Ukrainia Helsinka unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ukrainia Helsinka unio
ne-registara organizaĵo
Komenco 9-a de novembro 1976 vd
Lando(j) Ukrainio vd
Sidejo Kievo
Agareo

homaj rajtoj

Fondinto(j) Mikola Rudenko vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ukraina Helsinka unio (aŭ grupo) estis fondita en la 9-a de novembro 1976 en Kievo, Ukraina SSR. La Unio strebis realigi decidojn de l'Kunveno por sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo (Helsinko, 1975). Ĉefa kunfondinto kaj organizanto de la grupo estis ukraina poeto kaj filozofo Mikola Rudenko. Membroj de la Unio estis renomaj verkistoj, juristoj, armeanoj, ekonomistoj kaj aliaj inteligentoj de la sovetia Ukrainio.

Membroj de la Unio kolektis tra la lando faktojn de rompo de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de UN.

En 1977-1978 multaj anoj de la Unio estis arestitaj kaj malliberigitaj por 5-10 jaroj.

Vidu ankaŭ artikolojn[redakti | redakti fonton]