Helsinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Helsinko
finne: Helsinki, svede: Helsingfors
urbo
HelsinkiMontage NoEffects.jpg
De supre maldekstren: Helsinka katedralo, Suomenlinna, Senata placo, strando Aurinkolahti, Urbodomo
Helsinki.vaakuna.svg
Oficiala nomo: Helsinki
Ŝtato Flago de Finnlando  Finnlando
Duoninsulo Skandinavia duoninsulo
Gubernio Suda Finnlando
Provinco Uusimaa
Subregiono Granda Helsinko
Metroo Metroo de Helsinko
Memorindaĵoj Templo de eterna dormo, Suomenlinna surmara fortikaĵo, Katedralo de Helsinko
Muzeo Ateneum
Akvoj Finna golfo, Balta Maro
Situo Helsinko
 - koordinatoj 60°10′15″N 24°56′15″E  /  60.17083°N, 24.9375°O / 60.17083; 24.9375 (Helsinko)
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 715,55 km² (71 555 ha)
 - de aglomeraĵo 769,48 km² (76 948 ha)
 - de metropolo 2 969,54 km² (296 954 ha)
Loĝantaro 579 016 (24.06.2009)
 - de aglomeraĵo 1 027 635
 - de metropolo 1 303 126
Denseco 809,19 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 1 335 loĝ./km²
 - de metropolo 439 loĝ./km²
Nacia parko Nuuksio
Fondo 1550
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OET (UTC+3)
Telefona antaŭkodo 091
Situo enkadre de Finnlando
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Finnlando
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Helsinki
Retpaĝo: www.hel.fi
Blanka nokto en Helsinko
Helsinki
Senata placo kaj la katedralo de Helsinko
Centro de Helsinki vintre
Evoluo de la loĝantaro de Helsinko
Helsinka Olimpika Stadiono. Turo ofertas bonan vidon super Helsinko.

Helsinko, la ĉefurbo de Finnlando, situas apud la Balta maro kaj estas ankaŭ grava havenurbo. La urbo unufoje gastigis la Olimpiajn Ludojn (en 1952) kaj dufoje la Universalan Kongreson de Esperanto (en 1922 kaj 1969). En la komenco de 20-a jarcento en Esperanto estis uzata ankaŭ la formo Helsingforso, kiu devenas el la svedlingva nomo de la urbo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Helsinki estas la plej granda urbo de Finnlando kaj la loĝata areo etendiĝas ekster la urbaj limoj. Entute en la ĉefurba regiono estas preskaŭ miliono da loĝantoj, el kiuj proksimume duono en la ĉefurbo mem.

Helsinki estis tradicie svedlingva urbo, fondita en svedlingva regiono. Tamen jam tre frue aperis ankaŭ finnlingvaj loĝantoj, germanlingvaj komercistoj kaj post 1809 ruslingvaj administraj funkciuloj kaj komercistoj kaj anoj de diversaj gentoj de Rusa imperio.

Post la sendependiĝo de finnlando en 1917 la urbo komencis fariĝi pli kaj pli finnlingva, kvankam la oficialaj lingvoj daŭre estas kaj la finna kaj la sveda. Ekde 1990 la urbo fariĝis pli multkultura. En 2005 la plej parolataj lingvoj apud la finna kaj la sveda estis la rusa, la somala kaj la araba. (historie)

Jaro Entute finnalingvaj svedlingvaj alilingvaj
1880 36 346 34,0% 52,3% 13,7%
1900 79 126 50,8% 42,6% 6,6%
1920 152 200 62,9% 34,4% 2,7%
1930 220 000 69% 29% 2%
1950 368 519 80% 19% 1%
1960 448 315 85% 14% 1%
1970 523 677 88% 11% 1%
1980 483 675 90% 9,3% 0%
1990 490 872 90,7% 7,7% 1,6%
2000 551 123 88,0% 6,6% 5,4%
2005 560 905 86,2% 6,2% 7,6%

Historio[redakti | redakti fonton]

La nuna teritorio de Helsinko estis ekde mezepoko kamparo loĝata de svedlingvanoj. La sveda reĝo Gustavo Vasa fondis la urbon la 12-an de junio en 1550, unuavice por konkurenci kontraŭ Tallinn kiel komercejo. La unuaj loĝantoj de Helsinko venis el aliaj urboj, Porvoo, Ekenäs, Raumo kaj Ulvila kies burĝoj estis devigitaj transloĝiĝis al Helsinko. Tamen la urbo evoluis sufiĉe malrapide.

En 1809 Helsinko (kaj Finnlando) fariĝis parto de Ruslando kaj en 1812 ĝi fariĝis ĉefurbo de Finnlando. Tiam la urbo havis 4000 loĝantojn. Post la granda incendio en Turku en 1821 ankaŭ la universitato translokiĝis al la nova ĉefurbo. Fine de 19-a jarcento Helsinko havis jam 100 000 loĝantojn, el kiuj ĉ. 50% estis svedlingvaj.

En 1917 Helsinko fariĝis ĉefurbo de sendependa Finnlando.

En 1946 apudaj urbetoj kaj granda parto el apudaj kamparaj regionoj estis ligitaj al Helsinko kaj la urbo komenĉis disvastiĝi. Konstruiĝis novaj urbopartoj kaj la urbo havis 500 000 loĝantojn fine de 1960-aj jaroj. Post tio la loĝantaro kreskis malpli rapide kaj foje exh malkreskis, ĉar la urbeca teritorio etendiĝis ekster la administraj limoj de la urbo.

La Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (KSKE) aŭ Helsinka Interkonsento okazis en Helsinki (Finnlando) laŭlonge de kelkaj sesioj inter la 3a de julio de 1973 kaj la finfina tria sesio de la 30a de Julio ĝis la 1a de aŭgusto de 1975; tie partoprenis reprezentantoj de Usono, Kanado, Sovetunio kaj ĉiuj landoj de Eŭropo (inkludante Turkion kaj ekskludante Albanion kaj Andoron). Ĝi finiis per la gravega Fina protokolo de la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo konata ankaŭ kiel Fina protokolo de Helsinki, Traktato de HelsinkiDeklaro de Helsinki.

Esperanto en Helsinko[redakti | redakti fonton]

En Helsinko okazis la 14-a Universala Kongreso de Esperanto, ekde la 9-a ĝis la 15-a de aŭgusto 1922. Partoprenis 820 kongresanoj el 30 landoj.

Estis tiam aprobita la Kontrakto de Helsinko, kiu starigis novan organizon inter la Universala Esperanto-Asocio, la naciaj societoj (landaj asocioj), la Lingva Komitato kaj la Universalaj Kongresoj. Supera organo fariĝis (Internacia) Centra Komitato de la Esperanto-movado.

La 54-a UK 1969 okazis de 26-a de julio ĝis 2-a de aŭgusto en Helsinko, Finnlando, kun 1857 partoprenantoj. La alta protektanto de la kongreso estis Urho Kekkonen. La lokan kongresan komitaton prezidis N. G. Narvala. La kongresa temo estis "La rolo kaj taskoj de la Esperanto-Organizaĵoj en la aktuala lingva situacio en la mondo."

La kongreso okazis plejparte en kongresejo Dipoli en urboparto Otaniemi de najbara urbo Espoo, ĉe ejo de Finnlanda Teknika Universitato. Teatraj prezentoj okazis en urba teatro de Helsinki.

Helsinkaj esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]