Esperanto-Asocio de Britio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
anglalingva emblemo de Esperanto-Asocio de Britio

Esperanto-Asocio de Britio (EAB; angle: Esperanto Association of Britain) estas la plej granda Esperanto-asocio en tiu lando. Ĝi fondiĝis en 1976 kiel registrita bonfara asocio surbaze de la Brita Esperanto-Asocio. EAB tiel estas la heredanto de iama BEA, kiu fondiĝis en 1904, kaj rigardis la jaron 2004 kiel ĝia propra centjariĝo.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

EAB eldonas du revuojn:

  • EAB Ĝisdate (pli ofte konata kiel ĝia angla nomo “Update„), kiu enhavas novaĵojn kaj diversajn artikolojn kaj en Esperanto kaj la Angla;
  • La Brita Esperantisto, literatura kaj kultura revuo, tute en Esperanto.

EAB ankaŭ eldonas la Manlibron (angle: “Handbook„) kiu enhavas informojn pri diversaj esperantistoj kaj grupoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Regionaj federacioj[redakti | redakti fonton]

Tradicie la Esperanto-Asocio de Britio dividis tutan Brition al regionaj federacioj, el kiuj tamen iuj pro tro grandaj geografiaj distancoj komence de la 21-a jarcento ne plu funkciis.[1] La Esperanto-Federacio de Yorkshire kaj Humberside kune kun la Nordokcidenta Esperanto-Federacio kaj iuj aliaj apartenas al la kontinue funkciantaj regionaj sekcioj.

Estraro[redakti | redakti fonton]

En 2016, la membroj de la nuna estraro estas[2]:

Sidejo[redakti | redakti fonton]

memortabulo pri la inaŭguro de la nuna asocia sidejo, la Esperanto-domo Barlaston, en 2002

Ekde 2001 la sidejo de EAB troviĝas en la vilaĝo de Barlastono (angle: Barlaston), kelkaj kilometroj sude de la urbo de Stoke-on-Trent, en Okcidentmezlanda Anglio. Ĝi havas rilaton kun la apuda Wedgwood Memorial College, kiun ĝi uzas por kursoj kaj kunvenoj. La Biblioteko Butler (kiu enhavas la kolekton de Montague Butler) ankaŭ troviĝas en la samaj konstruaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paul Gubbins pri la regionaj Esperanto-federacioj en La Brita Esperantisto, aŭtuno 2002
  2. angle “EAB People„ en la retejo de EAB
  3. La mallongigo NoJEF signas la movadan fondaĵon Norwich Jubilee Esperanto Foundation.