Santomea dobro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santomea dobro
valuto
Ŝtato: Santomeo kaj Principeo
Subdivido: 100 centimoj
Kodo laŭ ISO 4217: STN
Mallongigo: Db
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 17 455,00 STD

1 eŭro = 24 525,07 STD (la 3-an de novembro 2010)

vdr

La Santomea dobro - portugale dobra são-tomense - estas la nacia valuto de Santomeo kaj Principeo. Unu dobro estas dividita je cent centimoj (portugale cêntimos). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estis STD. Ekde 2018, la dobron anstataŭas la "nova dobro" STN, kun la rilato 1 STN = 1000 STD.

La registaro de Santomeo kaj Principeo en 2009 subskribis traktaton kun la Registaro de Portugalio, fikse ligante la dobron al la valuto Eŭro: 1 EUR = 24500 STD = 24,5 STN.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]