Winston Churchill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La Tre Honorinda
 Sir Winston Leonard Spencer Churchill Alfred Nobel mirrored.png
  OM KRS RAA
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Winston Churchill
Winston Churchill

En funkcio:
26-a de oktobro 1951 – 7-a de aprilo 1955
Reganto Georgo la 6-a
Elizabeto la 2-a
Deputito Anthony Eden
Antaŭulo Clement Attlee
Sekvanto Anthony Eden
En funkcio:
10-a de majo 1940 – 27-a de julio 1945
Clement Attlee
Reganto Georgo la 6-a
Antaŭulo Neville Chamberlain
Sekvanto Clement Attlee

En funkcio:
6-a de novembro 1924 – 4-a de junio 1929
Antaŭulo Philip Snowden
Sekvanto Philip Snowden

En funkcio:
19-a de februaro 1910 – 24-a de oktobro 1911
Antaŭulo Herbert Gladstone
Sekvanto Reginald McKenna

Naskiĝo 30-an de novembro 1874 (1874-11-30)
en Anglio Blenheim, Oxfordshire, Anglio
Morto 24-an de januaro 1965 (1965-01-24) (90-jara)
en Anglio Hyde Park, Londono, Anglio
Nacieco anglo
Politika partio Konservativa
(1900–1904, 1924–1964)
Liberala
(1904–1924)
Edz(in)o Clementine Churchill
Infanoj Diana Churchill, Randolph Churchill, Sarah Tuchet-Jesson, Marigold Churchill, Mary Soames
Sidejo Chartwell
Profesio Membro de Parlamento/soldato/verkisto
Religio Anglikana
Subskribo
Winston Churchill, subskribo
v  d  r
Information icon.svg

Sir Winston Leonard Spencer CHURCHILL [ĉErĉil] (naskiĝis la 30-an de novembro 1874, mortis la 24-an de januaro 1965) estis brita politikisto, armeoficiro kaj verkisto, ĉefministro de Britio de 1940 ĝis 1945 (dum la Dua mondmilito), kaj de 1951 ĝis 1955. En 1940 la lando de Churchill staris sola kontraŭ Hitlero (antaŭ la eniro de Usono kaj tiu de Sovetunio en la militon). Kune kun Stalino kaj Franklin D. Roosevelt, Churchill konstruis la politikan ordon de la postmilita mondo. Kiel ĉefministro, Churchill kondukis Brition al venko en la Dua mondmilito. Churchill estis reprezentanto en kvin regotempoj dum sia kariero kiel Membro de la Parlamento (MP). Ideologie li estis apoganto de la ekonomia liberalismo kaj de la Brita imperiismo, kaj komencis kaj finis sian parliamentan karieron kiel membro de la Konservisma Partio, kiun li estris el 1940 al 1955, sed dum dudek jaroj el 1904 li estis elstara membro de la Liberala Partio.

Naskiĝinta en Oxfordshire al aristokrata familio de la Duklando de Marlborough, Churchill estis filo de Lord Randolph Churchill kaj Jennie Jerome. Aliĝinta al la Brita Armeo, li vidis militagadon en Brita Hindio, la Sudan-angla Milito (ekzemple en la batalo de Omdurman proksime de Kartumo) kaj en Bura milito en nuna Sudafriko, akirante famon kiel milit-ĵurnalisto kaj verkante librojn pri siaj kampanjoj. Elektita MP en 1900, dekomence kiel konservativulo, li ŝanĝis al la Liberaloj en 1904. En la liberala registaro de H. H. Asquith, Churchill servis kiel Ministro de Komerco, Ministro de Enlando, kaj Unua Lordo de Almiraltaro, dum kiu li entreprenis reformon de prizonoj kaj de sociala sekureco de laboristoj. En la Unua mondmilito li partoprenis plani la katastrofan militiron de Kalipolis; kiam ĝi montriĝis katastrofa, li rezignis el la registaro kaj servis en la regimento de Reĝaj Skotaj Fuzilistoj en la Okcidenta Fronto. En 1917 li revenis al la registaro kun David Lloyd George kiel Ministro de Municioj, kaj estis poste Ministro pri Milito, pri Aerarmeo, kaj pri Kolonioj. Post du jaroj ekster la Parlamento, li servis kiel Ministro de Financoj en la konservativa registaro de Stanley Baldwin kaj revenigis la Britan pundon en 1925 al la ora normigo kun sia antaŭmilita kurzo, kio estis konsiderata kreo de deflacia premo en la brita ekonomio.

Elpostenigita dum la 1930-aj jaroj, Churchill ekestris la alvokon por Brita rearmigado por kontraŭstari la kreskantan minacon el la Nazia Germanio. Je la eksplodo de la Dua Mondmilito, li estis renomumita Unua Lordo de la Almiraltaro. Post la rezigno de la ĉefministro Neville Chamberlain en 1940, Churchill anstataŭis lin. Churchill kontrolis la Britian eniron en la Aliancanaj militklopodoj, kio rezultis en venko en 1945. Lia militepoka estreco estis ĝenerale laŭdita, kvankam kelkaj el liaj decidoj montriĝis polemikaj. Post la malvenko de la Konservativuloj en la ĝenerala balotado de 1945, li iĝis Opoziciestro. Jam komence de la Malvarma Milito kun la Sovetunio, li publike avertis pri "fera kurteno" de Soveta influo en Eŭropo kaj propagandis la eŭropan unuecon. Li estis elektita ĉefministro en la ĝenerala balotado de 1951. Lia dua regotempo estis okupita de eksterlandaj aferoj, kiel la Malaja Ribelo, la insurekcio Maŭ Maŭ, la Korea Milito kaj la britapogita irana puĉo de 1953. Enlande lia registaro emfazis al dom-konstruado kaj al disvolvigo de atoma bombo. Pro malboniĝinta sano, Churchill rezignis kiel ĉefministro en 1955, kvankam li restis kiel MP ĝis la ĝenerala balotado de 1964. Je sia morto en 1965, li ricevis ŝtatajn funebrojn.

Amplekse konsiderata unu el la plej gravaj figuroj de la 20a jarcento, Churchill restas populara en Britio kaj en la tuta okcidenta mondo, kie li estas vidita kiel venka militepoka estro kiu ludis gravan rolon en la defendo de la liberala demokratio el la disvastigo de faŝismo. Laŭdita ankaŭ kiel sociala reformisto kaj verkisto, inter siaj multaj prenioj estis la Nobel-premio pri literaturo. Aliflanke, liaj imperiismaj ideoj — kun lia aprobo de la malrespekto kontraŭ la homaj rajtoj en la subpremo de kontraŭimperiismaj movadoj kiuj celis sendependeco el la Brita Imperio — generis konsiderindan polemikaron.[1][2][3][4]

Politika ekkariero[redakti | redakti fonton]

Komencaj jaroj en la Parlamento: 1900–1905[redakti | redakti fonton]

Propaganda afiŝo de Churchill por la ĝenerala balotado de 1900 en Oldham, kiam li estis elektita por la unua fojo.

Alveninta en Southampton en Julio 1900,[5] Churchill luprenis loĝejon en la Londona Mayfair, kaj uzis ĝin kiel sia bazo por la venontaj ses jaroj,[6] dunginte personan sekretarion.[7] Li prezentis sin denove kiel konservativa kandidato por Oldham por la ĝenerala balotado de 1900, kaj atingis mallarĝan venkon.[8] Estante 25-jaraĝa, li estis jam MP (parlamentano).[9] MP tiam ne ricevis salajron kaj, por ŝpari monon, Churchill entreprenis prelegan turneon pri siaj sudafrikaj spertoj; post turnei Brition fine de Oktobro kaj Novembre li pluis en Usono, kie lia unua prelego estis prezentita de la verkisto Mark Twain.[10] En Usono, li renkontiĝis kun la Prezidento William McKinley kaj la Vicprezidento Theodore Roosevelt;[11] tiu lasta invitis Churchill vespermanĝi, sed li ne ŝatis lin.[12] Churchill poste trairis al Kanado por plue prelegi,[13] kaj en printempo 1901 li prelegis en Parizo, Madrido, kaj Ĝibraltaro.[7] En Oktobro 1900, li publikigis Ian Hamilton's March, libro pri siaj sudafrikaj spertoj.[9]

En Februaro 1901, Churchill ekhavis sian sidlokon en la Ĉambro de komunuloj, kie lia inaŭgura diskurso atingis ampleksan gazetaran atenton.[14] Li asociiĝis kun grupo de konservativuloj konata kiel Hugh-liganoj,[15] kvankam li estis kritika kontraŭ la konservativa registaro pri variaj aferoj. Li kondamnis la Britan ekzekuton de Bura militkomandanto,[16] kaj kritikis la nivelojn de publika elspezo;[17] responde, Ĉefministro Arthur Balfour petis lin aliĝi al parlamenta komisia kommitato pri la afero.[18] Li opoziciis kontraŭ pliigon de armea financado, sugestante, ke aldona militelspezo iru al la ŝiparmeo.[19] Tio ĝenis la konservativan anaron, sed akiris subtenon el liberaluloj.[20] Li pli kaj pli amikiĝis kun veteranaj liberaluloj, kaj partikulare kun la Liberalaj Imperiistoj kiel H. H. Asquith.[20] Tiukadre, li poste verkis, li "drivis senĉese al la maldekstro" de la brita parlamenta politiko.[16] Li private konsideris "la laŭgradan kreadon pere de evolua procezo de Demokrata aŭ Progresema alo ene de la Konservativa Partio",[21] aŭ alternative de "Centra Partio" por unuigi la konservativulojn kun la liberaluloj.[22]

Pentraĵo de la juna Churchill fare de Edwin Arthur Ward.

En la Ĉambro de Komunuloj, Churchill pli kaj pli voĉdonis kun la liberala opozicio kontraŭ la registaro.[23] En Februaro 1903, li estis inter 18 konservativaj parlamentanoj kiuj voĉdonis kontraŭ la registara pliigo en milita elspezo.[24] Li apogis la liberalan voĉon de demisio kontraŭ la uzado de ĉinaj devigitaj laboristoj en Sudafriko, kaj favore al liberala projekto por restaŭri la leĝajn rajtojn al la sindikatoj.[23] Lia parlamenta diskurso de Aprilo 1904 defendanta la rajtojn de la sindikatoj estis priskribita de la pro-konservativa Daily Mail kiel "Radikalismo de la plej ruĝa tipo".[25] En Majo 1903, la parlamentano de la Liberala Uniisma Partio nome Joseph Chamberlain, tiam Ministro pri Kolonioj en konservativa registaro, alvokis por la enkonduko de tarifoj por varoj importitaj al la Brita Imperio el ekstere; Churchill iĝis estro de konservativa voĉdonantaro kontraŭ ekonomia protektismo.[26] Priskribante sin kiel "seriozas admiranto" de "la principoj de la Libera Komerco",[27] en Julio li estis fonda membro de la kontraŭ-protektisma Free Food League.[28] En Oktobro, la registaro de Balfour kunsidis kun Chamberlain kaj anoncis protektisman leĝaron.[29]

La malferma kritiko fare de Churchill kontraŭ la regado kaj la imperia protektismo de Balfour, kongrue kun letero de subteno kiun li sendis al liberala kandidato en Ludlow, kolerigis multajn konservativulojn.[30] Decembre 1903, la Oldham Conservative Association informis lin, ke ĝi ne subtenos lian kandidatecon en la venonta ĝenerala balotado.[31] En Marto 1904, Balfour kaj la konservativa parlamentanaro foriris el la Ĉambro de Komunuloj dum unu el liaj diskursoj; li priskribis ilian reagon kiel "tre malagrabla kaj gapiga montro".[32] En Majo li esprimis opozicion al la Leĝo Aliens de 1905 proponita de la registaro, kiu estis desegnita por bremsi la judan migradon en Brition.[33] Li asertis, ke tiu leĝoprojekto estus "alvokante la insulan antaŭjuĝon kontraŭ eksterlandanoj, la rasan antaŭjuĝon kontraŭ judoj, kaj la laboristan antaŭjuĝon kontraŭ konkurenco" kaj esprimis sin favore de "la malnova tolerema kaj malavara praktiko de libera enirado kaj azilo al kiu tiu lando delonge aliĝis kaj el kio ĝi tiom multe akiris."[33] La 31an de Majo 1904, li trapasis la parlamentan limon abandonante la konservativulojn por sidiĝi kiel membro de la Liberala Partio en la Ĉambro de Komunuloj.[34]

Churchill en 1904.

Subsekretario por Kolonioj: 1905–1908[redakti | redakti fonton]

En Decembro, Balfour rezignis kiel ĉefministro kaj la reĝo Eduardo la 7-a invitis la liberalan estron Henry Campbell-Bannerman formi novan registaron.[35] Esperante atingi majoritaton en la Ĉambro de Komunuloj sufiĉa por labori, Campbell-Bannerman alvokis al ĝenerala balotado por Januaro 1906.[36] La Liberaluloj atingis 377 sidlokojn dum la Konservativuloj nur 157.[37] Ricevinte inviton el la Manĉesteraj Liberaluloj por stari en sia grupo,[38] Churchill kunkandidatis, kaj atingis sidlokon el Nordokcidenta Manĉestero kun majoritato de 1241.[39] En Januaro publikiĝis la verkon de Churchill kiel biografio de sia patro, verko kiun li estis verkante dum kelkaj jaroj.[40] Li ricevis antaŭpago de 8000 pundoj pro la libro, la plej alta iam pagita pro politika biografio en Britio ĝis tiam;[41] tiu publikigo estis ĝenerale bone ricevita.[42] Estis ankaŭ en tiu epoko kiam estis publikigita jam la unua biografio de Churchill mem, verkita de la liberalulo Alexander MacCallum Scott.[43]

En la nova registaro, Churchill iĝis Sub-Sekretario de Ŝtato por la Colonial Office (Ministerio pri Kolonioj), posteno kiun li estis postulinta.[44] Li laboris por la Secretary of State for the Colonies (Ministro pri Kolonioj), Victor Bruce, 9a Grafo de Elgin,[45] kaj nomunis Edward Marsh kiel lia sekretario; tiu restis sekretario de Churchill dum 25 jaroj.[46] En tiu ministra posteno, Churchill ricevis la taskon helpi skizi konstitucion por Transvalo. [47] En 1906, li helpis superrigardi la havigon de registaro por la Oranĝa Libera Ŝtato.[48] Dum tiu agado pri Sudafriko, li klopodis certigi egalecon inter Britoj kaj Buroj.[49] Li ankaŭ anoncis laŭgradan fazigon de la uzado de ĉinaj deviglaboristoj en Sudafriko; li kaj la registaro decidis, ke subita malpermeso okazigus tro multan maltrankvilon en la kolonio kaj tio povus eĉ damaĝi la ekonomion.[50] Li esprimis siajn ideojn pri la rilatoj inter eŭropdevenaj setlantoj kaj la indiĝena sudafrika loĝantaro; post la Zuluoj lanĉis la Bambatan Ribelon en Natalo, li plendis pro la "malplaĉa amasbuĉado de indiĝenoj" fare de eŭropanoj.[51]

En Aŭgusto 1906, Churchill feriis per jaĥto en Deauville, Francio, pasigante multon de sia tempo ludante poloon aŭ kartolude.[52] El tie li sekvis al Parizo kaj poste el Svisio — kie ŝajne li grimpis al Eggishorn — kaj poste al Berlino kaj Silezio, kie li estis gasto de la Kajsero Vilhelmo la 2-a.[53] Li iris poste al Venecio, kaj el tie li turneis Italion pere de aŭto kun sia amiko, Lionel Rothschild.[54] En Majo 1907, li feriis hejme de alia amiko, Maurice de Forest, en Biarritz.[55] Aŭtune, li enŝipiĝis por turneo de Eŭropo kaj Afriko.[55] Li veturis tra Francio kaj poste tra Italio, li veturis al Malto kaj poste al Kipro, antaŭ veturi tra la Sueza Kanalo al Adeno kaj Berbera.[56] Li navigis al Mombasa, kaj veturis fervoje tra la Kenja Kolonio — haltante por ĉasado en Zimba (nuna Zambio — antaŭ pluiri tra la Uganda Protektorato kaj poste navigi laŭ la rivero Nilo.[57] Li verkis pri siaj spertoj por la gazeto Strand Magazine kaj poste publikigis ilin en libro kiel My African Journey (Mia afrika veturado).[58]

Ministro pri Komerco: 1908–1910[redakti | redakti fonton]

Kiam Asquith sukcedis Campbell-Bannerman en 1908, Churchill estis promociita al la kabineto kiel Ministro pri Komerco.[59] Estante nur 33-jaraĝa, li estis la plej juna kabinetano ekde 1866.[60] La ĵus nomumitaj kabinetanoj estis laŭleĝe devigitaj klopodi re-elekton pere de post-balotado; en Aprilo, Churchill malvenkis en Norda Manĉestero antaŭ la konservativa kandidato pro 429 voĉdonoj.[61] La Liberaluloj tiam metis lin en 1908 en post-balotado en la Skota certa loko Dundee, kie li venkis facile.[62] En sia kabineta rolo, Churchill laboris kun la liberala politikisto David Lloyd George por estri la socialajn reformojn.[63] En unu diskurso Churchill asertis, ke kvankam la "avangardo" de la Brita popolo "ĝuas ĉiujn plezurojn de ĉiuj epokoj, niaj ariergardo luktas en kondiĉoj kiuj estas pli kruelaj ol barbareco".[64] Por trakti kun tio, li promociis tion kion li nomis "reton de ŝtataj interveno kaj regularo" similaj al tiuj de Germanio.[65] Liaj diskursoj pri tiuj aferoj estis publikigitaj en la volumoj Liberalism and the Social Problem kaj The People's Rights.[66]

Churchill geedziĝis en la preĝejo Sankta Margareta en Westminster.

Unu el la unuaj taskoj kiujn li frontis estis peri en industria disputo inter ŝip-laboristoj kaj ties dungantoj en la Rivero Tyne.[67] Li poste establis Tribunalon de Perado por trakti kun estontaj industriaj disputoj,[68] establante reputacion kiel peranto.[69] Argumentante ke laboristoj devus ricevi malpliigon de siaj laborhoroj, Churchill promociis la Leĝoprojekton por Regulado de Karbominoj de 1908 (okhora projekto) — kiu laŭleĝe malpermesus ministojn labori pli ol okhora labortago — enkodukante sian duan agadon en la Ĉambro de Komunuloj.[70] En 1908, li enkondukis la Leĝoprojekton pri Komerco de 1909 en la parlamento, kiu establus komercsistemon kiu klopodus kontraŭi espluatantajn dungistojn, establus la principon de minimuma salajro, kaj la rajton de laboristoj havi manĝoripozon. La projekto estis aprobita per granda majoritato.[71] En Majo, li proponis la Leĝoprojekton por Laborŝanĝoj de 1909 kiu serĉus establi ĉirkaŭ 200 Laborŝanĝoj pere de kio la senlaboruloj povus esti helpitaj por trovi dungon.[72] Li ankaŭ helpis la ideon de sendunga sekureco, kiu estus parte financita de la ŝtato.[73]

Por akiri financon por tiuj socialaj reformoj, li kaj Lloyd George denoncis la etendon de la militŝipara produktado fare de Reginald McKenna.[74][75] Churchill malferme ridindigis tiujn kiuj pensis, ke la milito kontraŭ Germanio estis neevitebla[76] — laŭ la biografiisto Roy Jenkins li estis trairante "pro-Germanian fazon"[77] — kaj en aŭtuno 1909 li vizitis Germanion, pasigante tempon kun la Kaisero kaj observante manovrojn de la Germana Armeo.[78] En sia persona vivo, Churchill proponis geedzecon al Clementine Hozier;[79] ili geedziĝis en Septembro en la Preĝejo de Sankta Margaret (Westminster).[80] Ili mielmonatis en Baveno, Venecio, kaj Moravio,[81] antaŭ setliĝi en Londona hejmo ĉe 33 Eccleston Square.[82] La venontan Julion ili havis filinon, Diana.[83]

Por aprobigi siajn socialajn reformojn kiel leĝo, la liberala registaro de Asquith prezentis ilin en la formo de Popola Buĝeto.[84] La konservativaj opoziciantoj de la reformo formis la Buĝetprotestan Ligon; subtenantoj establis la Buĝetan Ligon, el kiu Churchill iĝis prezidanto.[85] La buĝeto estis aprobita en la Ĉambro de Komunuloj sed estis malaprobita de la konservativaj lordoj kiuj dominis en la Ĉambro de Lordoj; tio minacis la socialajn reformojn de Churchill.[86] Churchill avertis, ke tia supra-klasa obstrukcio kolerigus la laborklasajn Britojn kaj tio povus konduki al klasbatalo.[87] Por trakti kun la barilo, la registaro alvokis al ĝenerala balotado por Januaro 1910, kio rezultis en mallarĝa liberala venko; Churchill retenis sian sidlokon en Dundee.[88] Post la balotado, li proponis la abolon de la Ĉambro de Lordoj per kabineta memorando, sugestante, ke ĝi estu anstataŭita ĉu de unuĉambra sistemo aŭ per nova, pli malgranda dua ĉambro kiu ne havu esencan avantaĝon por la konservativuloj.[89] Aprile, la Lordoj mildiĝis kaj la buĝeto estis aprobita.[90]

Home Secretary: 1910–1911[redakti | redakti fonton]

En Februaro 1910, Churchill estis promociita al posteno de Home Secretary (Brita Ministro de Enlandaj Aferoj), kio havigis aolo li kontrolon super la policaj kaj prizonaj servoj,[91] kaj li plibonigis la prizonreforman programon.[92] Li enkondukis distingon inter krimaj kaj politikaj prizonuloj, kies prizonregularo estu mildigita.[93] Li klopodis munti bibliotekojn por la prizonuloj,[94] kaj enkondukis politikon kiu certigu, ke ĉiu prizono devus organizi ĉu prelegon ĉu koncerton por la distrado de prizonuloj kvar fojojn jare.[95] Li malpliigis la longon de prizonizoligon por unuafojuloj al unu monato kaj al ripetuloj al tri monatoj,[96] kaj parolis kontraŭ tio kion li konsideris kiel troa longaj kondamnoj atribuitaj al la fifarantoj de kelkaj krimoj.[93] Li proponis la abolon de aŭtomata enprizonigo de tiuj kiuj malsukcesis pagi monpunojn,[97] kaj metis halton al la enprizonigo de tiuj kiuj estas inter 16 kaj 21 escepte en okazoj kie ili faris plej seriozajn jurajn malobeojn.[98] El la 43 mortopunoj aprobitaj dum li estis Ministro de Enlandaj Aferoj, li pardonis 21 el ili.[99]

Unu el la ĉefaj enlandaj aferoj en Britio estis tiu de la virina balotrajto. En tiu epoko, Churchill subtenis doni al virinoj balotrajton, kvankam iu leĝoprojekto sukcesus nur se ĝi havus majoritatan subtenon el la (maskla) voĉdonantaro.[100] Lia proponita solvo estis referendumo pri la afero, sed tio ne trovus apogon ĉe Asquith kaj tiel la afero de la virina balotrajto restos nesolvita ĝis 1918.[101] Multaj sufragetoj miskomprenis Churchill kiel engaĝiĝinta opozicianto de la virina balotrajto,[102] kaj celis liajn diskursojn por protesto.[101] En Novembro 1910, la sufrageto Hugh Franklin atakis Churchill per vipo; Franklin estis arestita kaj enprizonigita dum ses semajnoj.[102] Estis tiuj aktivaj sufragetoj kiuj estis la unuarangaj profitantoj de la milido fare de Churchill de la reguloj por tiuj kategoriigitaj kiel 'politikaj' malliberuloj.[93]

Churchill fotita ĉe la Sieĝo de Sidney Street.

En la somero de 1910, Churchill pasigis du monatojn sur la jaĥto de de Forest en la Mediteraneo.[103] Ree en Britio, li ricevis taskon trakti kun la tumulto de Tonypandy, en kiu karbo-ministoj en la valo Rhondda perforte protestis kontraŭ siaj laborkondiĉoj.[104] La policestro de Glamorgan postulis trupojn por helpi la policon haltigi la tumulton. Churchill, sciante ke la trupoj estis jam veturantaj, permesis al ili iri tiom for kiom ĝis Swindon kaj Cardiff, sed blokis ilian deplojadon; li konsciis, ke la uzado de trupoj povus konduki al sangelverŝo. Anstataŭe li sendis 270 Londonajn policanojn — kiuj ne portis pafilojn — por helpi la kimrajn partnerojn.[105] Ĉar la tumultoj pluis, li proponis al la protestantoj intervjuon kun la ĉefa industria peranto de la registaro, kion ili akceptis.[106] Private, Churchill konsideris kaj la minposedantoj kaj la strikantajn ministojn kiel "tre malraciaj".[102] The Times kaj aliaj amaskomunikiloj akuzis lin kiel tro milda ĉe la tumultantoj;[107] male, multaj el la Laborista Partio, kiu estis ligita al la sindikatoj, konsideris lin tro perfortema.[108]

Asquith kunvokis ĝeneralan balotadon por Decembro 1910, en kiu la Liberaloj estis re-elektitaj kaj Churchill denove certigis sian sidlokon el Dundee.[109] En Januaro 1911, Churchill engaĝiĝis en la Sieĝo de Sidney Street; nome, tri Latvaj ŝtelistoj estis murdintaj kelkajn policoficirojn kaj kaŝintaj en hejom de la East End de Londono, kaj estis ĉirkaŭitaj de la polico.[110] Churchill aliĝis al la polico kvankam li ne rekte estris la operacon.[111] Post la hejmo estis incendiita, li diris al la fajrestingistoj ne eniri en la domo pro la minaco ke la armitaj Latvoj povus ataki ilin. Post tio, du el la krimuloj estis trovitaj mortintaj.[112] Kvankam li frontis kritikojn pro sia decido, li asertis, ke li "pensis, ke pli bone lasi la domon bruli ol uzi bonajn Britajn vivojn por savi tiujn sovaĝajn friponojn."[113]

En Marto 1911, li enkondukis denove la Leĝoprojekton pri Karbominoj de 1911 al la parlamento, kio — se metita en leĝo — enkondukus pli strikte sekurigajn normojn por la karbominoj.[114] Li ankaŭ formulis la Leĝoprojekton pri Vendejoj de 1911 por plibonigi la laborkondiĉojn de laboristoj de vendejoj; ĝi frontis opozicion el vendejposedantoj kaj estis aprobita kiel leĝo nur laŭ multe pli milda formo.[115] Por meti premon en tiun temon, li iĝis prezidanto de la societo Early Closing Association kaj restis en tiu posteno ĝis komenco de la 1940-aj jaroj.[116] En Aprilo, Lloyd George enkondukis la unuan leĝaron pri sekureco por sansistemo kaj sendungeco, nome la National Insurance Act 1911; Churchill ludis gravan rolon por skizi ĝin.[117] En Majo, lia edzino naskis sian duan filon, nome Randolph, nomita laŭ la patro de Churchill.[118] En 1911, li ricevis taskon trakti la civilajn konfliktojn, sendante trupojn al Liverpool por ĉesigi la transportan strikon de 1911 kaj ĉefe kontraŭ la fervoja striko.[119] Kiam okazis la Agadir-krizo, kiu minacis per eksplodo de milito inter Germanio kaj Francio, Churchill sugestis, ke okaze de negocada malsukceso, Britio formu aliancon kun Francio kaj Rusio kaj protektu la sendependon de Belgio, Nederlando, kaj Danio antaŭ ebla Germania ekspansiismo.[120] La Agadir-krizo havis decidigan efikon sur Churchill kaj liaj vidpunktoj pri la neceso de armeŝipara etendo.[121]

Unua Lordo de la Admiralaro: 1911–1915[redakti | redakti fonton]

Kiel Unua Lordo de la Admiralaro, la londona sidejo de Churchill iĝis ankaŭ Admiralarejo (en la foto muzikejo).

En Oktobro 1911, Asquith nomumis Churchill kiel Unua Lordo de la Admiralaro.[122] Li setlis en sia oficiala Londona sidejo de Admiralarejo,[123] kaj establis sian novan oficejon en la admirala jaĥto, nome Enchantress.[124] Dum la venontaj du jaroj kaj duono li dediĉis sin al la armeŝipara preparado, vizitante ŝiparajn staciojn kaj dokojn, cele al plibonigo de la ŝiparmea moralo, kaj splorante la disvolvigon de la Germana Ŝiparmeo.[125]Post la Germana registaro aprobis la Germanŝiparajn Leĝojn por pliigi sian militŝiparajn produktadon, Churchill promesis ke Britio faros same kaj por ĉiu nova batalŝipo konstruita de Germanio, Britio konstruos du.[126] En la kredo, ke Germanio estis estrita de oligarkio de "la terposedanta praularo", li esprimis sian esperon ke milito kontraŭ tiu lando estos evitata se la germanaj "demokratiaj fortoj" povos replenumi sian kontrolon super sia registaro.[127] Por malkuraĝigi konflikton, li invitis Germanion engaĝiĝi en reciproka malaltigo de la ŝiparkonstruaj projektoj de ambaŭ landoj, sed lia propono estis malakceptita.[128]

Kiel parto de siaj ŝiparaj reformoj, li premis por pli altaj pagoj kaj pli grandaj distrinstalaĵoj por la ŝiparmea stabanaro,[129] pliigo en la konstruo de submarŝipoj,[130] kaj plinovigita fokuso al la Ŝiparmea Aerservo, kuraĝigante ilin por eksperimento pri kiel aviadiloj povus esti uzataj por atakaj militceloj.[131] Li stampis la terminon "seaplane" (hidroplano) kaj ordonis konstruon de 100 por la Ŝiparmeo.[132] En 1913 Li ekhavis flugolecionojn ĉe la aerbazo de la RAF en Eastchurch, kvankam amikoj instigis lin haltigi tion pro la danĝeroj.[133] Kelkaj Liberaluloj opoziciis al liaj niveloj de ŝiparmea elspezado; en Decembro 1913 li minacis rezigni se lia propono por kvar novaj batalŝipoj en 1914–15 estus malakceptita.[134] En Junio 1914, li konvinkis la Ĉambron de Komunuloj rajtigi la aĉeton fare de la registaro de 51 procento en la profitoj de nafto produktita de la Anglo-Persian Oil Company, por sekurigi kontinuan naftoliveradon al la Reĝa Ŝiparmeo.[135] Kiel subtenanto de eŭgeniko, li partoprenis en la skizado de la Leĝo pri Mensa Handikapo de 1913; tamen, tiu Leĝoprojekto, en la formo finfine aprobita, malakceptis sian preferatan metodon de steriligo de mensmalkapabluloj favore al ilia enmeto en institucioj.[136]

Plej grava politika afero en tiu periodo estis la polemika temo kiel la Brita registaro reagu al la Irlanda Memrega Movado.[137] En 1912, la registaro de Asquith proponis la Leĝoprojekton por Regado de Irlando de 1914, kiu se aprobita kiel leĝo garantius hejmregadon al Irlando. Churchill subtenis la Leĝoprojekton kaj instigis la Ulsterajn Uniistojn — ĉefe Protestanta komunumo kiu deziris kontinuan politikan unuecon kun Britio — akcepti ĝin.[138] Li kontraŭis la dispartigon de la insulo Irlando, kaj en 1913 li sugestis, ke Ulstero havu iom da aŭtonomeco el sendependa Irlanda registaro.[139] Multaj Ulsteraj Uniistoj malakceptis ajnan eblon kiu lasu ilin sub jurisdikcio de Dublin-a registaro kaj la Ulsteraj Volontuloj minacis ribelon kiu establu sendependan Protestantan ŝtaton en Ulstero.[140] Churchill estis la ministro kiu ricevis la taskon montri ultimaton al tiuj kiuj minacas perfprton, kaj tion li faris dum diskurso en Bradford en Marto 1914.[141] Laŭ kabineta decido, li helpis la ŝiparmean ĉeeston en Irlando por trakti kun ajna Uniisma ribelo; konservativuloj akuzis lin klopodi iniciati "Ulsteran Pogromon".[142] Cele al plia kompromiso trankviligi la Ulsterajn Volontulojn, Churchill sugestis, ke Irlando restu parto de federacia Unuiĝinta Reĝlando; tio siavice kolerigis kaj Liberalulojn kaj Irlandajn naciistojn.[143]

Churchill dum la Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Tuj post la Atenco de Sarajevo en Junio 1914 eksplodis parolado pri milito en la tuta Eŭropo.[144] Churchill ekpretigis la ŝiparmeon por konflikto,[145] konvinkita, ke se Germanio atakas Francion tiam Britio neevitebla devus aliĝi al la milito.[146] Kvankam estis forta opozicio ene de la Liberala Partio al la engaĝiĝo en la konflikto,[146] la Britia Kabineto interkonsentis ke Germana invado de Belgio estus kaŭzo de milito. Kiam tio okazis, Britio efektive deklaris militon.[147] Churchill ricevis la taskon organizi la ŝiparmeajn militklopodojn de la lando.[148] En du semajnoj, la ŝiparmeo transportis 120,000 Britajn trupojn trans la Manika Markolo al Francio.[148] En Aŭgusto, li superrigardis ŝiparmean blokadon de la Germanaj Nordmaraj havenoj por eviti, ke ili transportu manĝaĵojn mare;[149] li ankaŭ sendis submarŝipojn al la Balta Maro por helpi la Rusian Ŝiparmeon kontraŭ la Germanaj batalŝipoj.[149] Ankaŭ en Aŭgusto, li sendis Marbrigadon al Ostendo por devigi la Germanojn relokigi parton de siaj trupoj for el la ĉefa suda atakejo.[150]

Portreto de Lavery de Churchill vestanta ekzempleron de Adriana kasko prezentita de la Generalo Fayolle.

En Septembro, Churchill ekhavis plenan respondecon pri la aerdefendo de Britio,[150] kaj faris kelkajn vizitojn al Francio por trakontroli la militklopodojn.[151] En Britio, li diskursis turnee por rekrutado en Londono kaj Liverpool,[152] kaj lia edzino naskis sian trian filon, Sarah.[153] en Oktobro li vizitis Antverpenon por observi Belgajn defendejojn kontraŭ la sieĝantaj Germanoj; li promesis al la Belgia Ĉefministro Charles de Broqueville, ke Britio havos plifortigojn por la urbo.[154] La germana atako pluis, kaj tuj post Churchill lasis la urbon. Li interkonsentis por brita retiriĝo, kio permesis ke la Germanoj kaptis Antverpenon; multaj el la gazetaro kritikis Churchill pro tio.[155] Churchill argumentis, ke lia agado plilongigis la reziston dum unu semajno (Belgio estis proponinta kapitulacigi Antverpenon la 3an de Oktobro) kaj tio estis permesinta al Aliancanoj sekurigi Kalezon kaj Dunkerkon.[156]

En Novembro, Asquith kunvokis Militkonsilantaron, konsistantan el li mem, Lloyd George, Edward Grey, Kitchener, kaj Churchill.[157] Churchill proponis planon kapti la insulon Borkum kaj uzi ĝin kiel bazon el kiu ataki la nordan marbordon de Germanio, en la kredo, ke tiu strategio mallongigu la militon.[158] Churchill ankaŭ kuraĝigis la disvolvigon de la tanko, kiun li konsideris kiel utilega por trakti la problemojn de la tranĉea militmnaiero, kaj financis ties kreadon per admiralaraj fondusoj.[159] Por mildigi la Turkan premon al la Rusoj en Kaǔkazo, Churchill estis parto de plano por dismovi la Turkan Armeon atakante en Dardanelo, kun la espero ke se ĝi sukcesos la Britoj povus kapti Konstantinopolon.[160] En Marto, ŝiparo de 13 batalŝipoj atakis en Dardanelo, sed frontis gravajn problemojn pro la merĝitaj bombominoj; en Aprilo, la 29a Divizio komencis sian atakon en Kalipoli.[161] Multaj parlamentanoj, partikulare konservativuloj, kulpis Churchill pro la malsukceso de tiuj kampanjoj.[162] Pro la kreskanta konservativa premo, en Majo, Asquith interkonsentis formi ĉiu-partian koalician ministraron; la nura kondiĉo de konservativuloj por eniri estis ke Churchill estu elpostenigita el sia posteno en la Admiralaro.[163][164] Churchill plendis sian kazon kun kaj Asquith kaj la konservativestro Bonar Law, sed finfine li akceptis sian elpostenigon de Ministro de la Trezoro.[165]

En la Okcidenta Fronto: 1915–1916[redakti | redakti fonton]

Winston Churchill komande de la 6a Bataliono, nome la Reĝaj Skotaj Fuzilieroj, 1916. Archibald Sinclair sidas maldekstre.

Dum kelkaj monatoj Churchill servis kiel Ministro de la Trezoro aŭ pli ĝuste kiel Kanzeliero de la Duklando Lankastero. Tamen, la 15an de Novembro 1915 li rezignis el tiu posteno (do el la registaro), konstatante, ke li ne havos lokon en la pli malgranda Militkonsilantaro formita de Asquith kiel reago al la kabineta postulo, kaj sentante, ke liaj energioj ne estis bone uzataj.[166]

Kvankam ankoraŭ parlamentano, Churchill revenis al la Brita Armeo, intence akiri nomumon kiel brigadestro, sed por komando de bataliono. Post iome da tempo atingante front-linian esperton kiel Majoro kun la 2a Bataliono, nome de Grenadistoj, li estis nomumita portempa Leŭtenant-Kolonelo, komandanta de la 6a Bataliono, nome Reĝaj Skotaj Fuzilieroj (parto de la 9a (Skota) Divizio), la 1a de Januaro 1916.[167][168]

La korespondado kun sia edzino montras, ke lia intenco partopreni en la aktiva militservo celis rehabilitigon de lia reputacio, sed tio estis malhelpita per la serioza risko esti mortigita. Dum lia regotempo, lia bataliono estis setlita ĉe Ploegsteert, sed ĝi ne partoprenis en batalo. Kvankam li forte malaprobis la amasmortigon kiu estis uzata en multaj el la agadoj de la Okcidenta Fronto, li eksponis sian vivon en danĝero farante enirojn al la frontlinio kaj persone faris 36 ŝtelirojn al nenies tero.[168][169]

Reveno al la Parlamento[redakti | redakti fonton]

En Marto 1916, Churchill revenis al Britio post li estis senripoze en Francio kaj deziris paroli denove en la Ĉambro de Komunuloj.[170] Estonta ĉefministro David Lloyd George akre komentis: "Iam oni malkovros ke la mensostato montrita en (via) letero estas la tialo kial vi ne atingos fidon eĉ kie vi komandas admiron. En ĉiu ties linio, naciaj interesoj estas komplete superitaj de viaj personaj aferoj."[171]

Churchill renkontiĝas kun laboristinoj de konstrulaboroj ĉe Georgetown apud Glasgovo, Oktobro 1918.

En Julio 1917, Churchill estis nomumita Ministro de Municioj, kaj en Januaro 1919, Ministro de Milito kaj Ministro de la Aerarmeo. Li estis la ĉefa arkitekto de la dekjara regulo (Ten Year Rule), principo kiu permesis al la Trezoro regi kaj kontroli strategiajn, eksteraferajn kaj financajn politikojn sub la kompreno ke "ne estu granda eŭropa milito dum la venontaj kvin aŭ dek jaroj".[172] (Poste kiel Ministro de Financoj en 1928, Churchill konvinkos la Kabineton fari la dekjaran regulon mem-pluiga.)[173] Ĉefa priokupo de lia posteno en la Militministerio estis la Alianca interveno en la Rusa Enlanda Milito. Churchill estis akra defendanto de la eksterlanda interveno, deklarante, ke Bolŝevismo estu "strangolita en sia lulilo".[174]

Li ludis gravan rolon en la funkciado de para-militistaj fortoj (Black and Tans kaj Auxiliary Division (helpodivizio)) intervenantaj en la Irlanda Milito de Sendependo.[175] Li iĝis Ministro de Kolonioj en 1921 kaj estis subskribinto de la Angl-Irlanda Traktato de 1921, kiu establis la starigon de la Irlanda Libera Ŝtato. Churchill estis okupita en la longdaŭra negocado por la traktato kaj, por protekti la Britajn marinteresojn, li inĝenieris parton de la interkonsento por la Irlanda Libera Ŝtato por inkludi tri Traktathavenojn — nome Queenstown (Cobh), Berehaven kaj Lough Swilly — kiuj povus esti uzataj kiel Atlantikaj bazoj fare de la Reĝa Ŝiparmeo.[176] En 1938, tamen sub la terminoj de la Angl-Irlanda Komerca Interkonsento, tiuj bazoj estis redonitaj al Irlando.

En 1919, Churchill aprobis la uzadon de la larmiga gaso kontraŭ Kurdoj en Irako.[177] Kvankam la Britoj konsideris la uzadon de nemortiga venena gaso por subpremi la Kurdajn ribelojn, ĝi ne estis uzata, ĉar la konvencia bombado estis konsiderata pli efika.[177]

Churchill dum la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la komenco de la dua mondmilito (3-a de septembro 1939 Churchill estis nomumita Unua Lordo de la Admiralaro, same kiel jam en la unua mondmilito; per tio li estis membro de la milita registaro. Li akre kritikis la paceman politikon de Neville Chamberlain[178]. La 10-an de aŭgusto 1940 Chamberlain rezignis kaj, kontraŭ la politikaj kutimoj, faris rekomendon al la reĝo: Lia posteulo estu homo subtenata de ĉiuj tri grandaj partioj. La reĝo nomumis Churchill, kiu oficiale dankis al Chamberlain pro lia subteno[179].

Tuj post lia enposteniĝo kiel ĉefministro, li donis unuan prioritaton al la produktado de militaviadiloj. Kiam dum aŭgusto 1940 la aviadila batalo pri Britio atingis sian pinton, tiu prioritato kaŭzis, ke la hitlera Germanio unuafoje malvenkis batalon de la Dua mondmilito. Ankaŭ la ordono de Churchill detrui parton de la francia mediteranea armea ŝiparo en la haveno de Oran kontribuis al la malverŝajnigo de hitler-germania invado de Britio, ĉar la nova registaro de Francio sub marŝalo Philippe Pétain interkonsentis armisticon kun hitlera Germanio, planis kunlabori kun la hitlera ŝtato kaj al la francia mararmeo tial minacis utiligado por hitleraj militaj celoj.

La reĝimo de Pétain ĉesigis la diplomatiajn rilatojn kun Britio, sed dum aŭgusto 1940 Churchill, Władysław Sikorski la ĉefministro de Pola Registaro en ekzilo kaj la francia generalo Charles de Gaulle, kiu ne kunlaboris kun hitlera Germanio, interkonsentis pri kunlaboro (vidu la apudan foton).

La plano de hitlera Germanio invadi Brition de aŭtuno 1940 daŭre prokrastiĝis kaj dum printempo 1941 tute nuliĝis. Dum tiuj monatoj tamen germanaj armeaj aviadiloj konstante bombe atakis Londonon kaj multajn aliajn urbojn de suda Anglio, kaj multaj – kiel ekzemple la industria urbo Coventry – grandparte detruiĝis. Post aŭgusto 1940 ankaŭ la brita armeo komencis cele ataki loĝareojn de germanaj urboj, post kiam jam antaŭe britaj bomboj provis cele detrui germaniajn fabrikojn, ekzemple en la industria Ruhr-regiono de okcidenta Germanio. Dum la somero de 1944, kiam britaj kaj usonaj armeaj aviadiloj regis la ĉielon super Germanio, la areaj bombadoj de germanaj loĝlokoj daŭris kaj eĉ intensiĝis, kvankam ili jam ne estis milite necesaj. Nur plej fine de la milito Churchill distanciĝis de marŝalo Arthur Harris, kiu ekde 1942 estris la britan aerarmeon kaj kiu tre subtenis la politikon de "morala bombado" de civilaj celoj en Germanio, kiu detruu la "batalan moralon" de la malamika civitanaro de Germanio. Ĝis hodiaŭ unuopaj historiistoj, kia la publicisto Jörg Friedrich, atakas Winston Churchill pro tio, ke li ne pli frue haltigis la bombadon de civilaj celoj de Germanio, kaj nomas lin militkrimulo. Plej drasta ekzemplo de tiu bombado estis la detruo de la centro de Dresdeno, kiu plenplenis je militrifuĝintoj el la pli orienta germania provinco Silezio – tamen ĝuste post tiu tragika bombado Churchill ja ŝanĝis sian politikon kaj haltigis la bombadon. Aliaj historiistoj substrekas, ke la brita armeo nur per aviadiloj povis ataki la hitleran Germanion, ke almenaŭ komence de la milito kaj dumnokte puraj atakoj de armeaj kaj industriaj celoj neeblis kaj ke la brita civitanaro komprenis tiujn atakojn kiel respondon al la germaniaj bombadoj de Guernica, Varsovio, Roterdamo kaj la urboj de suda Anglio, kiuj estis la unuaj tiom ampleksaj militaj bombadoj al civilaj celoj en la historio de la homaro.

La 9-an de oktobro de 1944 Winston Churchill konsentis pri la interesosferoj de Sovetunio kaj Britio.

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Kvankam Churchill ĉiam batalis por la brita imperio, tiu iom post iom malkonstruiĝis post la dua mondmilito. En la unua postmilita parlamenta balotado de 1945 li malvenkis.

En 1951 li plian fojon venkis en la balotado kaj reiĝis, 77-jara, ĉefministro. Lia registaro subtenis usonan politikon de retenado fronte al Sovetio kaj fortigis la britan programon pri konstruado de atomaj armiloj. La 3-an de oktobro 1952 la unua brita atombombo estis sukcese testita en la maro ĉe Aŭstralio. Poste Britio komencis la projekton Blue Peacock (blua pavo), kiu celis distribui atombombojn tra Okcidenta Germanio kaj eksplodigi ilin en la okazo de sovetia invado[180].

En 1955 Churchill demisiis favore al Anthony Eden. En 1958 la projekto Blue Peacock estis nuligita.

Informoj[redakti | redakti fonton]

Churchill ankaŭ estis verkisto kaj gajnis Nobelpremion pri literaturo en 1953. Lia ĉefa verko estis lia historio de la dua mondmilito en ses volumoj. Li ankaŭ verkis historion de la anglalingva mondo.

Lia plej fama bildo montras lin fumanta havancigaron kaj gestante venkon per la fingroj ("V" formita per du fingroj).

Churchill estis subtenanto de la Baza Angla[181].

En 1956 la Premio de Karolo estis donita al Churchill.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Winston Churchill: greatest British hero or a warmongering villain?", The Week, 23a de Januaro 2015.
  2. Did Churchill Cause the Bengal Famine?. The Churchill Project (8a de Aprilo 2015). Alirita 15a de Aprilo 2018.
  3. Hirsch, Afua, "If you talk about Russian propaganda, remember: Britain has myths too", The Guardian, 21a de Marto 2018. Kontrolita 15a de Aprilo 2018.
  4. Raw, Louise, "Feel free to enjoy Gary Oldman's portrayal of Churchill but don't forget his problematic past", The Independent, 23a de Januaro 2018. Kontrolita 15a de Aprilo 2018.
  5. Gilbert 1991, p. 133; Jenkins 2001, p. 65.
  6. Gilbert 1991, p. 135; Jenkins 2001, p. 110.
  7. 7,0 7,1 Gilbert 1991, p. 141.
  8. Gilbert 1991, pp. 133, 135; Jenkins 2001, p. 65; Haffner 2003, p. 27.
  9. 9,0 9,1 Gilbert 1991, p. 136.
  10. Gilbert 1991, pp. 136–37; Jenkins 2001, pp. 68–70.
  11. Gilbert 1991, p. 137.
  12. Jenkins 2001, p. 69.
  13. Gilbert 1991, p. 138; Jenkins 2001, p. 70.
  14. Gilbert 1991, p. 139; Jenkins 2001, pp. 71–73.
  15. Rhodes James 1970, p. 16; Jenkins 2001, pp. 76–77.
  16. 16,0 16,1 Gilbert 1991, p. 145.
  17. Gilbert 1991, p. 147.
  18. Gilbert 1991, p. 148.
  19. Gilbert 1991, pp. 141–44; Jenkins 2001, pp. 74–75.
  20. 20,0 20,1 Gilbert 1991, p. 144.
  21. Gilbert 1991, p. 150.
  22. Gilbert 1991, pp. 151–52.
  23. 23,0 23,1 Gilbert 1991, p. 162.
  24. Gilbert 1991, p. 153.
  25. Gilbert 1991, p. 163.
  26. Gilbert 1991, p. 154.
  27. Gilbert 1991, p. 152.
  28. Gilbert 1991, pp. 155–56.
  29. Gilbert 1991, p. 157.
  30. Gilbert 1991, p. 159.
  31. Gilbert 1991, p. 160; Jenkins 2001, p. 84.
  32. Gilbert 1991, pp. 162–63; Jenkins 2001, p. 86.
  33. 33,0 33,1 Gilbert 1991, p. 165.
  34. Gilbert 1991, p. 165; Jenkins 2001, p. 88.
  35. Gilbert 1991, pp. 173–74; Jenkins 2001, p. 103.
  36. Gilbert 1991, p. 174.
  37. Gilbert 1991, p. 176.
  38. Gilbert 1991, pp. 162–63.
  39. Gilbert 1991, p. 175; Jenkins 2001, p. 109.
  40. Rhodes James 1970, p. 16; Gilbert 1991, p. 175.
  41. Gilbert 1991, p. 171; Jenkins 2001, p. 100.
  42. Jenkins 2001, pp. 102–03.
  43. Gilbert 1991, p. 172.
  44. Rhodes James 1970, p. 23; Gilbert 1991, p. 174; Jenkins 2001, p. 104.
  45. Jenkins 2001, pp. 104–05.
  46. Gilbert 1991, p. 174; Jenkins 2001, p. 105.
  47. Gilbert 1991, p. 176; Jenkins 2001, pp. 113–15, 120.
  48. Gilbert 1991, p. 182.
  49. Gilbert 1991, p. 177.
  50. Gilbert 1991, p. 177; Jenkins 2001, pp. 111–13.
  51. Gilbert 1991, p. 183.
  52. Gilbert 1991, p. 180; Jenkins 2001, p. 121.
  53. Gilbert 1991, p. 181; Jenkins 2001, p. 121.
  54. Gilbert 1991, p. 181.
  55. 55,0 55,1 Gilbert 1991, p. 185.
  56. Gilbert 1991, pp. 185–86.
  57. Gilbert 1991, pp. 186–88.
  58. Gilbert 1991, p. 188.
  59. Rhodes James 1970, p. 33; Gilbert 1991, p. 194; Jenkins 2001, p. 129.
  60. Jenkins 2001, p. 129.
  61. Gilbert 1991, pp. 194–95; Jenkins 2001, p. 130.
  62. Gilbert 1991, p. 195; Jenkins 2001, pp. 130–31.
  63. Jenkins 2001, p. 143.
  64. Gilbert 1991, p. 203.
  65. Gilbert 1991, pp. 193–94.
  66. Gilbert 1991, p. 209; Jenkins 2001, p. 167.
  67. Gilbert 1991, p. 195.
  68. Gilbert 1991, p. 199.
  69. Gilbert 1991, p. 200.
  70. Gilbert 1991, p. 196.
  71. Gilbert 1991, pp. 203–04; Jenkins 2001, p. 150.
  72. Gilbert 1991, p. 204; Jenkins 2001, pp. 150–51.
  73. Gilbert 1991, p. 201; Jenkins 2001, p. 151.
  74. Jenkins 2001, pp. 154–57.
  75. TOYE, Richard. (2007) “Supporters Rampant”, Lloyd George and Churchill: Rivals for Greatness. London: Macmillan, p. 54–55. ISBN 978-1405048965.
  76. Gilbert 1991, pp. 198–99; Jenkins 2001, pp. 154–55.
  77. Jenkins 2001, p. 155.
  78. Gilbert 1991, pp. 207–08; Jenkins 2001, p. 151.
  79. Gilbert 1991, p. 198; Jenkins 2001, p. 139.
  80. Gilbert 1991, p. 200; Jenkins 2001, p. 140.
  81. Gilbert 1991, p. 200; Jenkins 2001, p. 142.
  82. Gilbert 1991, p. 204; Jenkins 2001, p. 203.
  83. Gilbert 1991, p. 205; Jenkins 2001, p. 203.
  84. Jenkins 2001, pp. 157–59.
  85. Jenkins 2001, p. 161.
  86. Gilbert 1991, pp. 205, 210; Jenkins 2001, p. 164.
  87. Gilbert 1991, p. 206.
  88. Gilbert 1991, p. 211; Jenkins 2001, p. 167.
  89. Jenkins 2001, pp. 167–68.
  90. Gilbert 1991, pp. 216–17.
  91. Gilbert 1991, p. 211; Jenkins 2001, p. 169.
  92. Gilbert 1991, p. 212; Jenkins 2001, p. 179.
  93. 93,0 93,1 93,2 Gilbert 1991, p. 212.
  94. Gilbert 1991, p. 212; Jenkins 2001, p. 181.
  95. Gilbert 1991, p. 215.
  96. Gilbert 1991, p. 212; Jenkins 2001, p. 181.
  97. Gilbert 1991, p. 213.
  98. Gilbert 1991, pp. 213–14.
  99. Jenkins 2001, p. 183.
  100. Gilbert 1991, pp. 221–22.
  101. 101,0 101,1 Jenkins 2001, p. 186.
  102. 102,0 102,1 102,2 Gilbert 1991, p. 221.
  103. Gilbert 1991, p. 217; Jenkins 2001, p. 186.
  104. Gilbert 1991, p. 219; Jenkins 2001, p. 195.
  105. Gilbert 1991, p. 219; Jenkins 2001, p. 198.
  106. Gilbert 1991, p. 220.
  107. Jenkins 2001, p. 199.
  108. Rhodes James 1970, p. 38.
  109. Gilbert 1991, p. 222; Jenkins 2001, pp. 190–91, 193.
  110. Gilbert 1991, p. 222; Jenkins 2001, p. 194.
  111. Gilbert 1991, p. 224; Jenkins 2001, p. 195.
  112. Gilbert 1991, p. 224; Jenkins 2001, p. 195.
  113. Gilbert 1991, p. 224.
  114. Gilbert 1991, p. 226; Jenkins 2001, pp. 177–78.
  115. Gilbert 1991, p. 226; Jenkins 2001, p. 178.
  116. Jenkins 2001, p. 178.
  117. Gilbert 1991, p. 226; Jenkins 2001, p. 178.
  118. Gilbert 1991, p. 227; Jenkins 2001, p. 203.
  119. Gilbert 1991, pp. 230–33; Jenkins 2001, pp. 200–01.
  120. Gilbert 1991, p. 235.
  121. Jenkins 2001, p. 202.
  122. Gilbert 1991, p. 239; Jenkins 2001, p. 205.
  123. Gilbert 1991, p. 249; Jenkins 2001, p. 207.
  124. Gilbert 1991, p. 240; Jenkins 2001, p. 207.
  125. Gilbert 1991, p. 23.
  126. Gilbert 1991, p. 243.
  127. Gilbert 1991, pp. 241–42.
  128. Gilbert 1991, pp. 243–45.
  129. Gilbert 1991, p. 247.
  130. Gilbert 1991, p. 242.
  131. Gilbert 1991, p. 240.
  132. Gilbert 1991, p. 251.
  133. Gilbert 1991, pp. 248, 253.
  134. Gilbert 1991, pp. 253–54.
  135. Gilbert 1991, pp. 260–61.
  136. . Churchill and Eugenics (31a de Majo 2009). Arkivita el la originalo je 15a de Decembro 2013. Alirita 8a de Januaro 2014.
  137. Gilbert 1991, p. 256; Jenkins 2001, p. 233.
  138. Rhodes James 1970, pp. 44–45; Gilbert 1991, pp. 249–50; Jenkins 2001, pp. 233–34.
  139. Gilbert 1991, p. 250.
  140. Gilbert 1991, pp. 254–55.
  141. Gilbert 1991, p. 255.
  142. Rhodes James 1970, pp. 47–49; Gilbert 1991, pp. 256–57.
  143. Gilbert 1991, pp. 257–58.
  144. Gilbert 1991, p. 261.
  145. Gilbert 1991, pp. 266–67.
  146. 146,0 146,1 Gilbert 1991, p. 269.
  147. Gilbert 1991, pp. 273–75.
  148. 148,0 148,1 Gilbert 1991, p. 277.
  149. 149,0 149,1 Gilbert 1991, p. 278.
  150. 150,0 150,1 Gilbert 1991, p. 279.
  151. Gilbert 1991, pp. 280–82.
  152. Gilbert 1991, pp. 280–81.
  153. Gilbert 1991, p. 285.
  154. Gilbert 1991, pp. 282–85.
  155. Gilbert 1991, p. 286.
  156. JAMES, Robert Rhodes. (1973) Churchill: A Study in Failure: 1900–1938. Pelican. ISBN 978-0140059748.
  157. Gilbert 1991, p. 289.
  158. Gilbert 1991, p. 290.
  159. Gilbert 1991, pp. 293, 298–99.
  160. Gilbert 1991, pp. 291–92.
  161. Gilbert 1991, pp. 304, 310.
  162. Gilbert 1991, p. 309.
  163. Gilbert 1991, pp. 316–16.
  164. Jenkins, pp. 282–88
  165. Gilbert 1991, pp. 319–20.
  166. JENKINS, Roy. (2001) “Finished at Forty?”, Churchill. London: Macmillan, p. 284–288. ISBN 0333782909.
  167. "No. 29520". The London Gazette (Suplemento). 24a de Marto 1916. p. 3260. Alirita la 27an de Septembro 2018.
  168. 168,0 168,1 20th and early 21st Century. Army.mod.uk. Arkivita el la originalo je 1a de Aprilo 2011. Alirita 3a de Aprilo 2011.
  169. JENKINS, Roy. (2001) “An Improbable Colonel and a Misjudged Re-entry”, Churchill. London: Macmillan, p. 301–302. ISBN 0333782909.
  170. Jenkins, p. 309
  171. Myers, Kevin, "The greatest 20th century beneficiary of popular mythology has been the cad Churchill", The Irish Independent, 3a de Septembro 2009. Kontrolita 11a de Julio 2014.
  172. Ferris, John. "Treasury Control, the Ten Year Rule and British Service Policies, 1919–1924". The Historical Journal, Vol. 30, No. 4. (Decembro 1987), pp. 859–83
  173. JENKINS, Roy. (2001) “A Relentless Writer”, Churchill. London: Macmillan. ISBN 0333782909.
  174. . Cover Story: Churchill's Greatness. Churchill Centre (4a de Septembro 2001). Arkivita el la originalo je 16a de Decembro 2003. Alirita 26a de Februaro 2007.
  175. JORDAN, Anthony J.. (Aprilo 1995) Churchill, a founder of modern Ireland. Westport Books, p. 70–75. ISBN 978-0952444701.
  176. Jenkins, pp. 361–65
  177. 177,0 177,1 Douglas, R.M., 'Did Britain Use Chemical Weapons in Mandatory Iraq?', The Journal of Modern History, Vol. 81, No. 4 (Decembro 2009), pp. 859–87
  178. Picknett, Lynn, Prince, Clive, Prior, Stephen k Brydon, Robert. (2002) War of the Windsors: A Century of Unconstitutional Monarchy. Mainstream Publishing, p. 149–150. ISBN 1-84018-631-3.
  179. Self, Robert. (2006) Neville Chamberlain: A Biography. Ashgate, p. 431. ISBN 978-0-7546-5615-9.
  180. Rob Edwards (2003-07-16). British army planned nuclear landmines (angle) (HTML). NewScientist. Alirita 2013-03-23.
  181. K. E. Garay (1988). ““Empires of the Mind”? C.K. Ogden, Winston Churchill and Basic English”, Historical Papers / Communications Historiques 23 (1). Alirita 2013-01-03.. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la liston "Churchill" pri aliaj familianoj kaj pliaj signifoj de la vorto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Winston Churchill en la angla Vikipedio.