Eŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La eŭrosimbolo

Eŭro (EUR, €) estas la ĉefa monunuo de la Eŭropa Unio: ĝi estas la sola valuto de Aŭstrio, Belgio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Greklando, Hispanio, Irlando, Italio, Kipro, Latvio, Luksemburgio, Malto, Nederlando, Slovakio, Slovenio kaj Portugalio, el kiuj konsistas la EMU (Eŭropa Mona Unio). Tiun ĉi lando-grupon oni nomas Eŭrozono, Eŭrogrupo, aŭ eĉ Eŭrolando.

Tri ŝtatoj de la malnova EU (antaŭ 2004) ne adoptis eŭron, nome Britio, Danio kaj Svedio. El la dek membroj, kiuj aliĝis al la EU en 2004, ĝis nun aliĝis Slovenio (la 1-an de januaro 2007), Malto kaj Kipro (la 1-an de januaro 2008, laŭ decido de la 10-a de julio 2007), kaj Slovakio (la 1-an de januaro 2009). Estonio enkondukis la eŭron la 1-an de januaro 2011. Latvio enkondukis la eŭron la 1-an de januaro 2014. Litovio enkondukos ĝin la 1-an de januaro 2015[1].

Luprezoj en Rumanio estas fiksitaj en eŭroj, same kiel la prezo de iuj luksaj varoj.

Eŭro ankaŭ estas la ĉefa valuto de iuj landoj kaj landeroj ekster Eŭropa Unio: Andoro, Monako, San-Marino, Vatikano, Montenegro, Kosovo (en Serbio) kaj Akrotiri kaj Dekelia (en la Unuiĝinta Reĝlando).

Ne tro malnovaj komputilaj klavaroj ebligas tajpi la simbolon de eŭro (€), en Windows ofte pere de la kombino [AltGr]+[e][AltGr]+[4], en Mac-komputiloj per [Alt]+[Maj]+[2] aŭ per [Alt]+[2]. En Interreto, la kodo estas aŭ, Unikode .

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝtatoj Adopto
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 1-a de januaro 1999
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio
Flago-de-Finlando.svg Finnlando
Flago-de-Francio.svg Francio
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Flago-de-Irlando.svg Irlando
Flago-de-Italio.svg Italio
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Flago-de-Grekio.svg Grekio 1-a de januaro 2001
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio 1-a de januaro 2007
Flago-de-Kipro.svg Kipro 1-a de januaro 2008
Flago-de-Malto.svg Malto
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio 1-a de januaro 2009
Flago-de-Estonio.svg Estonio 1-a de januaro 2011
Flago-de-Latvio.svg Latvio 1-a de januaro 2014

La unua homo, kiu fervore engaĝiĝis por komuna eŭropa valuto, estis la germana esperantisto Josef Zauner[2]. Sed dum la dua mondmilito liaj verkoj forgesiĝis.

La «elpensinto» de la vorto «eŭro» estas la belga esperantisto Germain Pirlot (kiu naskiĝis la 18-an de marto 1943 en la belgaj Ardenoj). Fakte li sugestis la nomon al la iama prezidanto de la Eŭropa Komisiono, d-ro Jacques Santer, en letero de la 4-a de aŭgusto 1995: «Mi tute aprobas vin, kiam vi aldiras, ke la civitano rajtas identiĝi kun sia mono, sed kial paroli tiam pri “franc” aŭ “franken”, kio estas neta referenco al Francio? Ĉu vi forgesus, ke aliaj civitanoj havas aliajn monojn? Kiel ili povus identiĝi kun tiu francama “franko”? Mi ne kuraĝas opinii, ke jam nun vi konsideras ilin kiel duarangajn civitanojn, kiel specojn de subuloj. Kial ne montri imagopovon kaj eliri el la rutina vojo? Oni povus ja nomi tiun novan monon “eŭro”!»

Jen la respondo de la ĝenerala sekretario de la Eŭropa Komisiono, en letero de la 18-a de septembro 1995 (ref.: SG(95)D/86446): «Sinjoro Pirlot, La Prezidanto SANTER petis, ke mi danku vin pro via letero de la 4-a de aŭgusto 1995 per kiu vi afable sugestis al li nomi “EŬRO” la ontan ununuran eŭropan monon. Kiel vi scias, la debato pri tiu temo estas tre malsimpla, ĉar la nomo de tia mono devas ja arigi kvalitojn, kiuj ebligas garantii la sukceson ĉe ĉiuj eŭropanoj. Sekve ĉiuj sugestoj bonvenas kaj pro tio, nome de S-ro SANTER, mi deziras vigle danki vin pro via kontribuo al tiu debato kaj, pli ĝenerale, pro via subteno al la procezo de eŭropa integrado.»

Eŭrozono (2014)

La 28-an de januaro, s-ro Jean-Jacques Schul, prezidanto de PROMEURO (Asocio de eŭropaj civitanoj por la promocio de la eŭropa mono) skribis: «Ni estas tre dankemaj al s-ro Pirlot pro la informo pri la ebleco, ke li povus esti la 1-a kiu sugestis la nomon “eŭro”. Ĝis nun ni havas neniun sciigon pri tia sugesto antaŭ 04.08.1995».

La decido pri la nomo de la nova eŭropa monero okazis dum la eŭropa ĉefkongreso de Madrido en decembro 1995. La 14an de decembro 1996 la eŭro-biletoj estis montritaj al la publiko, samtempe en Frankfurto kaj en Dublino[3].

Eŭro estis enkondukita la 1-an de januaro 1999 kiel oficiala monunuo de la tiamaj dek unu «eŭro-landoj» (poste 12, ĉar Grekio aldoniĝis en 2000): de tiam ĝis 2002, oni povis pagi per eŭro nur per bankkarto au bankĉeko. La eŭro fariĝis mantuŝebla nur ekde la 1-a de januaro 2002, kiam la biletoj kaj moneroj aperis.

Inter la 1-a de januaro 1999 kaj maksimume kelkaj monatoj post la 1-a de januaro 2002 (laŭ la landoj), la lokaj monunuoj kunekzistis kun eŭro kiel subdividoj de eŭro. Post tiu periodo, la landaj monunuoj ne plu valoras, ilin oni ne plu povas uzi en monaj rilatoj: eŭro fariĝas la vere ununsola uzata monunuo ene de Eŭrolando.

Eŭro kalkulas:

  • 8 monerojn: 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 cendoj, 1 kaj 2 eŭroj;
  • 7 biletojn: 5, 10, 20, 50, 100, 200 kaj 500 eŭroj.

La biletoj havas bildojn pri pontoj kaj pordoj, ĉiuj estas fikciaj, sed laŭ 7 diversaj arkitekturaj stiloj. Ĉiu monero havas 15 diversajn bildojn sur dorsaj flankoj, po unu por ĉiu lando. Ĉiu lando de EMU rajtis elekti desegnojn por la dorsaj flankoj de eŭro-moneroj. Interalie, Nederlando elektis sian tiaman reĝinon, Vatikano la papon kaj Francio diversajn simbolojn reprezentantajn la landon.

Kurzo[redakti | redakti fonton]

La valoro de eŭro ene de Eŭropa Unio estas :

Tiuj ĉi-supraj valoroj estas porĉiamaj.

La valoro de eŭro en januaro 2002 estis:

Eŭro kaj Dolaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Dato Kurzo [4] Dato Kurzo [5]
1999 3.12. 1,0015 5.1. 1,1790
2000 26.10. 0,8252 6.1. 1,0388
2001 6.7. 0,8384 5.1. 0,9545
2002 28.1. 0,8578 31.12. 1,0487
2003 8.1. 1,0377 31.12. 1,2630
2004 14.5. 1,1802 28.12. 1,3633
2005 15.11. 1,1667 3.1. 1,3507
2006 2.1. 1,1826 5.12. 1,3331
2007 12.1. 1,2893 27.11. 1,4874
2008 17.10. 1,3404 15.7. 1,5990
2009 4.3. 1,2555 2.1. 1,3866
2010 8.6. 1,1942 13.1. 1,4563
2011 10.1. 1,2903 22.3. 1,4211
2014 10.3. 1,3381

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

La 1-an de januaro 2002 ekfunkciis EuroBillTracker, retkomunumo kiu klopodas pristudi kaj mapi la moviĝon de eŭro-monbiletoj en la mondo. Ekde 2003, la retejo haveblas ankaŭ Esperante.

Eŭro kaj lingvopolitiko[redakti | redakti fonton]

Oni lanĉis proponon en 2004 por unuecigi la skribmanieron de eŭro (komprenebla propono estis euro fare de Gerrit Zalm nederlanda financa ministro, prezidanto de Ecofin). Oni proponis doni escepton nur por Grekio.

Hungario uzas la formon de euró en ĉiutaga uzo. Latvio batalas por uzo de formo eiro, ĉar la latva lingvo ne konas la diftongon eu. Bulgario sukcesis (Traktato de Lisbono) nomi la komunan eŭropan valuton евро, laŭ la cirila alfabeto [6].

En Esperanto en la jaro 1996 estis fortaj diskutoj, i.a. sur la paĝoj de Monato, pri la esperantlingva formo de la monunuo. La demando estis, ĉu la radiko estas "eŭr-" kaj sekve la substantivo estas "eŭro", la adjektivo "eŭra", ks, aŭ ĉu la radiko estas "eŭro-" kaj sekve la substantivo estas "eŭroo", la adjektivo "eŭroa".[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2013/06, paĝo 13: Starto al eŭro verkita de last.
  2. Pri tio atestas ekzemple la artikolo pri UŜE en Enciklopedio de Esperanto de 1934
  3. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1997/01, paĝo 27: Eŭro-biletoj prezentitaj verkita de Roland Rotsaert.
  4. baze de http://www.ecb.int/stats/exchange/eurofxref/html/index.en.html [1].
  5. baze de http://www.ecb.int/stats/exchange/eurofxref/html/index.en.html[2].
  6. angle (PDF) EU Lisbon Summit - Press release 22 ottobre 2007
  7. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/05, paĝo 6: Leteroj verkita de Georgo Kamaĉo, Brian Moon kaj aliaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]