Banko de Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banko de Finnlando
Oficiala nomo Suomen Pankki (finne)
Finlands Bank (svede)
la banka ĉefkonstruaĵo en Helsinko
la banka ĉefkonstruaĵo en Helsinko
la banka ĉefkonstruaĵo en Helsinko
centra banko
Sidejo Helsinko
Prezidanto Olli Rehn (ekde 2018)
Centra banko de Finnlando
Valuto

finna marko (ĝis 1998), eŭro (ekde 1999)

ISO 4217 FIM (ĝis 1998), EUR (ekde 1999)
Retejo

suomenpankki.fi

Antaŭa(j) institucio(j)

Waihetus-, Laina- ja Depositioni-Contorin

Sekva(j) institucio(j)

Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ekde la jaro 1999)

vdr

La Banko de Finnlando - finne Suomen Pankki, svede Finlands Bank - estas la centra banko de Finnlando. Temas pri la kvara plej aĝa centra banko tutmonde.[1]

La Waihetus-, Laina- ja Depositioni-Contorin ("ŝanĝa, kredita kaj mondepona kontoro" en la Grandprinclando Finnlando) fondiĝis la 1-an de marto 1811 en Turku, la tiama ĉefurbo de Finnlando, laŭ ordono de la rusia caro Aleksandro la 1-a. Jaron poste la banko ekhavis sian nunan nomon. En la jaro 1819 la institucio translokiĝis al Helsinko la komence tre limigitaj taskoj iom kaj iom ampleksiĝis. La banko ekzemple en 1840 ekhavis la rajton produkti kaj cirkuligi monbiletojn. En 1865 la banko ricevis la kontrolon pri la valuto finna marko, malligita de la rublo. En la jaro 1999 Finnlando enkondukis la eŭropan valuton Eŭro kiel nacia leĝa pagilo kaj la finna marko estis malvalidigita fine de la jaro 2001.

La Banko de Finnlando membras en la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj respondecas pri la havigo, reguligo kaj produktigo de la necesaj Eŭro-pagiloj, do monbiletoj kaj moneroj, en Finnlando. Nur parto de tio estas la produktigo de la finnaj eŭro-moneroj.

Bankaj filioj situas en Vantaa, Kuopio, Tampere, Oulu kaj Turku. La aktuala prezidanto ekde 2018 estas la bankisto Olli Rehn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. historio de la Banko de Finnlando finne Arkivigite je 2013-11-29 per la retarkivo Wayback Machine, svede Arkivigite je 2011-08-12 per la retarkivo Wayback Machine kaj angle Arkivigite je 2011-09-07 per la retarkivo Wayback Machine