera tempo | MAST (UTC+2) |
Telefona antaŭkodo | 3XX |
![]() | |
Retpaĝo: www.gov.bw | |
Gaberono (Gaborone, pronuncata Ĥaborone, pli frue Gaberones) estas la ĉefurbo de la sudafrika ŝtato Bocvano kaj havas ĉirkaŭ 186.000 loĝantojn (2001).
Enhavo
Historio[redakti | redakti fonton]
La urbo estis fondita en 1890 fare de Gaborone Matlapin, loka ĉefulo. Oni translokis en 1965 la registarejon de Bocvano (tiam Beĉuanalando) de Mafikeng al Gaberono.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Gaberono estas urbo kun la plej alta vivnivelo inter kelkaj ŝtatoj de la regiono.
Lokaj entreprenoj[redakti | redakti fonton]
La proksime troveblaj mangan- kaj asbest-minejoj certigis la ekonomian krerskon.
La Evoluiga Komunumo de Sud-Afriko (SADC, Southern Africa Development Community) havas ĉefsidejon en Gaborono. Tiu organizo fondiĝis en 1980, por apogi la ekonomian kunlaboron inter la membroŝtatoj kaj malpliigi la dependecon for de Sud-Afriko.
Sporto[redakti | redakti fonton]
En la regiono popularas futbalo. Lokaj futbalkluboj estas Botswana Defence Force 11, Gaborone United, Botswana Meat Commission FC, Mochudi Centre Chiefs FC, Notwane FC, Police 11, Township Rollers kaj Uniao Flamengo Santos FC.
Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]
En Gaberono funkcias la Universitato de Bocvano, fondita en 1976.
Tra Gaberono kondukas la grava fervoja linio de Kaapstad al Harare.