Brita pundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Simbolo por la brita pundo.

La Brita pundo estas la monunuo de Britio.

La brita pundo, ankaŭ nomita la sterlinga pundo (angle: Pound sterling [paŭnd STERling]), laŭ la normo ISO 4217 havas la valuto-kodon GBP. Ĝia simbolo estas £ (kodo deksesuma A3 en unikodo), malofte ankaŭ L, aŭ Ł). La £ simbolo preskaŭ ĉiam antaŭas la nombron, ekz. £ 5.00 (kvin pundoj). La simbolo devenas el la latina vorto libra, en Esperanto "pundo".

Unu pundo egalas al 100 pencoj, kies mallongigo estas (minuskla) p. (Angle: penny [PENi], pluralo pence [pens penc]). En la kimra lingvo la mallongigo estas (minuskla) c (kimre ceiniog).

Monbiletoj[redakti | redakti fonton]

Monbiletoj ekzistas en valoro de £ 5, £ 10, £ 20 kaj £ 50. La naciaj bankoj de Skotlando kaj Nord-Irlando eldonas siajn proprajn bankbiletojn, sed ili teorie ne estas laŭleĝaj pagiloj.

Moneroj[redakti | redakti fonton]

Moneroj ekzistas en valoro de 1 p, 2 p, 5 p, 10 p, 20 p, 50 p, £ 1 kaj £ 2. Ankaŭ moneroj de 25 p kaj £ 5 stampiĝas, ĉefe okaze de memorfestaĵoj, kaj ili estas laŭleĝaj pagiloj. La moneroj de 20 p kaj la 50 p estas rimarkindaj, havantaj 7 kurbajn flankojn.

Orsuvereno de 1842.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]