Flago de Gvineo Bisaŭa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Gvineo-Bisaŭo)
1:2

La nacia flago de Gvineo Bisaŭa estis adoptita en 1973 kiam sendependeco disde Portugalio estis proklamita. Kiel la antaŭa flago de Kabo-Verdo, la flago estas bazita sur tiu de la Afrika Partio por la Sendependeco de Gvineo kaj Kaboverdo, daŭre la domina partio en Gvineo Bisaŭa. La partia flago estis derivita de tiu de Ganao, kiu unue uzis la tutafrikan kombinaĵon de ruĝa, flava, verda, kaj nigra en 1957. En la ganaa vido, la nigra strio estas por la unueco de Afriko. Ruĝa signifas la sangon verŝitan dum la lukto por sendependeco, flava strio por la suno, kaj verda reprezentas esperon. La flago havas la tradiciajn tutafrikajn kolorojn de flava, verda, ruĝa, kaj ankaŭ la nigran stelon de Afriko. La dizajno de la flago estas influita de la flago de Ganao.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]