Sipoo (svedeSibbo) estas komunumo de Finnlando en provinco Uusimaa, sur bordo de Finna golfo. Sipoo estas parto de metropola regiono de Helsinko. Komunumcentro de Sipoo estas Nikkilä. La areo de la komunumo estas 698,60 km², el kio 339,70 km² estas tero, 3,01 km² alia akvo ol maro kaj 355,89 km² maro. La 31.12.2020 la komunumo havis 21 693 loĝantojn. Sipoo estas dulingva komunumo. La majoriteto estas finnlingva ekde la 1990-aj jaroj. Tamen nur en la 2010-aj jaroj la unua lingvo de Sipoo estis oficiale ŝanĝita el la sveda al la finna.
En 1.1.2009 sudokcidenta parto de Sipoo estis ligita al Helsinko. Tiun granda plejo el la loĝantoj malapogis. Helsinkanaj lokpolitikistoj planis tiun areon, Östersundom, por pli ol 100 000 -loĝantaj loĝareo, sed la plano ne realis.