Flago de Ruanda respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Je la sendependiĝo de Ruando en 1961 oni unue enkondukis vertikalan trikoloron verdan-flavan-ruĝan (tutafrikaj koloroj).

Je la 1-a de marto 1961 Malio forigis simbolon Kanga de la flava parto de sia flago, kiu ekidentis kun tiu de Ruando. Por eviti tion, la Ruanda registaro aldonis grandan, nigran R al la centro de la Ruanda flago. Pli poste la saman jaron oni interŝanĝis la verdan kaj ruĝan partojn, akirinte la faman flagon kiu restis uzata ĝis oktobro 2001:

Flag of Rwanda (1962-2001).svg

Siatempe, tiu flago estis la ununura nacia flago enhavanta literon. Post la terura Ruanda enlanda milito oni ŝanĝis ĝin al la nuna flago, reprezentante pacon inter hutuoj kaj tucioj:

Flago-de-Ruando.svg