Afrika franko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
valuto
Ŝtato: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Gvineo Bisaŭa, Kameruno, Malio, Niĝero, Senegalo, Respubliko Kongo, do Kongo Brazavila, kaj Togolando
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo:
vdr

La afrika franko (loke nomata CFA franko aŭ simple franko) estas la monunuo uzata en dek du iamaj Francaj kolonioj, en unu iama Portugala kolonio kaj en unu iama Hispana kolonio en Afriko. La nomo CFA origine estis la mallongigo de Franc des Colonies Françaises d'Afrique (Franko de la Francaj kolonioj en Afriko). En 1958 ĝi ŝanĝiĝis al Communauté française d'Afrique (Franclingva komunumo de Afriko) kaj nun al Communauté Financière Africaine (Afrika Financa Komunumo). Iam la valoro estis ligita al la franca franko, nun al eŭro.

Du versioj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du versioj de la afrika franko, kiuj ambaŭ estas garantiataj de Francio: la okcidentafrika franko (ISO-simbolo XOF) kaj la ekvatorafrika franko (ISO-simbolo XAF). Ili estas samvaloraj (1 EUR = 655,957 XAF/XOF), sed ne interŝanĝeblaj surloke.

La okcidentafrika franko estas uzata en:

La ekvatorafrika franko estas uzata en:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]