Finna marko
La finna marko (en la finna markka, en la sveda mark) estis la monunuo de Finnlando de 1860 ĝis 28-a de februaro 2002, kiam ĝi ĉesis esti uzata pro la transiro al eŭro. La monunua kodo de finna marko estis FIM kaj la kutima mallongigo estis mk. Unu marko dividiĝis al 100 penioj (penni). Unu eŭro egalas al 5.94573 markoj.

Iama finna 10-marka monbileto el 1980. Prezidento J. K. Paasikivi bildaperas en la bileto.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
la paĝon pri la nunaj finnaj eŭro-moneroj.
|