Diana Churchill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diana Churchill
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1909 (1909-07-11)
en Londono
Morto 20-an de oktobro 1963 (1963-10-20) (54-jaraĝa)
en Londono
Tombo St Martin's Church, Bladon
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto • Notting Hill and Ealing High School
Familio
Patro Winston Churchill
Patrino Clementine Churchill
Frat(in)oj Randolph Churchill • Mary Soames • Sarah Churchill • Marigold Churchill
Edz(in)o Duncan Sandys • Sir John Milner Bailey, 2nd Bt.
Infanoj Julian George Winston Sandys • Edwina Sandys • Celia Mary Sandys
Okupo
Okupo sailor • militisto
vdr

Diana Spencer-Churchill (11a de Julio 1909 – 20a de Oktobro 1963) estis la plej aĝa filino de la Brita politikisto Sir Winston Churchill kaj de Clementine Churchill, Baronino Spencer-Churchill (denaske Hozier).

ŝi studis teatrarton, sed sen intenco iĝi aktorino. La 12an de Decembro 1932, ŝi edziniĝis al John Milner Bailey (15a de Junio 1900 East Grinstead – 13a de Februaro 1946 Kaburbo, Sudafriko) kiu iĝos baroneto, sed la geedzeco estis malsukcesa kaj ili divorcis en 1935. La 16an de Septembro 1935, ŝi edziniĝis al la konservativa politikisto, Duncan Sandys (poste dumviva nobelo Lord Duncan-Sandys). Post havi tri filojn, ankaŭ tiu geedzeco finis kaj ili divorcis en 1960.

Ŝi estis oficiro de la ina branĉo de la Reĝa mararmeo dum la Dua Mondmilito.

La 11an de Aprilo 1962, ŝia nomo estis laŭleĝe ŝanĝita reen al Diana Churchill. Ŝi laboris en organizo kiu luktis kontraŭ memmortigo, sed finfine ŝi mem memortigis sin.