Gvineo Bisaŭa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
República da Guiné-Bissau
Gvineo Bisaŭa
Flago de Gvineo Bisaŭa
(Detaloj)
Coat of arms of Guinea-Bissau (variant).svg
(Detaloj)
Nacia himno: Esta é a Nossa Pátria Bem Amada
Tio estas nia amata hejmlando
Nacia devizo: Unidade, Luta, Progresso
Unueco, Lukto, Progreso
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bisaŭo,
11°52′N 15°36′O  /  11.867°N, 15.6°O / 11.867; 15.6 (Gvineo Bisaŭa)
Oficiala(j) lingvo(j) Portugala
Ĉefa(j) lingvo(j) Kreola de Gvineo Bisaŭa
Plej ofta(j) religio(j) Islamo, Animismo, Kristianismo
Areo
 % de akvo
36 120 km²
?
Loĝantaro 1 647 000 (2010)
Loĝdenso 44,1/km²
Vivolongo 47,93
Horzono UTC-1
Interreta domajno .gw
Landokodo GNB, GW
Telefona kodo 245
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Manuel Serifo Nhamadjo
Ĉefministro Rui Duarte de Barros
Nacia tago 10-a de septembro
Sendependiĝo disde [Portugalo]] 10-a de septembro 1974
Ekonomio
Valuto Afrika franko (XOF)
MEP laŭ 2012
– suma $ 870 Mio.
– pokapa $ 551
v  d  r
Information icon.svg

Gvineo Bisaŭa (portugale Guiné-Bissau) estas lando en Okcidenta Afriko. La oficiala nomo estas Respubliko de Gvineo-Bisaŭa. Temas pri unu el la plej malgrandaj ŝtatoj en kontinenta Afriko. Ĝi havas limojn kun Senegalio en la nordo kaj Gvineo en la sudo kaj oriento. En la okcidento estas la Atlantika oceano. Antaŭ la sendependiĝo Gvineo-Bisaŭa estis portugala kolonio. La ĉefurbo de Gvineo-Bisaŭa estas Bisaŭo. La nomo de la ĉefurbo nun estas parto de la landa nomo por eviti konfuzon kun la Respubliko de Gvineo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gvineo-Bisaŭa estis iam parto de la reĝlando Gabù (Kaabu). La marbordaj kaj riveraj regionoj estis la unuaj koloniigitaj teritorioj de Portugalio. La eno de la lando tamen estis tute neesplorita ĝis la 19a jarcento.

En 1956 komenciĝis batalo de la Afrika Partio por la sendependiĝo de Gvineo kaj Kabo-verdo (PAIGC). La estro estis Amílcar Cabral. En 1973 ili kontrolis la plej grandan parton de la lando kaj oni unuflanke deklaris la sendependecon en septembro de la sama jaro. En novembro 1973 la ĝenerala asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj oficiale agnoskis la sendependiĝon.

Ĝis 1984 la landon regis revolucia konsilo. La unuaj plurpartiaj balotoj okazis nur en 1994. Sekvis la Civila Milito de Gvineo-Bisaŭa. Okazis pliaj balotoj en 2000 kaj Kumba Ialá fariĝis prezidanto.

En septembro 2003 okazis puĉo kaj oni arestis Ialá indikante la kaŭzon ke li "ne sukcesis solvi la problemojn de la lando".

En oktobro 2004 la armea stabestro generalo Verissimo Correia Seabra, estis mortpafita de soldatoj[1].

En junio 2005 denove okazis balotoj kaj Ialá revenis kiel kandidato de la PRS, sed la balotojn gajnis la antaŭa prezidanto João Bernardo Vieira (forigita en puĉo en 1998). Vieira gajnis super Malam Bacai Sanha en dua balotrondo. Sanha komence rifuzis akcepti, ĉar li opiniis, ke dum la balotado okazis balottrompo en du regionoj inkluzive de la ĉefurbo Bisaŭo.

La 22-an de novembro 2008 ribelemaj soldatoj pafis al la loĝejo de la prezidento Vieria en la ĉefurbo[1]. Laŭ komunikoj de la ministerio pri Internaj Aferoj almenaŭ unu el la atencintoj estis mortigita, kaj kelkaj aliaj arestitaj. Ankaŭ estis mortigitaj kaj vunditaj kelkaj membroj de la Gvardio de la prezidento. La atencintoj ŝtelis el armilprovizejo ĉe la loĝejo armilojn, inkluzive raketlanĉilojn. La atako sekvas la anoncon de la 21-a de novembro, ke la PAIGC gajnis klaran parlamentan plimulton en balotadoj.

Abdoulaye Wade, prezidento de najbara Senegalo, diris, ke li ricevis subitan telefonvokon de Vieira, kiu informis lin pri atako. Wade deklaris, ke li sendis senegalajn soldatojn al la landlimo kun Gvineo Bisaŭa kaj preparis aeroplanon por eble evakui la prezidenton Vieira kaj lian familion, sed Vieira ne volis forlasi sian landon[2].

La 1-an de marto de 2009 vespere la armea stabestro generalo Batista Tagme Na Wai estis mortigita en la ĉefurbo Bisaŭo en la bombatenco, kiu estis sekvita de raketeksplodoj kaj pafado de aŭtomataj armiloj. Unu el la korpogardistoj de la generalo rakontis, ke la bombo estis metita sub la ŝtuparon kiu kondukis al lia oficejo kaj la eksplodo ekkaŭzis la disfalon de granda sekcio de la ĉefa konstruaĵo. Tuj post la atako registaraj soldatoj fermis vojojn ĉirkaŭ la armea konstruaĵo kaj fermis kvin privatajn radiostaciojn. La armeo diris en komunikaĵo, ke ĝi respektos "konstitucian ordon" kaj alvokas la loĝantaron al trankvilo.

"La rivaleco nun estas for, kaj eble ĝi [la insida mortigo] nun estas la komenco de nova solvo", diris brita observanto. Analizistoj opinias, ke malstabileco plisevereiĝis pro la ĉeesto de organizaĵoj pri internacia ŝakrado de drogoj kiuj utiligas la landon kiel centra loko por kontrabandi kokainon al Eŭropo.

Post kelkajn horojn, frumatene la 2-an de marto de 2009 prezidento Vieria estis morthakita per maĉetoj fare de soldatoj. Militistoj kulpigis lin pri organizado de la bombatenco kontraŭ la generalo Waie. Reprezentanto de militistaro Zamora Induta deklaris ke la prezidento estis "unu el la ĉefaj homoj respondecaj pri la morto de Tagme [Na Waie]". Dum la sturmo ankaŭ pereis unu atakinto.

Tiuj eventoj sekvis disputon pri parlamenta balotado gajnita de la prezidenta partio. Jean Ping, la prezidento de la Afrika Unio, tuj kondamnis la insidan mortigon kiel "kriman agon". "Mi estis profunde ŝokita hodiaŭ matene kiam mi aŭdis pri la insida mortigo de la prezidento de la respubliko de Gvineo Bisaŭa, Nino [kromnomo de prezidento] Vieira. La Afrika Unio kaj mi firme kondamnas ĉi tiun kriman agon". Ĉi tiu insida mortigo "estas grava precipe ĉar ĝi okazas je tempo kiam penoj ekkomenciĝas por plifortigi pacon post la novembra balotado", li diris[1]. La nova prezidenta balotado estis definita je la 28-a de junio 2009.

La 5-an de junio 2009 frumatene armitaj homoj en uniformo eksturmis en domo de Baciro Dabo, la ministro pri teritoria administro kaj kandidato al prezidentelekto, kaj mortigis lin. Ili plurfoje pafis ministron en fronto de lia edzino. Baciro Dabo estis firma alianculo de la murdita prezidento Vieria. Li okupas altajn rangojn en partio PAIGC, tamen al prezidentelekto li pasis kiel sendependa kaj senpartia kandidato. Eble murdo Dabo estis kauzita pro timo ke okaze la venko je baloto li estus persekuti respondeculojn pri mortigo de la antaŭa prezidento[3].

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Gvineo Bisaŭa enas kvinon de plej malriĉaj de mondo. En 2005 la poa enspezo egalas 3 974 usonaj dolaroj en jaro[4].

La monunuo estas okcidentafrika franko kaj inter la jaroj 1975 kaj 1997 estis la Gvineobisaŭa peso.

Regionoj de la lando[redakti | redakti fonton]

En Gvineo Bisaŭo ekzistas 8 regionoj (regiões), grupigitaj al 3 provincoj (oriento, nordo kaj sudo), kaj unu aŭtonoma sektoro - la ŝtata ĉefurbo Bisaŭo. Ili estas subdividitaj al entute 37 sektoroj. La regionoj estas:

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Gvineo Bisaŭa apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]