Flago de Madagaskaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Madagaskaro
Flago de Madagaskaro
Flago de Madagaskaro
nacia flago
Lando  Madagaskaro
Uzo 111111
Proporcio 2:3
Priskribo Flago kun du horizontalaj ruĝa kaj verda strioj kaj vertikala blanka strio.
Oficialigo 14-a de oktobro 1958
vdr

La flago de Madagaskaro estas unu el la oficialaj simboloj de Madagaskaro. Ĝi estis akceptita la 14-an de oktobro 1958, du jarojn antaŭ la landa sendependiĝo, kiam Madagaskaro prepariĝis por balotado pri sia stato en la Franca Komunumo.

Ĝiaj koloroj reprezentas la historion de Madagaskaro, ĝian sendependecon kaj tradiciajn klasojn. Ruĝa kaj blanka estis koloroj de la regno Merina, kiu falis pro Francio en 1896. Tiuj koloroj estis uzataj sur la flago de la lasta reĝino de Merina, Ranavalona la 3-a. Ili povas indiki la etnan originon de la malagasoj en Sudorienta Azio kaj ankaŭ estas sur la flago de Indonezio. Verda estis koloro de Hova, la plebana klaso, kiu ludis gravan rolon en la kontraŭfranca agado kaj la movado por sendependeco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]