Uusimaa
Uusimaa | ||
---|---|---|
Provinco | ||
Flago | Blazono | |
Lando | Finnlando | |
Koordinatoj | 60° N, 25° O (mapo)60.2524.5Koordinatoj: 60° N, 25° O (mapo) | |
Ĉefurbo | Helsinko | |
- koordinatoj | 60° N, 25° O (mapo)60.2524.5Koordinatoj: 60° N, 25° O (mapo) [+] | |
Areo | 9 568,85 km² (956 885 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 704 607 [+] (januaro 2021) | |
Denseco | 178,14 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | Orient-Eŭropa Horzono, UTC+02:00, UTC+03:00 [+] | |
ISO 3166-2 | FI-18 | |
![]() |
||
Uusimaa | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Uusimaa ([ˈuːsimɑː], svede Nyland [ˈnyːland]) estas provinco de Finnlando. Ĝia areo estas 6.794 km² kaj fine de la jaro 2008 ĝi havis 1,7 milionojn da loĝantoj. La ĉefurbo estas Helsinko. Ekde la 1-a de Januaro 2011 la najbara provinco Orienta Uusimaa estis aligita al Uusimaa.

En la 9-a jarcento, en la epoko de la Vikingoj, komerca vojo de okcidento al oriento pasis la teritorion. Ĝis la 12-a jarcento la areo estis nur malmulte loĝata de estonoj kaj iuj parencoj de la finnoj el la pli norda teritorio Kanta-Häme, kiuj regule pasis tra la areo por atingi la maron kaj reveni hejmen. Post la 12-a jarcento la teritorio estis parto de Svedio kaj la loĝado rapide plimultiĝis. La kompare al la regiono Varsinais-Suomi, la historia kerno de Finnlando, pli malfrua setlado kaŭzis la nomon "Novlando" (Uusimaa / Nyland).
Post la jaro 1809, kiam la svedoj devis cedi Finnlandon al la Rusia Imperio, la ĉefurbo de Finnlando estis translokigita de Turku (Åbo) al Helsinko kaj la procentaĵo de finnlingvanoj en la regiono tre plifortiĝis.
La bordoj de la lago Tuusula (inter la komunumoj Tuusula kaj Järvenpää) fine de la 19-a jarcento altiris multajn artistojn, kiuj por la ekesto de finna nacia konscio havis grandan signifon: inter ili estis la komponisto Jean Sibelius, la verkisto Juhani Aho kun sia edzino, la pentristino Venny Soldan-Brofeldt, kaj la pentristo Pekka Halonen. Ankaŭ la verkisto Aleksis Kivi pasigis siajn lastajn jarojn tie.
Komunumoj[redakti | redakti fonton]
Estas 26 komunumoj (municipoj) en Uusimaa. Por la oficiale dulingvaj komunumoj estas parenteze donita la nomo en la lingvo de la malplimulto.
Regiono de Helsinki[redakti | redakti fonton]
Espoo (svede Esbo)
Helsinki (sv. Helsingfors)
Hyvinkää
Järvenpää
Karkkila
Kauniainen (sv. Grankulla)
Kerava
Kirkkonummi (sv. Kyrkslätt)
Lohja (sv. Lojo)
Mäntsälä
Nurmijärvi
Pornainen
Sipoo (sv. Sibbo)
Siuntio (sv. Sjundeå)
Tuusula
Vantaa (sv. Vanda)
Vihti
Regiono de Raseborg[redakti | redakti fonton]
Regiono de Porvoo[redakti | redakti fonton]
Regiono de Loviisa[redakti | redakti fonton]
Lapinjärvi (sv. Lappträsk)
Loviisa (sv. Lovisa)