Flago de Ruanda respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Ruando)

Je la sendependiĝo de Ruando en 1961 oni unue enkondukis vertikalan trikoloron verdan-flavan-ruĝan (tutafrikaj koloroj).

Je la 1-a de marto 1961 Malio forigis simbolon Kanga de la flava parto de sia flago, kiu ekidentis kun tiu de Ruando. Por eviti tion, la Ruanda registaro aldonis grandan, nigran R al la centro de la Ruanda flago. Pli poste la saman jaron oni interŝanĝis la verdan kaj ruĝan partojn, akirinte la faman flagon kiu restis uzata ĝis oktobro 2001:

Siatempe, tiu flago estis la ununura nacia flago enhavanta literon. Post la terura Ruanda genocido de aprilo 1994 oni ŝanĝis ĝin al la nuna flago la 25-an de oktobro 2001, reprezentante pacon inter hutuoj kaj tutsioj:


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]