Juro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Justiculino, nome diinoalegorio simbolo de justico kiu portas glavon – kiel simbolo de la perforta povo de tribunalo –, pesilon – reprezentanta objektivan normigon per kiuj konkurencaj plendoj estas pesataj – kaj blindigan bendon indikanta ke justico estu senpartia kaj metita objektive, sed timo aŭ favoro kaj senrigarde al mono, riĉo, povo aŭ identeco.[1]

Juro estas sistemo de reguloj kiuj estas plifortigitaj pere de sociaj institucioj por regadi super ĝeneralan kondutaron.[2] La leĝoj kiuj komponas la juron, povas esti farataj ĉu de kolektiva leĝofara institucio aŭ de unusola leĝofaranto, rezulte en statutoj, de la plenuma povo pere de dekretoj kaj de regularoj, aŭ de juĝistoj pere de kolektado de antecedentoj, normale en jurisdikcioj de anglosaksa juro, nomita ankaŭ komuna juro. Privataj individuoj povas krei laŭleĝe antecedentenhavajn kontraktojn, inkludante arbitraciajn interkonsentojn kiuj povas elekti akcepti alternativan arbitracion en la normalaj juraj procesoj. La formado de leĝoj mem povas esti influita de konstitucio, verkita aŭ neverkita, kaj de la rajtoj enhavitaj en ĝi. La juro formigas per diversaj manieroj politikon, ekonomion, historion kaj socion kaj servas kiel peranto de rilatoj inter personoj, sociaj grupoj, institucioj, organizoj, entreprenoj, ŝtatoj ktp.

Ĝenerala distingo povas esti farita inter (a) jurisdikcioj de civila juro (inklude la katolikan kanonan juron kaj la socialisman juron), en kiuj la leĝofarantoj aŭ aliaj centraj korpoj kodigas kaj konsolidigas ties leĝojn, kaj (b) la sistemoj de komuna juro, kie juĝofaritaj antecedentoj estas akceptataj kiel laŭleĝe kolektita juro. Historie, religiaj juroj ludis gravan rolon eĉ en la decidoj pri nereligiaj aferoj, kio ankoraŭ okazas ĉe kelkaj religiaj komunumoj, partikulare ĉe judoj, kaj ĉe kelkaj landoj aŭ mondoregionoj, partikulare islamaj. La islama Ŝaria juro estas la polej amplekse disvastigata uzata religia juro.[3]

La atribuo de juro estas ĝenerale dividata en du ĉefaj areoj referencataj kiel (i) Krima juro kaj (ii) Civila juro. Krima juro temas pri kondutoj kiuj estas konsiderataj damaĝaj por la socia ordo kaj en kiu la kulpa parto povas esti enprizonigita aŭ monpunita. Civila juro (malkonfuzigenda kun la subaj jurisdikcioj de civila juro) temas pri la solvado de plendoj (konfliktoj) inter individuoj aŭ organizaĵoj. Tiuj rezolucioj serĉas havigi juran solvon (ofte monajn damaĝkompensojn) por la venkinta plendanto. En civila juro, ekzsitas la jenaj specialaĵoj, inter aliaj: Kontrakta juro regulas ĉoin el aĉeto de busbileto al komercado en derivaj merkatoj. Posedjuro regulas la transferadon kaj titolojn de la personaj posedoj kaj de la nemoveblaj posedaĵoj. Fideikomisa juro aplikiĝas al havaĵoj tenitaj por investado kaj financa sekureco. Punjuro permesas ke la plendo alvenu al kompenso se la posedo de persono estas damaĝita. Konstitucia juro havigas kadron por la kreado de juro, la protektadon de homaj rajtoj kaj la elekton de politikaj reprezentantoj. Administracia juro decidas pri kiu plenumbranĉaj agentejoj povas aŭ ne povas agadi, pri proceduroj kiujn oni devas sekvi por fari tion, kaj pri jura revizio kiam membro de la publiko estas damaĝita de agenteja agado. Internacia juro studas la aferojn inter suverenaj ŝtatoj en aktivaĵoj kiuj gamas el komerco al militista agado. Por plibonigi kaj plifortigi la leĝaron kaj havigi servojn al la publiko fare de publikaj servantoj, la registara aŭ ŝtata burokrataro, militistaro, kaj policanaroj estas fundamentaj. Kvankam ĉiuj tiuj organoj de la ŝtato estas kreaĵoj kreitaj kaj funkciigitaj de juro, ankaŭ sedependa juristoj kaj aktiva civila socio informas kaj eltenas ties progresojn.

Juro havigas riĉajn fontojn de studa splorado en historio de juro, filozofio, ekonomika analizo kaj sociologio. Juro ankaŭ vekas gravajn kaj kompleksajn temojn koncerne al egaleco, justeco, kaj justico. Resume oni povas konkludi ke la bazo de juro estas la leĝoj. Estas malnova diraĵo kiu asertas ke 'ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo', kvankam Jonathan Swift asertis, ke 'Leĝoj estas kiel araneretoj, kiuj povas kapti malgrandajn muŝojn, sed lasas vespojn kaj krabrojn trapasis.' En 1894, la aŭtoro Anatole France diris sarkasme, "en sia majesta egaleco, la leĝo malpermesas egalece al riĉuloj kaj al malriĉuloj dormi subponte, almozi surstrate, kaj ŝteli pantranĉojn."[4] Verkita en la jaro 350 a.K., la greka filozofo Aristotelo deklaris, "La regado de la leĝo estas pli bona ol la regado de ajna individuo."[5] Miĥail Bakunin diris: "Ĉiu leĝo havas por celo konfirmi kaj elstarigi en sistemon la espluatadon de la laboristoj fare de la reganta klaso".[6] Cicerono diris "ju pli da leĝoj, des malpli da justeco".[7] Marksismaj doktrinoj asertas ke la leĝoj ne estos postulataj iam la ŝtato estos nuligita.[8]

Difinoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de juro.

La fako historio de juro estas scienca branĉo, kiu apartenas kaj al la sciencoj juro kaj historio. Tiu fako dum la 19-a jarcento kaj la unua duono de la 20-a jarcento havis gravan lokon en la studo de juro, kaj post la Dua Mondmilito en la studa programo pli kaj pli enmetita. La fako baze studas, kiel la homa leĝaro evoluis kaj kial ĝi ŝanĝiĝis. Tiurilate la historio de juro estas proksime ligita al la evoluo de civilizoj kaj konsidereblas parto de socia historio. Leĝaj institucioj laŭ la fako konsideriĝas kompleksaj sistemoj de reguloj, agantoj kaj simboloj, kiuj interagas kun la socio por ŝanĝi, adapti, subpremi aŭ subteni certajn aspektojn de ĝi.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Romia juro.

La esprimo «Romia juro» indikas la juran sistemon kiu regis super la civitanoj de Romo kaj poste sur tiuj setlitaj en diversaj regionoj de ties Imperio, dum historia epoko kies komenco situas ĉe la fondo de Romo (ĉ. 753 a.K.) kaj kiu etendiĝis ĝis mezo de la 6-a jarcento, kiam okazis la kompila tasko de la imperiestro Justiniano la 1-a, konata ekde la Renesanco kiel Corpus iuris civilis. Tamen la remalkovro de la justinianaj tekstoj en epoko de la malsupra Mezepoko permesis kelkajn fakulojn paroli ankaŭ pri «Romia juro de la Mezepoko». Granda parto de la postaj juraj sistemoj de la landoj de Eŭropo baziĝis sur la fundamentoj de la Romia juro. Tiu fako studiĝas en multaj altlernejoj pri Juro en la mondo. Ties konceptoj ricevas nomojn en la latina.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kanona juro.

La kanona juro estas konstituata de amplekso de la juraj normoj formulitaj de Katolika Eklezio, kiuj reguligas la aktivecon de la fideluloj kaj de la ekleziaj strukturoj en la mondo krom la rilatojn inter-ekleziajn kaj tiujn kun la eksteraj socioj; ĝi plue aplikiĝas kiel ŝtata juro ĝuste ene de Vatikana Ŝtato. Ĝi, tamen, ne konfuzendas kun la eklezia juro, kiu ĝenerale estas la juro pere de kiu la ŝtatoj reguligas siajn rilatojn kun la dikredantoj kaj la diversaj religiaj konfesioj. Tiujn ekleziajn normojn oni kutime nomas "kanonoj". La Kodo de Kanona Juro estas la plej grava kompilaĵo de kanona juro.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Natura juro.

Jurnaturalismo (el la latina ius naturale, "natura juro") estas ĝenerala termino kiu inkluzivas tiujn filozofiajn-jurajn doktrinojn kiuj agnoskas ĉeeston de natura juro, nome amplekso de porkondutaj normoj dedukteblaj el la "naturo" kaj agnoskeblaj de la homa estulo. Jurnaturalismo oponas la tieldiritan juran pozitivismon bazitan sur pozitiva juro, konsiderita kiel leĝa korpuso kreita de iu homa komunumo laŭlonge de sia historio evoluo. Tiu kontraŭstaro estis tre taŭge dirita “dualismo”.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Romiĝermana juro.

Romiĝermana juro, kontinenta juro (kontraste al anglosaksa juro), civila juro, civitana juroRomia juro estas jura sistemo origininta en Eŭropo, intelektulita ene de la kadro de la fina Romia juro, kaj kies plej elstara trajto estas ke la kernaj principoj estas kodigitaj en referencebla sistemo kiu servas kiel unuaranga fonto de juro. Tio povas esti kontrastita kun la sistemoj de anglasaksa juro kies intelekta kadro venas el decida juro farita el juĝistoj, kiu donas antecedentan aŭtoritaton al antaŭaj tribunalaj decidoj laŭ la principo ke estas maljusta trakti similajn faktojn diference en diferencaj okazoj (doktrino de jura antecedento, aŭ stare decisis).[9][10]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Anglasaksa juro.

Anglasaksa juro (nomita de la propraj uzantoj kiel komuna juro (Common law)) estas juro disvolvigita de juĝistoj, tribunaloj, kaj similaj juraj organismoj, asertita en juraj decidoj kiuj nome decidas super individuaj kazoj sed kiuj aldone havas antecedentajn efikojn super estontaj kazoj.[11][12]

Diversaj alproksimiĝoj[redakti | redakti fonton]

Kritikaj juraj studoj (KJS) estas movado en jura teorio kaj reto de maldekstraj juraj erudiculoj, kiu elmerĝiĝis en la 1970-aj jaroj en Usono. Kritikaj juraj studoj sin devigis formadi la socion surbaze de rigardo pri la homa personeco sen la kaŝitaj interesoj kaj klasa dominado, argumentataj de ili kiel la radikoj de liberalaj juraj institucioj en la Okcidento.

Leĝoj[redakti | redakti fonton]

Leĝo en juro kaj politiko estas aro de normoj kaj reguloj, kiuj difinas, preskribas aŭ permesas certajn rilatojn inter individuoj kaj organizoj. Leĝoj ebligas manieron senpartie trakti tiajn rilatojn kaj puni tiujn, kiuj malhelpas funkciadon de la tuta sistemo. Kutime la ĉefa leĝo de ŝtato estas ĝia konstitucio, ĉiuj ceteraj leĝoj devas esti konformaj al la konstitucio (por kontroli tion ekzistas konstituciaj juĝejoj).

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri leĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[13]:

  • Citaĵo
     Leĝo malaperas, moro daŭras. 
  • Citaĵo
     Kiam forto ordonas, leĝo pardonas. 
  • Citaĵo
     Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luban, Law's Blindfold, 23.
  2. Robertson, Crimes against humanity, 90.
  3. What is sharia law?. brightknowledge.org.
  4. (France, La ruĝa lilio, Ĉapitro VII). La originala franca teksto estas: "La loi, dans un grand souci d'égalité, interdit aux riches comme aux pauvres de coucher sous les ponts, de mendier dans les rues et de voler du pain.".
  5. Aristotelo. Politiko, Libro 3#3:16. n.b. Tiu angla traduko diras, "it is more proper that law should govern than any one of the citizens"
  6. Stewart kaj Burgess. Collins Dictionary of Law. HarperCollins Publishers. 1996. ISBN 0-00-470009-0. Paĝo 229.
  7. Cicero, De Officiis, I, 10, 33. Latine: "summum ius, summa iniuria". Por la menciita traduko, vidu, por ekzemplo, Adler kaj Doren, Great Treasury of Western Thought, Bowker, 1977, p 851.
  8. "Withering away of the state". Palgrave McMillan Dictionary of Political Thought. 2007.
  9. Washington Probate, "Estate Planning & Probate Glossary", Washington (State) Probate, s.v. "common law", [htm], 8a Dec. 2008, Alirita en la 7a de Novembro 2009.
  10. Charles Arnold-Baker, The Companion to British History, s.v. "English Law" (London: Loncross Denholm Press, 2008), 484.
  11. Lloyd DuhaimeCommon Law Legal Definition. duhaime.org.
  12. (2014) Black's Law Dictionary - Common law, 10‑a eldono. “The body of law derived from judicial decisions, rather than from statutes or constitutions”.
  13. Lernu


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Law en la angla Vikipedio.