Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
| Ukraina Soveta Socialisma Respubliko | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
| historia lando • unueca ŝtato • suverena ŝtato • Respublikoj de Sovetunio • suverena ŝtato • kvazaŭŝtato | |||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||||||||
| Ĉefurbo: | |||||||||||||||
| Loĝantaro | |||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
51 706 746
| ||||||||||||||
| Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
soveta respubliko
| |||||||||||||||
| |||||||||||||||
La Ukrainia Soveta Socialisma Respubliko (ukraine Українська Радянська Соціалістична Республіка) estis en la jaroj 1919–1922 marioneta ŝtato dependa de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, en la jaroj 1922–1991 unu el Respublikoj de Sovetunio.
USSR estis fonda membro de Unuiĝintaj Nacioj kaj membro de la plimulto de Specialigitaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj. Krom USSR kiel tuto kaj Belorusa Soveta Socialisma Respubliko, Ukrainia Soveta Socialisma Respubliko estis unu el du sovetiaj landoj agnoskitaj kiel subjektoj de la internacia juro, la tria estis Sovetunio mem.
Historio
[redakti | redakti fonton]USSR estiĝis rezulte de Februara Revolucio en 1917. Bolŝevikoj provis transpreni regopovon en Kijivo samtempe kun la puĉo en Petrogrado, kio ne eblis pro taĉmentoj fidelaj al Ukrainia Centra Konsilio, kiu la 20-an de novembro 1917 proklamis sendependecon de Ukraina Popola Respubliko. Sekve de tio la 24–25 de decembro 1917 en Ĥarkivo bolŝevikoj kreis marionetan ŝtaton Ukraina Popola Soveta Respubliko (la nomo simila al Ukraina Popola Respubliko).
La Holodomoro de 1932-1933 - artefarite organizita malsatego celanta subpremi reziston al la totalisma reĝimo, kiu prenis ĉirkaŭ 10 milionojn da vivoj, estis la plej terura evento en la historio de la respubliko kaj profunde sekreta, la sola krimo de USSR, kiun ĝi ne rekonis kaj zorge detruis ĉiun atestanton aŭ iun ajn, kiu skribis pri ĝi en la gazetaro ĝis ĝia kolapso.
USSR ĉesis oficiale ekzisti la 16-an de decembro 1991, kiam estis agnoskita sendependa Ukrainio.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- "Ukraina Soveta Socialisma Respubliko". Eldonis Ukraina Societo de Amikeco kaj Kulturaj Rilatoj kun Eksterlando en 1970. 25 paĝoj.
|
- "Tra Soveta Ukrainio". Presbulteno de Ukraina Societo de Amikeco kaj Kulturaj Rilatoj kun Eksterlando, numeroj 1-5, januaro-oktobro 1970.
|
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Himno de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- Pafita renesanco
- Holodomoro
- Pola operaco de NKVD
- Granda teroro
- Pola-bolŝevika milito
