Saltu al enhavo

Sveda lingvo en Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sveda lingvo en Finnlando estas unu el la du oficialaj lingvoj tie - la alia estas la finna. Ambaŭ lingvoj estas naciaj lingvoj laŭ la finnlanda konstitucio. La svedan parolas kiel gepatra lingvo nuntempe nur proksimume 5 % el la finnlandanoj kaj granda parto el tiu minoritato estas praktike dulingva (parolas kiel gepatra lingvo ankaŭ la finnan), sed por politikaj kaj historiaj kialoj ankaŭ la sveda havas tian pozicion. La sveda havas vere fortan rolon en la historio de la lando. Nuntempe la sveda estas deviga en la plej multaj lernejoj en Finnlando, kaj pri tio devo oni disputis multe. La Sveda Popola Partio de Finnlando estas preskaŭ ĉiam en la registaro. Ĝi havas multe da lingvopolitika forto. La ŝtato, kaj tiuj finnlandaj komunumoj kiuj estas oficiale dulingvaj, devas servi al siaj civitanoj en ambaŭ lingvoj, kvankam eĉ en la ĉiuj tiaj komunumoj ne multe loĝas svedlingvanoj – ekzemple en Vantaa nur 2–3 %. Ankaŭ ekzemple la cxiuj kuracistoj en tiuj komunumoj devas kapabli servi en la ambaŭ lingvoj. En tiuj municipoj la strataj signoj devas esti dulingvaj (finna kaj sveda). En la tuta lando en la ĉiuj produktaj pakoj devas esti tekstoen la ambaŭ lingvoj, sed nuntempe la svedlingva rubriko estas ofte ofte pli malgranda ol la finnlingva. El la televidaj programoj de Yleisradio (ŝtata radia kaj televida entrepreno) estas svedlingvaj multe pli granda relativa parto ol estas la relativa parto de la denaskaj svedlingvuloj el la loĝantaro.

Escepto de tiu dulingveco estas la aŭtonoma regiono Alando, kiu estas unulingve sveda. Multaj ŝtataj kaj universitataj postenoj postulas la konon de ambaŭ lingvoj. La pozicio de la sveda peris multajn disputojn en la historio de Finnlando. La svedlingvanoj de Uusimaa kaj kontinenta parto de Origina Finnlando estas precipe lingva malplimulto (svedparolantaj finnoj), sed la svedlingvanoj de la nuna provinco Ostrobotnio kaj insularo de Origina Finnlando kaj speciale Alando estas klare ankaŭ aliel diversaj ol la finnparolantoj.

Tio, ke do eta minoritata lingvo, kiu ne estas internacie grava (uzata aliloke en la mondo preskaŭ nur en unu najbara lando), havas do fortan rolon (speciale la deviga lerneja instruo kaj la postuloj por ke ricevi laboron) peras fortajn, grandparte emociajn opiniojn kaj postulojn por kaj kontraŭ. Iuj, ekzemple la partio Veraj finnoj, volus igi la svedan nur normala maplimulta lingvo, sed la Sveda Popola Partio de Finnlando postulas fortigon de la pozicio de la sveda. Nuntempe, alimaniere ol antaŭe, la argumentoj por kaj kontraŭ estas precipe ideologiaj. Politikistoj, kiuj ideologie diskutis pri la afero, estas ekzemple la malapogantoj Timo Soini, Laura Huhtasaari kaj Sampo Terho kaj la apogantoj Björn Månsson kaj Anna-Maja Henriksson. Jam en la 1990-aj jaroj, finnaj gazetoj prenis pozicion kaj por kaj kontraŭ la deviga sveda lingvo, inkluzive de pedagogiaj kialoj. Plu en la 2010-aj jaroj la devon je pedagogiaj kialoj apogis almenau Mikaela Nylander.

Diferencoj inter la finnlanda sveda kaj svedlanda sveda

Klasike oni diras, ke la svedia sveda kaj la finnlanda sveda estas kiel la brita angla kaj la usona angla. Pri vere granda parto tio certe estas tute realisme dirita. La gramatiko estas preskaŭ sama, same kiel en la kazo de la brita kaj usona angla. En la vortaro estas inter la svedia kaj finnlanda sveda iomete pli diversecoj ol inter la brita kaj usona angla. En la prononco la diverseco estas klare pli granda ol en la skribaĵo, sed ĉar la diverseco estas precipe en la intonacio, ĝi ne multe malhelpas la komprenon inter la du lingvaj variantoj - same kiel en la kazo de la brita kaj usona angla. Tamen en la finnlanda sveda mankas aspiro de k, p kaj t. En vere multaj kazoj ekzistas anstataŭ tia longa k, p aux t, kiuj estas tipaj al la finna - tia eco estas fremda al la svedia sveda, sed normale ĝi ne malhelpas la komprenon. La diferencoj inter la finnlanda kaj svedia sveda peris kaj la influo de la finna kaj tio, ke ne aranĝis ĉiuj samaj ŝanĝoj kiel en la svedia sveda. En la finnlanda sveda mankas tonaleco - normale la sveda estas iomete tonala lingvo kaj ekzemple la vortoj anden (anaso) kaj anden (spirito) diferencas kun si aliaj laŭ la melodio, sed en la finnlanda sveda ne estas tiu diferenco.

Esceptoj estas iuj vere arkaiaj finn-svedaj dialektoj en kamparo de la svedparolanta Ostrobotnio - ili povas esti malfacilaj kompreni por la svedoj kaj eĉ por la aliaj svedlingvaj finnlandanoj. Ekzemple en la dialekto de Närpes ekzistas tri gramatikaj genusoj kiel en la germana. Tian dialekton uzas ekzemple Ida Asplund en iuj el siaj kantoj.

La alanda sveda estas kompromiso inter la finnlanda sveda kaj la svedia sveda. Ekzistas vario ene en la alanda sveda: komunan kun la finnlanda sveda havas orienta alanda sveda pli ol okcidenta alanda sveda.

En Svedio oni iam humure uzas pri la finnlanda sveda la vorton muminspråk (muminlingvo). Tiu esprimo iĝis, kiam en Svedio televide aperis serio pri mumintroloj, kie la svedlingvaj voĉaktoroj estis finnlandanoj kaj tial parolis finnlandan svedan. La svedaj rigardantoj komprenis la grandan plejon el la parolado de Mumin-figuroj sed miris pri ilia stranga prononco.

En norda Svedio la sveda en finnpleja areo kiel Haaparanta kaj Komunumo Övertorneå havas iom da samajn trajtojn kiel la finnlanda sveda.

Historio

La sveda estis la sola oficiala lingvo kiam Finnlando estis parto de Svedio. Rusio atakis Finnlandon en 1808 kaj igis ĝin aŭtonomia grandprinclando en 1812 kaj decidis, ke la antaŭaj leĝoj estis konservita, ankaŭ la pozicion de lingvoj difinataj leĝoj. Tial la sveda estis la nura oficiala lingvo. Ekzistis grandega lingvopolitika konflikto, demando pri la oficiala lingvo. La regado de Rusio rekomendis, ke la oficialaj lingvoj de la grandprinclando estu la finna kaj la rusa. La svekomanoj volis konservi la nuran oficialan lingvan pozicion de la sveda, sed la fennomanoj apogis ŝanĝigi la oficialan lingvon al la finna. En 1892 oni difinis ke la finna kaj la sveda estis oficialaj lingvoj la ambaŭ. Je la sendependiĝo de Finnlando en 1917, la sveda ankoraŭ havis fortan rolon en ŝtataj kaj universitataj strukturoj. La unua prezidanto (en la pozicio 1919 - 1925) Kaarlo Juho Ståhlberg apogis la finnan kiel nura oficiala lingvo. En la konstitucio en 1919 kaj la finna kaj la sveda estis difinata oficialaj. La lerni la svedan ne tamen estis deviga por ĉiuj pre la lerneja reformo 1972 - 1981. Dum la epoko de la sveda regado estis svedparolantoj el la finnlandanoj eble kvinono kaj en 1900 la sveda malplimulto konsistigis 13 % de la finna populacio, sed post ondoj de finna naciismo, finnlingva forta movo al eksaj svedlingvaj areoj, miksaj geedzecoj kaj elmigrado dum la 2-a mondmilito, ilia proporcio falis al 5,1 % hodiaŭ.[1] Ankaŭ la absoluta nombro longe malkreskis.

Post kiam Finnlando perdis siajn teritoriojn al Sovetunio dum la Dua Mondmilito, la agrikultura loĝantaro ricevis novajn loĝejojn en la restanta areo de Finnlando. Laŭ insisto de J. K. Paasikivi, oni kondiĉis, ke ĉi tiu asigno ne povus ŝanĝi la lingvajn rilatojn de la municipoj je pli ol 2%. Ĉar tre malmultaj svedlingvaj agrikulturistoj loĝis en la ceditaj areoj, la decido, kiun Paasikivi trudis, rezultigis, ke la svedlingvaj municipoj apenaŭ devis partopreni en la setlado de tiuj homoj. Paasikivi pravigis la regulon per la konservado de bonaj rilatoj kun Svedio kaj ankaŭ defendis ĝin per tio en letero, kiun li sendis al Urho Kekkonen.

Pri la svedlingvanoj ekzistas en Finnlando stereotipioj pri "sinjorpopolo", riĉa grupo, kiu regas kaj difinas sin pli bona ol la aliaj. Tia stereotipiaro estas troigita kaj parte malaktualigita. Nuntempe la riĉeca diverseco inter la du lingvogrupoj ne estas plu ega almenaŭ sude. Tamen la Sveda Popola Partio havas escepte fortan pozicion en la finnlanda politiko.

La sveda lingvo estis dum longa tempo la ĉefa lingvo de supera edukado en Finnlando. Dum la sveda regado, sekundara kaj supera edukado estis establita nur en la sveda. Dum ili fariĝis pli kleraj, multaj finnlingvaj familioj kaj kelkaj familioj de rusa origino, kiuj translokiĝis al Finnlando, fariĝis svedlingvaj. Ankaŭ la plej multaj finnlandaj judoj estis svedlingvanoj. La unuaj finnlingvaj doktoraj disertaĵoj estis akceptitaj en la 1860-aj jaroj, sed nur en 1921 la finna lingvo estis adoptita kiel la instrulingvo ĉe la Universitato de Helsinko kune kun la sveda kaj iĝis la ĉefa instrulingvo en la universitato en 1937. Ekzistas termo kielirauha (lingvotrankvilo) pri la situacio, kiu iĝis, kiam la finna, la granda pleja lingvo, ricevis ankaŭ en la administro sed la sveda konservis fortan pozicion kiel grava dua lingvo en tio. La lingva paco finis, kiam fine de la 1960-aj jaroj komencis nova lingva konflikto, kiun peras la deviga lerneja instruo de la sveda.

Deviga instruo de la sveda

La sveda estas nuntempe deviga fako en Finnlando en la jaroj 6 - 9 de la bazlernejo, en la ĉiuj mezlernejoj kaj en la ĉiuj faklernejoj, universitatoj kaj fakaltlernejoj en la ĉiuj kampoj kaj en la polica lernejo kaj parte armee. Ĉu oni devus forigi la porfinnlingvanan devon lerni la svedan el lernejoj estis tra jardekoj unu el la plej malfacilaj demandoj en la politiko de Finnlando. Kontraŭe al populara kredo, deviga sveda edukado ne estas difinita en la finna konstitucio, sed ekzistas tiom da ordinaraj leĝoj, kiuj postulus amendon por abolicii devigan edukadon, ke estas neverŝajne, ke ĝi estos aboliciita en la proksima venonteco.

La devon oni apogas kaj malapogas nuntempe precipe ideologie: iuj admiras pri gxi sed aliaj spertas mensan angoron kaj senton de nacia humiligo. Antaŭe la devon oni apogis kaj malapogis ankaŭ pedagogie.

En la finnlanda publiko la devigeco de la lerneja sveda estas afero, pri kiu diskuto fortigas kaj poste plejparte silentas en cikloj proksimume 15 - 20 jaroj. Diskuto pri gxi estis forta en la unua duono de la 1970-aj jaroj, en la unua duono de la 1990-aj jaroj kaj en la dua duono de la 2000-aj jaroj kaj en la unua duono de la 2010-aj jaroj.

En la lastaj jaroj, la tabuo ĉirkaŭ rezisto kontraŭ deviga sveda lingvo kreskis.

Ofte oni apogas la devon dirante, ke Finnlando estas dulingva lando. Aliflanke oni povas kritiki tian argumenton je tio, ke Finnlando estis dulingva jam pre la absoluta devo lerni la svedan kaj je tio, ke ankoraux ekzistas ankaux tiaj dulingvaj landoj, kie ne ekzistas samtipa devo por la lingva plejo lerni la alian oficialan lingvon, sed kiel konstitucie dulingva lando Finnlando estas escepta tiel, ke unu el la du lingvaj grupoj estas relative do malgranda. Iuj kiel Mikaela Nylander taksas, ke praktike la deviga sveda estas necesa por tio, ke la finnlandan oficialan dulingvismon oni povas konservi.

En la lastaj jardekoj, du forte lingvo- kaj etnonaciismaj partioj forte subtenis la sintenojn pri deviga instruado de la sveda lingvo: la Sveda Popola Partio de Finnlando kiel defendanta partio kaj la Veraj Finnoj kiel la kontraŭa partio. La Finna Sveda Popola Partio estas subtenata de la asocio Finlandssvensk samling kaj la Finna Partio de la Ligo de Finneco. La unumenciita Partio ankaŭ ricevas fortan subtenon de la Asocio de la instruistoj de la sveda en Finnlando.

Pre granda lerneja reformo de Finnlando en la 1970-aj jaroj la bazlernejoj en la lando estis normale sesjaraj popollernejoj (kansakoulu, folkskola). Ili estis ses- aŭ sepjaraj, sed tiuj, kiuj iris al la lernejo oppikoulu/läroverk estis en popollernejo normale nur kvar aŭ kvin jaroj. Oppikoulu konsistis el kvinjara (por knabinoj eble sesjara) keskikoulu/mellanskola kaj trijara lukio/gymnasium. En la lastaj tempoj de tiu sistemo (paralela lerneja sistemo) ekzistis krom kansakoulu kaj oppikoulu dujara civitana lernejo, kiu estis deviga por tiuj, kiuj ne iris al oppikoulu/läroverk. En tiu sistemo la porfinnlingvana devo lerni la svedan lerneje ne estis absoluta (en la finnlingvaj lernejoj kansakoulu kaj kansalaiskoulu oni ne normale instruis lingvojn krom la finna), sed en oppikoulu la sveda estis deviga por la finnlingvanoj kaj en keskikoulu kaj en lukio. En keskikoulu oni devis lerni ankaŭ unu alia ol enlanda lingvo. Tiu alia lingvo estis normale la germana krom ekde fino de la 1950-aj jaroj normale la angla. En lukio oni devis daŭrigi lerni la lingvojn, kiujn oni lernis en keskikoulu kaj lerni unu alian lingvon, kiu en la lastaj tempoj de tiu lerneja sistemo estis plej ofte la germana. La instruo de la sveda ĉe la lernejo "oppikoulu" estis altkvalita - la plimulto de nunaj emeritiĝ-aĝaj finnoj (naskitaj antaŭ proksimume la jaro 1958) ne lernis la svedan lingvon, sed tiuj, kiuj ja lernis ĝin, lernis ĝin bone - en la paralela lerneja sistemo la instruo de la sveda estis altkvalita.

En la 1960-aj jaroj oni multe planis reformon, kie la lernejoj kansakoulu, kansalaiskoulu kaj keskikoulu unuiĝu kiel nauxjara peruskoulu/grundskola kaj lukio iĝu aparta trijara lernejo, al kiu parto el la finnlandaj junuloj iru el peruskoulu. La ĉiuj lernejreformaj komitatoj apogis, ke en la finnlingva lernejo peruskoulu la angla estu deviga fako kaj en la tri lastaj jaroj ekzistu libervola instruo de la sveda kaj eventuale ankaŭ libervola instruo en iuj aliaj lingvoj kiel la germana kaj la franca. Sed laŭ la planoj de tiuj komitatoj lingvoscio de la sveda estu tamen postulo por ke iri al lukio. Do tiuj planoj estis tiel problemaj, ke la lernantoj de peruskoulu devus jarojn pre la fino de la peruskoulu decidi, ĉu ili provos iri al lukio.

"Kvankam lernejaj fakuloj argumentis por unusola fremda lingvo, la angla, la parlamento voĉdonis kun 137 kontraŭ 24 voĉoj ke ĉiu lernejano studu apud sia gepatra lingvo devige du lingvojn, unu fremdan kaj kiel la alian la "enlandan lingvon", t.e. la svedan. Multaj finnlingvaj politikistoj motivigis la decidon per la dulingveco de la lando, egaleco kaj la nordia kunlaboro. La plej grava argumento estis la nordia kunlaboro. La sveda lingvo pruvis ke Finnlando apartenis al la nordiaj landoj, do al la Okcidento, kio dum la Malvarma Milito multe gravis. La logiko de la Malvarma Milito tiel diktis la lingvopolitikan direkton."[2]. Speciale Johannes Virolainen uzis tiajn argumentojn. Pre tio li el J. K. Paasikivi adoptis la argumenton lännen turva (sekuro de okcidento), la penson, laŭ kiu por la sveda kaj ĝiaj parolantoj oni devas en Finnlando agi vere bone, por ke Svedio havu motivon helpi Finnlandon kontraŭ Rusio (Sovetunio).

Dum preskaŭ dudek jaroj estis trankvile, preskaŭ neniuj disputoj aŭdiĝis publike pri la lingvopolitiko[2]. Ekde la 1980-aj jaroj aŭdiĝis pli da kritiko kontraŭ la deviga sveda, kaj la finna parlamento en 1993 malpliigis la elementlernejan devigan svedan kaj en 2004 forigis la svedan kiel deviga fako en la abitura ekzameno. Marte 2011, okazis manifestacio antaŭ la finna parlamento por fini la devigan svedan instruadon. Aliflanke, estis kontraŭmanifestaciantoj.[3] En 2015, la parlamento malakceptis civitanan iniciaton por igi la svedan instruadon laŭvola[4]. En 2019 la Sveda Popola Partio de Finnlando preskaŭ sukcesis rekonstruigi la mezlernejfinan ekzamenan devigan svedan, sed tio peris do multe koleron en la popolo, ke oni ne kuraĝis realigi la decidon. Lingvonaciisma politikisto Anna-Maja Henriksson protestis.[5] Aliflanke estis decidita, ke la semajnaj lekcionoj de la sveda en la sepa bazlerneja deviga sveda estos pliigata el 2 al tri. Tio realigis en 2024.[6][7] Sekvantjare la Sveda Popola Partio postulis, ke oni kreu infangardenan devigan svedan[8].

Ekde 1987 al la ĉiuj universitataj ekzamenoj apartenas deviga finekzameno de la sveda, "virkamiesruotsi" (oficista sveda). Poste ĝi estis vastigita al multaj aliaj altlernejoj.

Ekde la 1990-aj jaroj ankaŭ en la ĉiuj faklernejoj, komercaj lernejoj, faklernejoj kaj fakaltlernejoj kaj ekde 2007 en la polica lernejo la sveda estas deviga. Armee la sveda estas deviga por tiuj, kiuj ricevos gvidpozicion.

Laŭ intervjuoj, kiuj estas farita jam pli ol 35 jarojn, proksimume 65 - 75 % el la finnlanda loĝantaro malapogas la devon.

Post forigo de la deviga ekzameno de la sveda en la abitura ekzameno la lingvoscio de la sveda en Finnlando multe malfortigxis - la mezlernejanoj ne lernas la svedan do forte ol antaŭe[9]. Alia kialo por la malfortiĝo estas, ke en 2016 parto el la bazlerneja deviga sveda estis movita al la 6-a lerneja jaro, por tiuj klasoj estas malfacile trovi instruiston de la sveda kaj tial la bazlernejan devigan svedan instruas nun parte klasinstruistoj, kiuj eble forgesis grandparte sian lingvoscion de la sveda. La bazlernejoj en Finnlando estas normale tiaj, kiuj inkludas nur la klasoj 1–6 aŭ 7–9. Kelkaj municipoj havas vojaĝantan svedan instruiston, kiu instruas la svedan lingvon al la sesaklasanoj de ĉiuj kompletaj lernejoj en la municipo. Instruistoj de la sveda anoncis, ke tiu ŝanĝo en 2016 estis malbona.[10]

Multaj studoj restas nekompletaj en finnaj universitatoj ĉar la postulo pri sveda scipovo en universitato estas alta, male al elementlerneje kaj gimnazie.

Logotipo Pois pakkoruotsi ("For la trudsvedan"), uzata de la Ligo de finneco. La litero Å simbolas la svedan lingvon.

Multaj finnlingvaj civitanoj, ĉefe en la nordaj kaj orientaj regionoj, apenaŭ iam ajn havas bezonon por la sveda lingvo. Kontraŭantoj de la sveda lingvoinstruado nomas ĝin malŝate "trudsveda" (finne pakkoruotsi, svede tvångssvenska) kaj postulas ĝian forigon, inter ili la Ligo de finneco kaj la politika partio Veraj finnoj. La malan pozicion reprezentas la Sveda Popola Partio, kiu volas konservi aŭ eĉ plifortigi la statuson de la sveda lingvo. Pri tio ekestis kelkfoje polemikaj kaj emociaj konfliktoj.

En lastaj jardekoj la plej gravaj apogantoj de la deviga sveda estis du virinpolitikistoj de la Sveda Popola Partio de Finnlando: Anna-Maja Henriksson kaj Mikaela Nylander. Iliaj argumentoj estas grandparte diversaj: Henriksson estas finn-sveda lingvonaciisto, kaj Nylander, kiu estas pri sia identeco finno, timas, ke forigo de la deviga sveda estus danĝera por la svedlingvaj finnlandanoj.

La 30-an de novembro 2010 en finna televido programo Ajankohtainen kakkonen (en Esperanto proksimume "Aktuala numero du") aranĝis longan diskutan programon Pakkoruotsi-ilta ("Vespero pri la trudsveda"), kie la plej grava apoganto de la deviga sveda estis politikisto Mikaela Nylander kaj la plej grava malapoganto Heikki Tala, prezidanto de Suomalaisuuden liitto, la Ligo de finneco. La programo estis unu el la plej spektataj finnaj televidprogramoj de la jaro. La Sveda Popola Partio de Finnlando radikaliĝis. En la 2010-aj kaj 2020-aj jaroj, la partio postulis, ekzemple, ke la studo de la sveda estu antaŭenigita en la bazlernejo (tio efektive okazis) kaj ke la sveda estu deviga por infanoj jam sub lerneja aĝo kaj estu aranĝitaj aparte multe lingvobanoj. Kroma postulo estis, ke la devo de svedlingvaj funkciuloj bone paroli la finnan estu forigata.[11]

En la du unuaj jardekoj de la tria jarmilo estis en orienta Finnlando multaj postulis, ke la rusa estu lerneje alternativo de la sveda. Tio estis pravigita, ekzemple, per la fakto, ke butikoj, kies pagantaj klientoj estis rusaj turistoj, ne bezonus dungi rusojn el Rusio kiel klientservajn agentojn. Sed poste la Milito de Ukraino plinegativiĝis pensadon pri la rusa kaj la orienta landlimo de Finnlando estas fermita kaj turismo inter Finnlando kaj Rusio vere multe malpliiĝis kaj tial ne nun en 2026 supozeble estas en Finnlando multe da fervoro lerni la rusan.

Sed radikaliĝis ankaŭ la kontraŭuloj de la deviga sveda: en la eŭropa gazetaro aparte eĥis ekzemple informo de septembro 2013, kiam la svedlingva finna radioprezentistino Bettina Sågbom de nekonatulo ricevis skriban minacon pri murdo, se ŝi ne sukcesos en sian programon inviti parolistojn de la finnaj naciistoj, kiuj per la programo volis laŭte postuli forigon de la deviga sveda.[12]

Ekzistas areaj malsimiloj en la afero. Ekzemple en la nuna provinco Ostrobotnio (kiu estas multe malpli vasta ol historia Ostrobotnio kaj en la Finnlanda insularo la deviga svedinstruo estas en la plej multaj kazoj funkcia kaj kredas normale fortan lingvoscion de la sveda, sed en plejo de la lando ĝi estas simbola afero kaj la lernejaj taskoj ne estas do pezaj kiel en areoj de funkcia deviga sveda. Ĝia celo en siaj simbolaj areoj estas grandparte simboli, ke Finnlando apartenas al la okcidento kaj Nordio kaj estas proksima speciale kun Svedio. En tiaj areoj la plejo el la loĝantaro parolas pli bone la anglan ol la svedan kaj parolas ofte la anglan ankaŭ kun svedaj vizitantoj.

Iam oni uzas la vortojn pakkosuomi kaj tvångsfinska pri la deviga instruo de la finna por la finnlandaj svedaj denaskaj parolantoj. Tamen, ĝi ne estas tute simila fenomeno en ĉiuj aspektoj. Tio ŝuldiĝas al la diferenco en grandeco de la du lingvogrupoj. Pro tio multaj kredas, ke estas malkonvene rekomendi devigan svedan lingvon tiel, ke svedlingvanoj en Finnlando estas devigitaj lerni la finnan. Klare pli ol duono, en Uusimaa, ekzemple Helsinko kaj kontinenta parto de Origina Finnlando, ekzemple Turku, eĉ pli ol 85 % el la finnlandaj svedlingvanoj uzas ĉiutage ankaŭ la finnan lingvon. Deviga bazlerneja instruo de la finna por la finnlandaj svedlingvanoj, aliel ol deviga bazlerneja instruo de la sveda por la finnlandaj finnlingvanoj, apartenas al komunaj opinioj de la planantoj de la finnlanda bazlerneja sistemo jam ekde la 1960-aj jaroj. Ankaŭ la finnlanda svedlingvanoj mem ne disputas pri la deviga finna samece kiel la finnlandaj finnlingvanoj pri la deviga sveda. Praktike la instruo de la "alia enlanda lingvo" en la svedlingvaj lernejoj en la Finnlando estas klare pli amplekse ol en la finnlandaj finnlingvaj lernejoj. La svedlingvaj finnlandaj bazlernejanoj komencas la lernon de la finna normale jam en la dua lerneja jaro. Parto el la denaskaj parolantoj de la sveda en Finnlando, speciale en Uusimaa, estas praktike dulingvaj. Por tiuj lernantoj en iuj finnlandaj svedlingvaj lernantoj estas kiel alternativo de la normala porsvedlingvana instruo de la finna modersmålsinriktad finska (hejmlingvsimila finna), pri mallongigo sia nomo mofi, kiu estas instruo de la finna kiel alia gepatra lingvo.

Unu argumento uzata en Svedio por apogi la devigan instruadon de la sveda en Finnlando estas, ke dum longa tempo la sveda funkciis kiel la ĉefa lingvo de la finnlanda administracio kaj alta kulturo, kaj tial ĝia regado fortigas la ligojn de finnoj al sia propra historio. Estas multe da finnoj kiuj parolas la finnan lingvon kaj devenas de svedlingvanoj, kiuj siavice devenas de finlingvanoj.

Argumentoj kontraŭ la devo estas ekzemple tio, ke ĝi peras nacian humiligon kaj tio, ke ĝi unuflankigas la lingvoscion en la lando. Ekzistas en Finnlando, alimaniere ol en Svedio, vere malmultaj spertuloj de ekzemple la hispana. Kun lingvoinstruaj argumentoj en la 1960- aj kaj 1970-aj jaroj granda plejo ekzemple el popollernejaj instruistoj malapogis forte la devigan svedan. Ĉefministro Mauno Koivisto dubis, ke la Sveda Popola Partio miksis lingvopolitikon al pedagogiko. Laŭ profesoro Kari Sajavaara la motivo de la Sveda Popola Partio estis volo malpliigi tempon kaj energion de finnlingvanoj. Esploroj montras, ke la deviga sveda ne en la plej multaj kazoj eĉ peras bonan lingvoscion de la sveda - kvankam preskaŭ ĉiuj adoltaj finnoj naskiĝintaj post proksimume la jaro 1962 lernis la svedan minimume tri jarojn kaj preskaŭ ĉiuj adoltaj finnoj naskiĝintaj en la 1980-aj jaroj kaj poste, lernis la svedan minimume ses jarojn, ne la plejo el la loĝantaro de Finnlando ankoraŭ en 2026 kapablas bone uzi la svedan. Unu argumento de la kritikantoj estas ankaŭ tio, ke la devo apogas Svedion koste de Finnlando.La devon oni kritikis eĉ en Svedio. Ekzemple laŭ sveda lingvisto Lars Melin ĝi kreis en Finnlando ne-necesan konflikton. La devo peras ankaŭ koleron kaj eĉ perforton kontraŭ svedlingvaj finnlandanoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj