Flago de Araba Demokratia Sahara Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Araba Demokratia Sahara Respubliko
Flago de Araba Demokratia Sahara Respubliko
Flago de Araba Demokratia Sahara Respubliko
nacia flago • flag of a state with limited recognition
Uzo 111000
Proporcio 1:2
Priskribo Nigra, blanka, kaj verda horizontala trikoloro kun ruĝa stelo kaj duonluno en la centra strio kaj ruĝa triangulo ĉe la hisflanko
Oficialigo 28-a de februaro 1976
vdr

La flago de Araba Demokratia Sahara Respubliko estas kombinaĵo de la tutarabaj koloroj kaj simboloj rilataj al islamo. La flago estis originale adoptita la 27-an de februaro 1976 kaj estis iomete modifita en junio 1991.

La flago, originale uzita de la Fronto Polisario, konsistas el la koloroj nigra, verda, blanka kaj ruĝa. La tuta dizajno de la flago estas simila al flago de Palestino, sed tio ne estis intencita. Tiu flago, inter multaj aliaj, estis derivita de la koloroj uzitaj en la Araba Ribelo. La stelo kaj duonluno estas gravaj simboloj de islamo kaj povas esti vidataj sur flagoj de aliaj islamaj landoj, kiel ekzemple en la flago de Pakistano.

Kiam - aŭ se iam - okazos la sendependeco per referendumo kaj la teritorio estos internacie agnoskita, la verdo iros supren kaj la nigro iros malsupren.