Saltu al enhavo

Flago de Burkino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Supra Voltalando en 1960–1984.

La nacia flago de Burkino estas formita fare de du egalaj horizontalaj strioj de ruĝa (pinto) kaj verda, kie flava kvin-pinta stelo ripozas en la centro. La flago estis adoptita la 4-an de aŭgusto 1984 post la puĉo de 1983 kiu alportis Thomas Sankaran al potenco. La koloroj estas la popularaj tutafrikaj koloroj de Etiopio. La ruĝa reprezentas la revolucian lukton de la lando kaj la verda strio reprezentas esperon kaj abundon. La flava stelo simbolas la mineralan riĉaĵon de Burkino. Flago de Burkino estas escepta tutafrikajn kolorojn havanta flago tiel, ke ĝi estas nur el la 1980-aj jaroj. La plej multaj tiaj flagoj estas el la unua duono de la 1960-aj jaroj. La nova flago en Burkino simbolis celon por ĉiam fortranĉi la kontaktojn kun la kolonialisma pasinteco kaj konstrui la landon pure afrika.

La origina flago de Supra Voltalando, adoptita ĉe sendependeco, enhavis 3 horizontalajn striojn de nigra, blanka, kaj ruĝa. Tiuj koloroj reprezentis la tri gravajn enfluriverojn de la Volta Rivero, kiu fluas suden tra la lando.


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]