Jaundo
Jaundo | |
france Yaoundé | |
urbo | |
Vido la parto de centro de Jaundo
| |
Oficiala nomo: Yaoundé | |
Ŝtato | Kameruno |
---|---|
Regiono | Centra regiono |
Departemento | Mfoundi |
Historia regiono | Franca Kameruno |
Situo | Jaundo |
- alteco | 750 m s. m. |
- koordinatoj | 03° 52′ 00″ N 11° 31′ 00″ O / 3.86667 °N, 11.51667 °O (mapo) |
Areo | 304,0 km² (30 400 ha) |
Loĝantaro | 1 299 446 (01.01.2005) |
Denseco | 4 274,49 loĝ./km² |
Fondo | 1888 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+1) |
Situo enkadre de Kameruno
| |
Situo enkadre de Afriko
| |
Vikimedia Komunejo: Yaoundé | |
Jaundo[1] aŭ Jaundeo (france Yaoundé [jaunde], germane Jaunde), aŭ kromnome La Urbo sur Sep Montetoj[2][3] (france ville aux sept collines) estas la ĉefurbo de ŝtato Kameruno en okcidenta Afriko. Ĝi estas la dua plej granda urbo de la ŝtato:
Laŭ la stato de 2012 en la urbo vivis 2 440 462 loĝantoj sur areo de 180 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 558 loĝantoj/km². Komence de januaro 2005 nombriĝis 1.299.446 loĝantoj. Samtempe ĝi estas la ĉefurbo de la ŝtata provinco Centre (centro).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en alteco de 730 metroj super marnivelo. En kaj ĉirkaŭ la ŝtata ĉefurbo Kameruno estas plej dense loĝata. Multaj el la 1,3 milionoj da urbanoj vivas en la randaj urbozonoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La averaĝa jara temperaturo estas 23,3 °C, dum la tuta jaro ĝi simile altas. Dum la tuta jaro falas 1617 mm da pluvo, aparte multe dum la monatoj aprilo-majo kaj septembro-oktobro.
-
Vido al la urbo
-
Vido al la urbo
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbon fondis dum la jaro 1888 la germana oficiro kaj esploristo Richard Kund, nome de la germana kolonia administrejo. Dum la unuaj 6 jaroj temis pri esplorejo kaj bazo por la komerco de eburo, ekde 1895 pri armea bazo. Ekde 1903 ekzistis civila Unua Mondmilito la armeo de Belgio okupis la urbo, kaj dum la jaro 1922 - la nomo ŝanĝiĝis de Jaunde al Yaoundé - la urbo iĝis ĉefurbo de la kolonio Franca Kameruno.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Jaundo estas trafika nodopunkto kaj centro de la tabaka, laktoprodukta, argilaĵa, vitra kaj ligna industrioj. Ĝi estas la centra regiona komercejo por kafo, kakao, sukerkano kaj gumo. En la ĉirkaŭaĵo troviĝas minejoj por oro kaj titano.
-
Foiro en Jaundo
-
Brikofarejo en Jaundo
Eduko
[redakti | redakti fonton]La Universitato de Jaundo fondiĝis dum la jaro 1962 kaj dum 1993 dividiĝis al du aŭtonomaj universitatoj: Universitato de Jaundo I kaj Universitato de Jaundo II en la urbopartoj Ngoa Ekélé kaj Nsoa, respektive. Krome, ankaŭ ekzistas en tiu urbo la Nacia Supera Politekniko de Jaundo (france École nationale supérieure polytechnique de Yaoundé).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Musée d´Art Camerounais (la muzeo pri kameruna arto) en la benediktana monaĥejo Mont Fébé
- la eksa prezidenta palaco el la franca kolonia epoko
- la katedralo Notre Dame (konstruita ekde 1951)
- Monument de la Réunification (memorejo pri la reunuiĝo de la ŝtato dum la jaro 1961)
Internacia politiko
[redakti | redakti fonton]Dum la jaroj 1963 en la urbo ekestis la konvencio de Jaundeo, interŝtata kontrakto, kiun pluraj ŝtatoj de Afriko interkonsentis kun la Eŭropa Komunumo, la nuna Eŭropa Unio. Dua, samnoma konvencio subskribita dum 1969 daŭrigis la kunlaboron inter la "nordaj" kaj "sudaj" landoj. La afrikaj ŝtatoj, kiuj partoprenis, preskaŭ ekskluzive estis eksaj kolonioj de Francio kaj Belgio. La asociiga kontrakto celis la kreon de interŝtata sendogana zono kaj la forigon de komercaj bremsoj. La du konvencioj de Jaundo estis modelo kaj ĝermoj de la postaj, pli konataj konvencioj de Lomeo kaj Kotonuo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: [1]
- ↑ Franqueville, André (1968). “Le paysage urbain de Yaounde”, Les Cahiers d’Outre-Mer (fr) 21 (82), p. 113–154.
- ↑ Tio estas referenco al la Sep montetoj de Romo.
|