Caro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolao la 2-a, la lasta caro de la rusia imperio

Caro estis la titolo de reganta monarĥo en Rusio kaj pluraj aliaj landoj de Orienta Eŭropo (Bulgario, Serbio). Ĝuste tiu vorto estis tradicie uzata por priskribi reĝojn de la lando. La ina formo de tiu ĉi titolo estas carino. Oni plu uzadis la vorton "caro", eĉ kiam la ĉefa oficiala titolo de la regnestro de la rusa imperio iĝis "imperiestro". Ofta estis ankaŭ la kombinita formo "caro-imperiestro".

Etimologie, la vorto caro (ruse царь, carj; pli frue: цьсарь/цѣсарь, cesarj) devenas de la vorto "cezaro"[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

kaj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Online Etymology Dictionary. etymonline.com.