Saltu al enhavo

Sveda lingvo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Svede)
Sveda
Svenska
Mapo de ĉefe svedlingvaj regionoj
Mapo de ĉefe svedlingvaj regionoj
lingvo • moderna lingvo
Orient-Skandinavaj lingvoj
Parolata en Svedio, Finnlando
Parolantoj 9 244 250
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Nordĝermanaj lingvoj
Sveda

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Svedio, Finnlando
Reguligita de Svenska Akademien
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sv
  ISO 639-2 swe
  ISO 639-3 swe
  SIL SWD
  Glottolog swed1254
Angla nomo Swedish
Franca nomo suédois
Vikipedio
vdr

La sveda lingvo (svede svenska) apartenas al la orienta branĉo de la nordĝermana lingvaro kaj estas klare la plej granda lingvo en tiu grupo. Ĝi estas parolata en Svedujo kaj en partoj de Finnlando (precipe en la Finna insularo kaj uusimaaanaj kaj sudostrobotniaj marbordaj regionoj), de ĉirkaŭ 10 000 000 homoj. La sveda lingvo proksime parencas al la norvega kaj la dana lingvoj. Tiuj kvar lingvoj estas grandparte kompreneblaj kune kun si aliaj. La norvega estas por svedoj kaj danoj pli facile kompreni ol la dana por svedoj kaj la sveda por danoj.

Rikssvenska oni nomas la norman lingvon. Ĝi baziĝas sur la dialektoj ĉirkaŭ Stockholm kaj Mälardalen. Kvankam regionaj variantoj bazitaj sur lokaj dialektoj estas uzata, kaj la parola kaj la skriba rikssvenska estas normigita en la tuta lando. Kelkaj dialektoj distingas sin per la gramatiko, vortprovizo kaj ankaŭ la fonologio, kaj povas esti malfacile komprenebla por eksteruloj. Tiaj dialektoj maldisvastiĝas, eĉ se lokaj aŭtoritatoj ofte kuraĝigas al ilia uzado. Ne estas facile fari tute precizan limon inter rikssvenska kaj la dana – en dania dialekta esplorado plu oni taksas kiel variantoj de la dana iujn sudajn svediajn dialektojn.

La plej malnovaj tekstoj, kiuj estas trovita en Svedio, estas runŝtonaj. Al la plej fruaj latinalfabetaj tekstoj en la sveda apartenas la mezepokaj provincleĝoj. Dum la malfrua mezepoko la sveda, same kiel la dana kaj norvega sed malsame al la islanda, importis amason da vortoj el la platdiĉa lingvo. Aparta dialekto estas la gotlanda dialekto. Finlandssvenska (sveda de Finnlando) havas sametan akcenton ol finna lingvo kaj ankaŭ iujn aliajn influojn el finna. Dum 1880-aj jaroj proksimume 15 % el loĝantoj de Finnlando estis svedlingvaj sed nun nur proksimume 5 %, el kiuj jam plejo estas dulingvaj (finna kaj sveda). Ålandssvenska (sveda de Alando) estas kompromiso de rikssvenska kaj finlandssvenska.

Specimeno (la Patro Nia)

Vår fader, du som är i himlen.
Låt ditt namn bli helgat.
Låt ditt rike komma.
Låt din vilja ske, på jorden så som i himlen.
Ge oss i dag vårt bröd för dagen som kommer.
Och förlåt oss våra skulder,
liksom vi har förlåtit dem som står i skuld till oss.
Och utsätt oss inte för prövning, utan rädda oss från det onda.

(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 2000: Bibel 2000.)

Fader vår som är i himmelen!
Helgat varde ditt namn;
tillkomme ditt rike;
ske din vilja, såsom i himmelen,
så ock på jorden;
vårt dagliga bröd giv oss idag;
och förlåt oss våra skulder,
såsom ock vi förlåta dem oss skyldiga äro;
och inled oss icke i frestelse,
utan fräls oss ifrån ondo.
Ty riket är ditt, och makten, och härligheten,
i evighet.
Amen.

(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 1917, kun postbiblia aldono.)

Historio

Skribsistemo

La sveda alfabeto havas 29 literojn, 26 de la latina alfabeto, kaj aldone tri; å, ä kaj ö. Tiujn tri oni rigardas kiel propraj literoj, ne kiel literoj kun diakritaj signoj. W ne apartenas al la pura sveda skribsistemo. Ankaŭ q kaj z estas malordinaraj, kaj c aperas preskaŭ nur en la literunuigo ck kaj laŭ germana antaŭbildo inter s kaj h en iuj malmultaj vortoj kiel schack (ŝako).

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z Å Ä Ö
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z å ä ö

Fonologio

Konsonantoj

Bilabialoj Labial-
dentaloj
Alveolaroj Retrofleksoj Post-
alveolaroj
Palataloj Velaroj Glotaloj
Nazaloj m n ŋ
Plozivoj p, b t, d ɖ k, ɡ
Frikativoj f, v s ʂ ʃ, ç,x h
Triloj r
Lateraloj l
Alproksimantoj j

Vokaloj

9 vokaloj ekzistas en ĉi tiu lingvo.

  • a
  • ä sama kiel ĝermana "ä" aŭ norvega "æ"
  • å sama kiel "o"
  • e
  • i
  • o
  • ö sama kiel ĝermana "ö" aŭ norvega "ø"
  • u
  • y sama kiel ĝermana "ü"

Gramatiko

Sveda lingvo havas du gramatikajn genusojn: pli ofta genuso, kies malklara artikolo estas en kaj malpli ofta genuso, kies malklara artikolo estas ett. Klaraj artikoloj de sveda estas sufiksaj. Ekzemploj pri fleksio:

  • En-vorto, kies lasta litero estas a: en flicka (knabino), flickan (la knabino), flickor (knabinoj), flickorna (la knabinoj)
  • en-vorto, kies lasta litero estas e: en pojke (knabo), pojken (la knabo), pojkar (knaboj), pojkarna (la knaboj)
  • en-vorto, kies lasta litero estas konsonanto: en elev (lernanto), eleven (la lernanto), elever (lernantoj), eleverna (la lernantoj)
  • ett-vorto, kies lasta litero estas e: ett äpple (pomo), äpplet (la pomo), äpplen (pomoj), äpplena (la pomoj)
  • ett-vorto, kies lasta litero estas konsonanto: ett hus (domo), huset (la domo), hus (domoj), husen (la domoj)

Tiu konsilo estis farita por emigrantoj en Svedio dum 1980-aj jaroj. Nuntempe ĝin uzas ankaŭ multaj instruistoj en Finnlando.

Sveda lingvo havas du kazojn: sensufiksan nominativon kaj genitivon. Sufikso de substantiva genitivo estas -s. La personpronominoj havas apartajn objektajn morfojn: mig (min), dig (vin), honom (lin), henne (ŝin), oss (nin), er (vin) dem (ilin).

Tempusoj de sveda estas prezenco, preterito, perfekto kaj pluskvamperfekto. La regulaj verboj havas preteritan sufikson -de kaj en iuj mallongaj verboj -dde, se la lasta litero ne estas k, p, t, s aŭ x. Se la lasta litero estas iu en tiuj kvin, la sufikso estas -te. Perfekto kaj pluskvamperfekto estas konstruata per helpverbo ha (antaŭe hava) kaj supino, kiu estas t-fina morfo, kiu naskiĝis el perfekto de participo. Prezenco de participo havas finon -ande aŭ -ende. Finaĵo de infinitivo de plejmultaj (regulaj kaj neregulaj) verboj estas -a.

Ekzemple:

visslar (fajfas, fajfos), visslade (fajfis), har visslat (fajfis), hade visslat (fajfis), visslande (fajfanta, fajfante), vissla (fajfi, fajfu)

La pasivo estas konstruata per sufikso -s. En prezenca pasivo ne estas tempusa sufikso.

visslas (estas fajfata), visslades (estis fajfita).

La verbo vara (esti) flekcias:

är (estas, estos), var (estis, estu), har varit (estis), hade varit (estis), varande (estanta, estante), vara (esti).

Oni demandas (same ol en la germana) do, ke la verbo antaŭas la subjekton.

Jag visslar (mi fajfas), visslar jag? (ĉu mi fajfas?), du var (vi estis), var du? (ĉu vi estis?).

En la sveda verboj, same kiel en Esperanto, nuntempe ne normale estas apartajn formojn laŭ gramatika persono, sed la unuan kaj duan personon esprimas nur personpronomo kaj ankaŭ pluralpersonaj formoj ne normale ekzistas. Tio validas por ĉiuj verboj, inkluzive la neregulaj kaj la verbo "vara" ("esti"). Antaŭe ekzistis apartaj pluralaj formoj. Ili malaperis el ĉiutaga parolado antaŭ jaro 1900 krom kelkaj eksterdialektoj kaj tio okazis ne nur en Svedio sed ankaŭ en Finnlando, kvankam la finna-sveda konservis kelkajn trajtojn, kiuj malaperis de la sveda lingvo de Svedio. Ili estis forigita el la lasta gazeto kaj oficialaj rekomendoj dum 1950-aj jaroj, kaj en 1968 ili estis forigitaj el leĝtekstoj. Nuntempe ili estas uzata preskaŭ nur en jubileaj paroloj, se eĉ en ili. En Finnlando dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kelkaj svedaj instruistoj estis kritikitaj pro tio, ke ili instruis pri tiuj morfoj kaj ne rakontis, ke nuntempe oni uzas ilin preskaŭ neniom. Ankaŭ alie la gramatiko multe simpliĝis, ekzemple nombro de kazoj de substantivoj malpliis el kvin al du.

Plej multaj adjektivoj estas fleksiitaj laŭ la substantivo, per kiu ili finiĝas. Ett-genitivaj vortoj kutime postulas adjektivon finiĝantan per -t en la singularo. Kaj en- kaj ett-genitivaj vortoj kutime postulas adjektivon finiĝantan per a en la pluralo, kiu ankaŭ estas uzata en la singularo, ekzemple antaŭ la difinita formo kaj inter la genitivo kaj la substantivo. Ekzistas ankaŭ kelkaj adjektivoj, kiuj ne fleksias, el kiuj la plej rimarkinda estas bra (bona).

Vortprovizo

Dialektoj

La sveda en Finnlando

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sveda lingvo en Finnlando.

En Finnlando la sveda havas tre fortan pozicion pro historiaj kaj politikaj kialoj, kvankam ĝiaj denaskaj parolantoj estas nur ĉirkaŭ 5% el la loĝantaro de Finnlando[1] kaj granda parto de tiu malplimulto estas praktike dulingva. Ĝi estas ekzemple deviga lernfako en la plej multaj lernejoj kaj ĝia lingvoscio estas postulo por vere multaj laboroj, el kiuj la plejo estas tiaj, kie oni ne supozeble reale necesas tiun lingvoscion. Krom en la etaj svedparolantaj regionoj ankaŭ ekzemple en Helsinko, Vantaa, Espoo kaj Turku ekzemple la ĉiuj kuracistoj kaj dentistoj devas kapabli servi ankaŭ svede kaj la ĉiuj strataj signoj devas esti dulingvaj (finna kaj sveda). En la ĉiuj manĝaj kaj aliaj pakoj, kiuj estas vendete en la vendejoj, devas esti la teksto ankaŭ svede. La proporcio de svedlingvaj televidprogramoj estas relative multe pli alta ol la relativa proporcio de svedlingvaj homoj en la loĝantaro. La Sveda Popola Partio de Finnlando, kies ĉefa celo estas antaŭenigi la interesojn de la sveda lingvo kaj ĝiaj parolantoj, estas inkludita en la registaron preskaŭ aŭtomate. Tio, ke do malgranda malplimulta lingvo, kiu aliloke en la mondo aperas nur en unu najbarlando, havas tian pozicion, speciale ĝia deviga lerneja instruo, peras fortajn grandparte emociajn opiniojn por kaj kontraŭ. Ekzemple multaj instruistoj de la sveda kaj membroj (plejo el ili mem svedlingvaj) de la lingvonaciisma Sveda Popola Partio de Finnlando admiras tiun pozicion, sed en iuj ili peras emocion de nacia humiligo kaj submetiĝo. Krome iuj kritikantoj taksas, ke ĝi malpliigas tro multe tempon, forton kaj monon kaj unuflankigas la lingvoscion en la lando.

Vidu ankaŭ

Referencoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Svensk norvege.