Svedlingvaj finnlandanoj
| Svedlingvaj finnlandanoj | |
|---|---|
| linguistic minority • lingva komunumo • parolantokomunumo • malplimulto | |
| finnlandanoj | |
| Ŝtatoj kun signifa populacio | |

helblue: komunumoj kun majoritata finna kaj minoritata sveda lingvo
blue: komunumoj kun majoritata sveda kaj minoritata finna lingvo
malhelblue: komunumoj kun sveda lingvo
Svedlingvaj finnlandanoj (svede finlandssvenskar, laŭvorte "finnlandaj svedoj"; finne suomenruotsalaiset) estas la svedlingva malplimulto en Finnlando, ĉefe loĝantaj sur insularoj de Finnlando kaj laŭ la okcidenta kaj suda marbordoj. Ili estas malgranda minoritato, antaŭe multe pli granda. Antaŭe el ili multaj apartenis al la reganta supra socia tavolo de Finnlando. Tial la sveda estis longe la plej grava lingvo en la finnlanda altkulturo.
Ili parolas svedan dialekton nomatan "finnlanda sveda", kiu konservas certajn arkaismajn trajtojn de la sveda, ekzemple diftongojn. Alia celo por la diferenco al la svedia sveda estas la efiko de la finna, speciale en la intonacio.
Antaŭe en la sveda lingvo ofte oni uzis vorton östsvenskar, "orientaj svedoj", pri svedlingvaj finnlandanoj kaj estonaj svedoj.
Esti svedlingva finnlandano ne estas en diversaj partoj de Finnlando tute sameca afero. En la provinco Uusimaa (svede Nyland, laŭvorte "Novlando", kun ĉefurbo Helsinko, Helsinki, Helsingfors) kaj en kontinenta parto de la provinco Origina Finnlando kun la unua urbo de la lando Turku svedlingvanoj estas precipe lingva malplimulto kaj plejparto el svedlingvuloj difinas sin finnoj proksimume kiel ankaŭ la finnlingvanoj. Parto el ili uzas pri si prefere la esprimon svensktalande finne/ruotsinkielinen suomalainen (svedparolanta finno) kaj ne prefere la vorton finlandssvensk/suomenruotsalainen (svedo de Finnlando) kreas pri ili tian bildon, ke ili estus svedoj. Sed en la insularo de Origina Finnlando kaj en Ostrobotnio svedlingvanoj ankaŭ en aliaj aferoj multe malsimilas de finnoj kaj iuj el svedlingvaj ostrobotnianoj volas fondi en Ostrobotnio aŭtonomian areon, kiu estu komparebla al la aŭtonomia Alando. Se svedlingva paro el Ostrobotnio transloĝiĝas al Svedio kaj ricevas tie infanojn kaj la familio loĝas en Svedio do longe, ke la infanoj kreskas al adoltoj en Svedio, ili kreskas al normalaj svedaj plenkreskuloj. Simile, multaj svedlingvanoj en la provinco Uusimaa/Nyland devenas de homoj kies lingvo ŝanĝiĝis de la finna al la sveda, kaj la svedlingvanoj en la provinco Ostrobotnio havas pli da "sango" de svedoj kiuj venis de Svedio. Multaj finnlandaj grandviroj kiel Sibelius estis svedlingvaj sed plejparte finnaj pri sia sango. La loĝantoj de la insularo Alando estas alia grupo ol svedlingvaj finnlandanoj, kvankam ankaŭ el ili estas plejparto svedlingvaj loĝantoj de Finnlando. Ili havas alian identecon ol svedlingvaj finnlandanoj de kontinenta Finnlando kaj parolas svedan, kiu malsimilas kaj al svedia sveda kaj al finnlanda sveda. Iuj en Alando volas, ke Alando sendependiĝu.
En la sveda lingvo ili nomiĝas finlandssvenskar, laŭvorte "finnlandaj svedoj". En la sveda lingvo oni kutime klare distingas inter "finnoj" (= finnolingvanoj, anoj de la finna etno) kaj "finnlandanoj" (tio inkluzivas la svedlingvajn finnlandanojn). En Esperanto oni ofte uzas la vortojn "svedoj" kaj "finnoj" en landa, ne etna signifo, do "finnlandanoj" kaj "svedianoj", kaj pro tio la laŭvorta traduko "finnlandaj svedoj" povas facile esti miskomprenata (kiel "svedianoj loĝantaj en Finnlando"). Rekomendinda estas do la pli preciza formulo "svedlingvaj finnlandanoj".
En 2006 estis ĉirkaŭ 265 000 denaskaj svedlingvanoj en kontinenta Finnlando, kaj ĉirkaŭ 25 000 sur Alando; entute proksimume 5,5% de la finnlanda loĝantaro. La relativa parto de svedlingvanoj en la loĝantaro de Finnlando estis en la pasinteco konsiderinde pli granda ol ĝi estas hodiaŭ. Estas laŭtakse ke en 1610 ekzistis proksimume 70 000 svedaj parolantoj en Finnlando, kio estis entute 17-18% de la tuta lando populacio. Tio estas la plej frua periodo por kiu takso de la nombro da svedlingvanoj estis prezentita. En 1880, la parto estis proksimume 14,3%. En cent jaroj, la relativa parto de svedaj parolantoj en la loĝantaro de Finnlando duoniĝis. Multaj familioj, kiuj fariĝis lingve svedaj, reenkondukis la finnan kiel sian ĉefan lingvon. Eĉ kelkaj genetike svedaj familioj adoptis la finnan. Kiam okazis forta migrado al Uusimaa kaj svedaj parolantoj tiel restis minoritato, tio ankaŭ kondukis al tio, ke multaj familioj adoptis la finnan. Pli kaj pli da miksitaj geedzecoj estis faritaj inter la du lingvogrupoj, kaj la infanoj adoptis la finnan kiel sian ĉefan lingvon. Unu kialo pri la malkresko de la svedparolantaro estas tio, ke dum 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kiam multaj finnlandanoj transloĝiĝis al aliaj landoj, speciale al Svedio, el tiuj finnlandanoj estis do granda parto svedlingvaj. Ekde la 1970-aj jaroj, la absoluta nombro kaj relativa proporcio de svedaj parolantoj malrapide malpliiĝas.
La sveda lingvo estas unu el la oficialaj lingvoj de Finnlando, samranga kun la finna lingvo.
La sveda nomo finlandssvenskar, laŭvorte "finnlandaj svedoj", povus sugesti simetrian bildon al tiu de "svediaj finnoj". Sed male, la "finnlandaj svedoj" rilatas al la hejma svedlingva malplimulto de Finnlando, kiu devenas de svedoj kiuj enmigris al Finnlando antaŭ multaj jarcentoj kaj de finnlingvaj familioj kiuj ŝanĝis sian lingvon kaj kunfalis kun tiu populacio. Kontraste, svediaj finnoj rilatas interalie al finnoj kiuj enmigris al Svedio pleje en la tria kvarono de la 20-a jarcento kaj iliaj posteuloj kiuj estis naskitaj en Svedio. Finno kiu transloĝiĝos al Svedio fariĝas svedia finno, sed tamen svedo kiu transloĝiĝas al Finnlando ne fariĝas svedlingva finnlandano. Al svedlingvaj finnlandanoj apartenas finnlanda familia fono, pro kio nunaj svedaj elmigrantoj en Finnlando ne estas svedlingvaj finnlandanoj.
Politiko
La Sveda Popola Partio de Finnlando celas reprezenti la svedlingvajn finnlandanojn en la finnlanda parlamento. Plejparto el svedlingvaj finnlandanoj voĉdonas normale por tiu partio.
Religio
Ankaŭ el la svedlingvaj finnlandanoj la plejparto apartenas al la Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando. El la subgrupoj de tiu eklezio, la orienta lestadianismo havas en Finnlando speciale svedlingvajn membrojn. Baptismo kaj metodismo estas en Finnlando ne tre fortaj grupoj, sed el svedlingvaj finnlandanoj granda parto apartenas al ili, speciale en Ostrobotnio. En svedlingvaj finnlandaj paroĥoj oni uzas normale la oficialajn biblitradukojn de Svedio.
Ostrobotnio estas difinata kiel bibliozono de Finnlando, kaj la svedlingva Ostrobotnio ne estas escepto. En la finnlingva Ostrobotnio efikas vere forte konservativa lestadianismo, iomete ankaux pentekontismo, en la svedlingva Ostrobotnio orienta lestadianismo (kiu ne difinas sin kiel la nura kristana grupo kiel la du pli grandaj partoj de la lestadianismo, konservativa kaj okcidenta lestadianismo), baptismo kaj metodismo. La plej granda ekzemplo estas Larsmo (finne Luoto): la plejo estas orientaj lestadianoj kaj multaj aliaj metodistoj aŭ baptistoj kaj tial en la komunumo preskaŭ neniom okazas krimoj kaj la drinkado estas malordinare.
Konataj svedlingvaj finnlandanoj
- Li Andersson, n. 1987, politikisto
- Jan-Erik Enestam, n. 1947, politikisto
- Monika Fagerholm, n. 1961, verkisto
- Tommy Hellsten, luterana teologo kaj terapiisto
- Lars Jansson, 1926-2000, bildliteraturartisto kaj verkisto
- Tove Jansson, 1914-2001, kreantino de Muminvalo
- Ulla-Lena Lundberg, n. 1947, verkistino
- Carl Gustaf Emil Mannerheim, n. 1867, finnlanda nacia heroo
- Johan Ludvig Runeberg, 1804-1877, verkisto kaj poeto
- Elisabeth Rehn, n. 1935, politikistino
- Leif Segerstam, n. 1944, dirigento
- Jean Sibelius, 1865-1957, komponisto
- Alexander Stubb, n. 1968, ĉefministro
- Edith Södergran, 1892-1923, poetino
- Zacharias Topelius, 1818-1898, verkisto kaj patriota pensanto
- Linus Torvalds, n. 1969, kreanto de Linukso
- Kjell Westö, n. 1961, verkisto kaj ĵurnalisto
- Michael Widenius, n. 1962, kreanto de MySQL
- Yrjö Sakari Yrjö-Koskinen, antaŭe Georg Zacharias Forsman, 1830-1903, verkisto, politikisto kaj patriota pensanto
