Mikaela Nylander
| Mikaela Nylander | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 27-an de marto 1970 (55-jaraĝa) en Porvoo | ||||
| Etno | svedlingvaj finnlandanoj vd | ||||
| Lingvoj | finna vd | ||||
| Loĝloko | Porvoo vd | ||||
| Ŝtataneco | Finnlando | ||||
| Partio | Sveda Popola Partio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mikaela NYLANDER (naskiĝinta la 27-a de marto 1970 en Porvoo) estas svedlingva finna sed ankaŭ la finnan fluante parolanta politikisto. Ŝia partio estas la Sveda Popola Partio. Ŝi estis membro de la finnlanda parlamento en 2003–2019. En sia hejmlando, ŝi estas precipe konata pro siaj fortaj lingvopolitikaj pozicioj, kvankam ne samece naciismaj kiel Ida Asplund kaj Anna-Maja Henriksson. Pri sia indenceco Nylander estas svedparolanta finno. Ŝi tre zorgas pri klopodoj fari la lernadon de la sveda lingvo libervola en finnaj bazlernejoj. Nylander ankaŭ ŝatus restarigi la devigan svedan por la mezlernejfina ekzameno (ylioppilaskirjoitukset, studentexamen). Laŭ ŝi la tute svedlingva malplimulto de Finnlando tute dependas de tio ke finnlingvaj lernejanoj aŭtomate lernas la svedan kaj tio, ke tiu devo el la finnlingvanoj estus forigita, mortigus la dulingvismon.[1] Ŝi multe efikis en la lokpolitiko de sia urbo. Ŝi ankaŭ deklaris la kristnaskan trankvilon. Nylander estas membro de redaktejo de svedlingvaj programoj de Yle.
Nylander ricevis du filojn en la parlamenta periodo 2003–2007 kaj estis tial duonon el tiu periodo en patrineca libertempo. En 2010, kiam ŝi estis jam 39-jara, ŝi ricevis trian filon.

