Konvencio de Lomeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la AKP-ŝtatoj

En Lomeo, la ĉefurbo de la ŝtato Togolando en okcidenta Afriko, la 28-an de februaro 1975 subskribiĝis unu el la plej gravaj interŝtataj konvencioj: inter la Eŭropa Komunumo (la hodiaŭa Eŭropa Unio) kaj la la ŝtatoj de Afriko, la Pacifika Oceano kaj Karibio - la tiel nomataj (AKP-ŝtatoj). En la konvencio fiksiĝis la financa kaj ĝenerala politika kunlaboro por 5 jaroj (poste 10 jaroj). La Konvencio de Lomeo estis nomita laŭ sia subskriboloko.

Kun tri sekvaj konvenciaj detaligoj, la konvencio de Lomeo validis ĝis la 29-a de februaro 2000. Poste diskutiĝis kaj dum junio 2000 subskribiĝis la konvencio de Kotonuo, kiu daŭrigas la tradicion de la Lomea interkonsento.