Internacia juro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Internacia Juro (aŭ Popoljuro) estas parto de juro, kiu regulas la internaciajn rilatojn. Rilatoj inter ŝtatoj povas varii inter simplaj intersanĝoj de ĝentilecoj, kiel kreo de ambasadejoj, kaj pli gravaj aferoj, kiel kvereloj pri landlimoj, komercaj malfacilaĵoj, internacia politiko kaj milito.
La internacian juron konsistigas du subpartoj:
- La publika internacia juro estas la regularo, kiu regas la rilatojn inter la subjektoj de la internacia socio, nome ŝtatoj, internaciaj organizaĵoj k.a.
- La privata internacia juro estas aro da reguloj, kiun ŝtato aplikigas en situacioj inkludantaj eksterlandan elementon.
Fontoj de la popoljuro[redakti | redakti fonton]
La internacia juro kreiĝis el multaj diversaj traktatoj kaj konsentoj inter ŝtatoj, kiuj ankaŭ estas nomitaj “fontoj de popoljuro”, i.a. la jenaj:
- Vestfalia Paco (1648)
- Viena Kongreso (1814/5)
- Konvencioj de Ĝenevo (1864/1949)
- Traktato de Versajlo (1919)
- Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj (1945)
Konceptoj[redakti | redakti fonton]
- En internacia juro kunposedaĵo aŭ kondominio (el la latina condominium) estas politika teritorio (ŝtata aŭ landlima) en aŭ ĉirkaŭ kiu diversaj suverenaj instancoj formale interkonsentas kunhavi egalecan regorajton (en la senco de suvereneco) kaj plenumas siajn tiajn rajtojn kune, sen dividi ĝin en 'ŝtataj' zonoj.