Ostendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La malgranda strando kaj la okcidenta palisaro - panoramo


Mapo de la municipoj en la provinco
MnpOstendLocation.png
Blazono
Oostende.wapenschild.jpg
Bazaj informoj
urbestro: Jean Vandecasteele
provinco: Okcidenta Flandrio
geografia situo: 51°13’N; 2°54’E Mapo
areo: 37,72 km²
loĝantoj: 68.594 (2005-01-01)
loĝdenso: 1818,32 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 8400

Ostendo (nederlande: Oostende [O:STende]) estas municipo en Belgio, kiu en 1267 akiris la urbajn rajtojn.

Ekde 1977 la municipoj Mariakerke, Stene kaj Zandvoorde apartenas al Ostendo, la ĉefa municipo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Veneciaj kaj Reĝaj galerioj[redakti | redakti fonton]

La Veneciaj Galerioj estas dezajnitaj de Henri Maquet (1839-1909) laŭ peto de reĝo Leopoldo II de Belgio. La unua de de reĝaj galerioj estas konstruita inter 1900 kaj 1903. La Veneciaj Galerioj ligas la reĝan ĉaledon kun granda salono en okangula formo. Nun tiu salono estas urba ekspoziciejo. La galerioj estas renovigitaj en 1998.

La Reĝaj Galerioj estas dezajnitaj laŭ peto de Leopoldo II de franca arkitekto Charles Girault (1851-1932). Ili estas konstruitaj inter 1902 kaj 1906. Ili ligas la reĝan ĉaledon kun la enirejo de la Wellington-vetkurejo.

Je ambaŭ ekstremaĵoj ankaŭ estas du pavilonoj. Unuflanke estas privata galerio por moderna arto. Je la alia flanko estas libera ejo kie maljunuloj povas senstreĉiĝi.

Kursaal[redakti | redakti fonton]

Kursaal signifas "kuracsalono", sed nun ĝi estas sinonimo de "kazino". Origine ĝi estis do kunvenejo por kuracgastoj, aranĝita de la ostenda urbestraro en la urbodomo en 1836. La bangastoj venis en Oostende por ĝui la kuracan efikon de la marakvo. Kelkajn jarojn poste estis konstruita kazino sur la mardigo. Temis pri ligna konstruaĵo, kiu estis vendita en 1878 al la franca urbo Malo-les-Bains, kie ĝi staris ĝis 1940. De 1875 ĝis 1878 estis konstruita la 2-a kazino, kiun oni alikonstruis en 1905-1907. Ĝi estis do la 3-a kazino. La tiutempa direktoro Marquet organizis grandegajn festojn, kiuj akre konstratis kun la malriĉeco de la loĝantaro. Dum la 2-a Mondmilito, la germanaj soldatoj detruis la kursalon kaj konstruis bunkron surloke. La nuntempa «Kursaal», la 4-a, malfermiĝis en 1953 kaj estis renovigita en 2004.

Merkator[redakti | redakti fonton]

La trimastulo Merkator ankrumas en Ostendo. Tiu ĉi markomerca velŝipo estis dezajnita de polusa vojaĝanto Adrien de Gerlache (1866-1934) kiel eduka ŝipo por la markomerco. Ĝi estis konstruita en Skotlando kaj enakviĝis en la jaro 1932. Oni la ŝipon ankaŭ uzis por sciencaj observadoj.

Teknikaj donitaĵoj:

  • Longeco: 78,40 m
  • Larĝeco: 11,09 m
  • Enakva profundo: 4,50 m
  • Antaŭa masto: 39 m (kvadrate rigita)
  • Meza masto: 41 m (transverse rigita)
  • Malantaŭa masto: 40 m (transverse rigita)
  • 15 veloj: 1600 m²
  • Rapideco: 24 km/h
  • Maristaro: 150 homoj

Krom porinstrua velŝipo, Merkator ankaŭ estis ŝipveturanta ambasadoro je mondaj ekspozicioj kaj solenaĵoj, partoprenis en konkursoj (ĝi gajnis Oslo-Ostendo). Merkator en 1936 reportis la senvivan restaĵon de Patro Damiano el Havajo.

Entute la ŝipo faris 54 vojaĝojn. De la Paskinsulo ĝi reportis du Moai - gigantaj statuoj. La lasta vojaĝo estis al Lisbono en Portugalio. Ekde 1964 Merkator estas aranĝita kiel muzeŝipo kaj ŝi troviĝas en la jaĥthaveno antaŭ la urbodomo de Ostendo. Intertempe ĝi sendube estas la plej konata ŝipo de Belgio.

Amandine[redakti | redakti fonton]

la muzeŝipo Amandine

Amandine estas la lasta ŝipo kiu veturis regule al Islando. Ĝi konstruiĝis inter 1960 kaj 1962. Kiam Ostendo en 1995 ĉesis kapti fiŝojn en la islanda maro, la ŝipo estis renovigita. Ekde la jaro 2000 la muzeŝipo estas vizitindaĵo en aparta doko ĵus antaŭ la stacidomo.

Petit Nice (eo: Eta Nico)[redakti | redakti fonton]

Tio estas la nomo de la promendigo ĉe la okcidenta flanko de la kazino ĉar estas la plej suna, do la plej varma loka por ripozi sur benkoj. Tiel la ostendanoj, konsciaj pri la ‘malgranda’ sameco, aludas la klimaton kaj la etoson de la franca urbo Nice ĉe Mediteraneo.

Fortikaĵo Napoleon[redakti | redakti fonton]

Kiam Napoleono en 1810 timis atakon el Anglio, li konstruigis imponan fortikaĵon.

La stacidoma placo[redakti | redakti fonton]

La tuta rearanĝo de tiu ĉi placo estas unu el la gravaj novaj projektoj en la urbo: kunlaboris la urbo mem, la Flandra Regiono, la publika transportkompanio De Lijn kaj la ŝtata kompanio de la belgaj fervojoj ‘NMBS’.

La preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo[redakti | redakti fonton]

Estas la ĉefa preĝejo de Oostende. Tiu ĉi dekana, novgotika preĝejo estas konstruita inter 1905 kaj 1907 sur la sama loko de la antaŭa preĝejo (el 1478), kiu forbruliĝis en 1896. Leopoldo la 2-a masonis la unuan ŝtonon. La 2 turoj altas 72 m kaj la arkitekto De la Censerie inspiriĝis el la kolonja katedralo en Germanio. Rimarku ke la turoj ne similas. En la riĉa ornamita kapelo troviĝas la tombomonumento de la reĝino Maria-Luiza. La maŭzoleo el blanka marmoro ne estis difektita de la fajro en 1896.

Malantaŭ la preĝejo staras la turo Sankta Petro, la sola restaĵo de la antaŭa 15-jarcenta preĝejo. Ĝi estis konstruita en 1729 sur fundamentoj datiĝantaj de antaŭ la sieĝo de la urbo. Ĉu la loĝantoj trovis denove tipan nomon por tiu monumento? Certe! Ĝi nomiĝas «de peperbusse» (la piprujo, renversu ĝin por kompreni!). La «Kalvarimonteto kun purgatorio» datiĝas de 1764.

Ĉe la Jozef-la-2-a-strato staras la statuo de «Paster Pype», vikario de la preĝejo kaj militpastro por la maro. Li starigis fiŝistan lernejon kaj konatiĝis pro sia agado favore al la malriĉa fiŝistloĝantaro.

La banturismo[redakti | redakti fonton]

Jam en 1783 angla drinkejestro komencis sur la ‘eta strando’ la luigadon de banĉaroj, en kiuj la banontoj povis transvesti sin. En 1784 li ricevis permeson de la imperiestro Jozefo la 2-a por vendi trinkaĵojn en malgranda tendo sur tiu strando, kiun oni atingis per ponteto trans la urba fosaĵo. En tiu loko ekestis la ostenda banturismo, kiu poste translokiĝis okcidenten, al la strandoj ĉe la kazino kaj la reĝa restadejo. Ĉu por plezuro, ĉu por la sano, la marbanado daŭre pli populariĝis.

En 1820 aperis sur la strando la unuaj banĉaroj tirataj de ĉevaloj ĝis en la maro. La bangastoj pagis por transvesti sin en ĉaro kaj ili povis eliri nur kiam ĝi estis tirita ĝis en la maro. Profesiaj bangardistoj certigis la sekurecon. Ili akompanis la banantojn, tenis ilin aŭ subakvigis ilin. La banhoroj estis de la 7-a matene ĝis la 7-a vespere, sed inter la 11-a kaj la 12-a la strando estis multokupita. Sunumi jam ne estis laŭmode, ĉar nur kampanaroj estis sunbrunigitaj; la alta klaso devis ŝirmi sin kontraŭ la sunradioj.

Laŭregule estis malpermesite bani sin sen vestoj sur la strando inter la palisaro kaj la fino de la mardigo. Por eviti monpunon pro delikto kontraŭ la moraleco, la banvesto devis esti: a) por viroj: kolora lana bankalsono retenita ĉe la ŝultroj; b) por la virinoj: longa lana banrobo aŭ banĉemizo. Nu, tiuj vestoj nenion plu kaŝis kiam la banintoj venis el la akvo…

Riĉuloj povis bani sin en varma marakvo en la mardigpavilonoj. La reĝo Leopoldo la 1-a intervenis, por ke la unua fervojo al Oostende ekuziĝis en 1838. Ekde tiam la vojaĝo estis malmultekosta, rapida kaj komforta. Ankaŭ malpli riĉaj unutaguloj povis nun veni al la maro. Oni renkontis ne nur britojn, sed ankaŭ germanojn, rusojn kaj polojn en la urbo, kie, en 1864, dum meza dimanĉo, 10 trajnoj alvenis. En 1882 Leopoldo la 2-a solene enoficigis la novan stacidomon. La kanalpasaĝeroj havis korespondon en belegaj luksaj vagonaroj; Oostende iĝis ĉenero de la internacia konekto inter Londono kaj la cetera Eŭropo.

En 1890 la direktoro de la Kursaal lanĉis la famiĝintan sloganon: «Ostende, la reine des cités balnéaires - Ostendo, la reĝino de la banurboj».

Historio de Ostendo[redakti | redakti fonton]

Testerep[redakti | redakti fonton]

Jam en la plej fruaj tempoj ekzistis fiŝistaj kolonioj laŭlonge de la marbordo. En la 8-a kaj 9-a jarcentoj oni fiŝis la haringon, supozeble ankaŭ en la domaro Oostende. Testerep (poste nomita Ter Streep) estis insulo, strio de poldertero kun ĉe la du ekstremaĵoj Westende okcidente kaj Oostende oriente (facile komprenebla etimologie: ende / fino; west / okcidento; oost / oriento). Ĉe la maro dunoj protektis ĝin kaj larĝa kreto, apartiganta ĝin de la ceteraj polderoj, estis natura haveneto, kiu jam ekzistis en la 10-a jarcento.

En 1267 Oostende ricevis de la grafino Margareta de Konstantinopolo la urbajn rajtojn kaj ankaŭ la permeson konstrui kovritan fiŝvendejon kaj havi liberan bazaron.

14-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la 14-a jarcento la fiŝista vilaĝeto – aŭ ĉu ni diru, la mezepoka urbo? – preskaŭ tute malaperis pro sinsekvaj ŝtormflusegoj. Ĝi estis rekonstruata pli sude, pli malproksime de la maro. La malnova urbo estis definitive forlasita en 1477. Por la nova urbo komenciĝis multeventa historio, kun militoj kaj detruoj, sed ankaŭ kun kulturaj kaj ekonomiaj apogeoj.

15-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la 15-a jarcento okazis 2 gravaj eventoj. En 1443 la grafo Filipo la Bona permesis la konstruon de haveno kun fiŝista doko, okcidente de la urbo. La havenŝanelo troviĝis, kie nun staras la kazino. Tamen ĉi tiu haveno plenŝlimiĝis. En 1584 ekestis ŝanelo oriente de la urbo en la loko de la nuntempa haveno.

16-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la 16-a jarcento, en la Nederlandoj (Flandrio, Brabanto, Holando) estiĝis nekontenteco kontraŭ la Habsburgoj, kiuj regis super tiuj regionoj kaj daŭre plialtigis la impostojn por siaj militoj. El la ekprospero de la protestantismo kaj la kontraŭaganta inkvizicio rezultis la 80-jara milito. Oostende iĝis vera Geŭzobastiono («Geŭzo», almozulo, estis la kromnomo de la rezistantoj kontraŭ la hispana regado. Kial? Dum akcepto de la ribelaj nobeluloj ĉe la vicreĝino, Margareta de Parmo, la 5-an de aprilo 1566, iu el ŝiaj amikoj malestime kaj laŭte diris: «Voilà de beaux gueux» (Jen belaj almozuloj), aludante la senhavan kondiĉon de kelkaj nobeluloj. Ekde tiam «geŭzo» estis la honora nomo de la ribelanta nobelaro).

Falo de Antverpeno[redakti | redakti fonton]

Post la falo de Antverpeno en 1595, Oostende estis la sola ribela urbo en la Sudaj Nederlandoj. Apogita de la holandanoj kaj de la angloj, la urbo transformiĝis en fortresan urbon. Tio estis makulo en la okuloj de la vicreĝoj Alberto kaj Izabela. En julio 1601 Alberto eksieĝis la urbon, sub la gvidado de la admiralo de Aragono kaj poste de la generalo Spinoza. Nur la 22-an de septembro 1604 la urbo honorplene kapitulacis, post 3 jaroj kaj 77 tagoj. La 24-an de septembro 1604 la vicreĝoj unuafoje eniris la urbon: nur amaseto de tero restis…

La ‘izabelakoloro’, speco de pala, grizflava kolornuanco, havus sian originon en tiu sieĝo. Laŭ la legendo la arkidukino Izabela faris la promeson ne ŝanĝi sian ĉemizon ĝis la konkero de Oostende. Ankaŭ la baziliko de Scherpenheuvel (Flandra Brabanto), la unua baroka preĝejo en la Nederlandoj, estis parto de la sama promeso.

La ‘Ostenda Kompanio’ (1723-1727)[redakti | redakti fonton]

La imperiestro Karolo la 6-a de Aŭstrio starigis ĝin en 1723. La sidejo estis en Antwerpen, sed ĉiuj aŭkcioj fariĝis en Oostende. La komercaj aktivecoj direktiĝis al Ĉinio kaj Bengalo. La ŝipoj transportis al Ĉinio arĝentajn piastrojn kaj revenis kun silko, porcelano, spicaĵoj kaj plejparte teo. La grandegaj profitoj de la Ostenda Kompanio incitis la envion de Anglio kaj Holando, kiuj eltrudis la ĉesigon de la Kompanio. La patento estis nuligita. La havenaktivecoj preskaŭ haltis. En 1781 la imperiestro Jozefo la 2-a proklamis, ke Oostende estis senimposta haveno. Tio havis pozitivajn sekvojn.

Oostende, moderna banurbo[redakti | redakti fonton]

La 1-a mondmilito kaŭzis grandegajn detruojn en la urbo, sed ĉi tiuj damaĝoj baldaŭ post la milito estis riparitaj, kaj la elitoturismo iom reviviĝis. La turismo tamen ekdemokratiĝis kaj post la 2-a mondmilito ĝi estis vere ĝuebla por ĉiuj. Sur la loko de pro la milito detruitaj hoteloj aperis multetaĝaj konstruaĵoj kun apartementoj. Anstataŭ aristokratoj venis la unutagaj turistoj, speciale kiam en 1958 malfermiĝis la aŭtoŝoseo Bruselo-Gento-Oostende. Ankaŭ la rapida kaj rekta pramservo al Britio alportis multajn feriantojn. Kun nova kazino, plibeligita ĉevalvetkurejo, riparita kaj adaptita haveno kaj mardigo kun apartamentaro anstataŭ luksaj hoteloj, Oostende estas nun moderna banurbo.

Eminentaj gastoj[redakti | redakti fonton]

La unua reĝo de la belgoj, Leopoldo la 1-a, havis preferon por la urbo kaj restadis en bela burĝodomo, kiun la ostendanoj nomis «la reĝa palaco». En la sama domo Napoléon Bonaparte jam havis sian stabejon. La reĝino Luiza-Maria havis malfortan sanstaton. La 2-an de septembro 1850, Leopoldo la 1-a transportigis sian tre malsanan edzinon al Oostende. La 11-an de septembro, je la aĝo de 38 jaroj, mortis la unua kaj tre populara reĝino. Ĉi tiu domo estas nun protektata monumento. En la preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo estis poste instalita maŭzoleo por Luiza-Maria de Orleano.

En 1865 Leopoldo la 2-a postsekvis sian patron. Li havis grandan intereson por urbanizado kaj parkaranĝo, kiun li praktikis en la urbo. Tio prosperigis la turismon en lia «Reĝino de la banurboj», dum lia propra reĝino plej ofte restadis en Spa. Li estis pasia sinbananto, sed havis almenaŭ unu alian pasion: tiun por Blanche Delacroix, kiu estis 50-jarojn pli juna kaj por kiu li aĉetis la titolon «baronino de Vaughan». Li donacis al ŝi la ‘Vilaon Karolina’ kaj, kun la celo plifaciligi la amorajn kunestojn, li konstruigis tunelon inter ŝia vilao kaj la reĝa ĉaleto. Nun la tunelo ne plu ekzistas. La reĝa ĉeesto altiris multajn homojn al Oostende. En 1900 ĉirkaŭ 300.000 turistoj feriis en la urbo.

Alia fama vizitanto estis la ŝaho de Persio Moussafer-Ed-Dine. La unuan fojon en 1900 li alvenis per speciala trajno. Li luis tutan etaĝon de la hotelo «Palace», promenis sur la mardigo, aĉetis du aŭtojn kaj klopodis delogi lokajn belulinojn. Oni rakontis ke li volis aĉeti pramŝipon por sia privata kolekto. Liaj konsilantoj atentigis lin, ke mankis maristoj en Persio por stiri tian aĵon. Malavara kaprico decidigis lin aĉeti ankaŭ la maristojn! Nur post kiam li sentis naŭzon dum marvojaĝo, li forlasis la ideon. Li revenis al Oostende ankoraŭ dufoje.

Ostendo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Konko estas la nomo de la Esperantogrupo de Ostendo. La Konko estis fondita en 1987. Ĝi nun havas +/- 30 membrojn. La nuna prezidanto estas Marc Cuffez. Aliaj estraranoj estas Flory Witdoeckt, Else Huisseune kaj Anne Brabant. Alia grava persono en la grupo estas Germain Pirlot.

Kelkaj membroj estas ankau estraranoj en aliaj asocioj :

- Marc Cuffez : Sekretario de FEL - FLandra Esperanto Ligo, Sekciestro de ILEI-Belgio, Konsilanto por Okcidenta Europo ĉe Esperantotur en Bydgoszcz, Pollando

- Flory Witdoeckt : Vicprezidantino kaj kasistino de EEU, Prezidantino de Belga Esperanto Federacio.

La 4a EEU kongreso okazis en Oostende en 2000.

La 48a Konferenco de ILEI okazos de la 17a gxis la 24a de julio 2015 en Oostende

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

 
Provinco Okcidenta Flandrio
flago de la provinco Okcidenta Flandrio

Alveringem | Anzegem | Ardooie | Avelgem | Beernem | Blankenberge | Bredene | Bruĝo | Damme | De Haan | De Panne | Deerlijk | Dentergem | Diksmuide | Gistel | Harelbeke | Heuvelland | Hooglede | Houthulst | Ichtegem | Ipro | Ingelmunster | Izegem | Jabbeke | Knokke-Heist | Koekelare | Koksijde | Kortemark | Kortrejko | Kuurne | Langemark-Poelkapelle | Ledegem | Lendelede | Lichtervelde | Lo-Reninge | Menen | Mesen | Meulebeke | Middelkerke | Moorslede | Nieuwpoort | Ostendo | Oostkamp | Oostrozebeke | Oudenburg | Pittem | Poperinge | Roeselare | Ruiselede | Spiere-Helkijn | Staden | Tielt | Torhout | Veurne | Vleteren | Waregem | Wervik | Wevelgem | Wielsbeke | Wingene | Zedelgem | Zonnebeke | Zuienkerke | Zwevegem

Belgio | Provincoj