Belga Esperanto-Federacio
publikigita versio estis patrolita je 27 apr. 2019. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 27 apr. 2019.
Belga Esperanto-Federacio estas la Landa Asocio de UEA en Belgio, fondita en 1962. Antaŭe Belgio havis du Landajn Asociojn, nome Belga Ligo Esperantista kaj Flandra Ligo Esperantista. Belga Esperanto-Federacio estas precipe surpapera organizaĵo, ĉar UEA ne rekonas la tri naciajn Esperanto-organizaĵojn Flandra Esperanto-Ligo, la valonan Asocio por Esperanto kaj Esperantista Brusela Grupo. La asocio sen profita celo BEF ĉesis ekzisti la 17-an de decembro 2005[1] kaj transdonis grandan parton de sia havaĵo al la tri supre nomitaj naciaj organizaĵoj.
Belga Esperanto-Federacio estas ekde 2005 de-fakta asocio. En ĝi membras Flandra Esperanto-Ligo, Asocio por Esperanto, Esperantista Brusela Grupo, Belga Esperanto Fervojista Asocio[2], kaj la Verdaj Skoltoj (ekde la 14a de marto 2015).
Bildaro[redakti | redakti fonton]
- 1965 Belgaj esperantistoj.jpeg
Kvar estraranoj (ĉirkaŭ 1965) : Jules Verstraeten, Pol Denoël, René Jacobs, Karel Poupeye. [3]
Insigno de la 47-a belga kongreso, 1965 [4].
48-a belga Esperanto-kongreso en Loveno, junio 1966 (el Gazet van Antwerpen).
49-a belga Esperanto-kongreso en Karloreĝo, 1967.
50-a belga Esperanto-kongreso en Bruselo, junio 1968 (el Volksgazet).
60-a nacia kongreso en Karloreĝo, 1978
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Belga Ŝtatgazeto, 2006-01-27.
- ↑ Kiel trajne vojaĝi en Belgio?, Verdaj Soltoj, la 8-a de junio 2017.
- ↑ FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-317, 1 foto
- ↑ FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-476
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Anonimulo 1951 : Belgujo: Kongreso de R.B.L.E., Esperanto, 548-9 (7-8), p. 195.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|