Espéranto-France
| Espéranto-France | |
|---|---|
| Lando | |
| Tipo | landa Esperanto-asocio |
| Fondiĝo | 1898 |
| Interretejo | esperanto-france |
| Espéranto-France | ||
|---|---|---|
| ESPERANTO FRANCE | ||
| landa asocio de UEA | ||
| Komenco | 1898 vd | |
| Geografia situo | 48° 51′ 7″ N, 2° 22′ 1″ O (mapo)48.851872.366894Koordinatoj: 48° 51′ 7″ N, 2° 22′ 1″ O (mapo) | |
| Lando(j) | Francio vd | |
|
| ||
| Fondinto(j) | Louis de Beaufront vd | |
| Estro | Axel Rousseau | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
| Jura formo | deklarita asocio en Francio | |
Espéranto-France (ĝis 2000 nomata Unuiĝo Franca por Esperanto) estas esperanto-asocio fondita en 1898 celanta esti tegmenta organizaĵo de francaj esperantistoj. Ĝi estas Landa Asocio de UEA ekde 1934. La asocio oficiale deklariĝis komunutila.
Historio
[redakti | redakti fonton]La asocio estis fondita en Francio en 1898 sub la nomo Société Pour la Propagation de l'Espéranto (SPPE; esperante Societo por la Disvastigo de Esperanto) kaj uzis precipe la francan lingvon, kvankam agis internacie. En 1903 oni ŝanĝis la nomon al Societo Franca por la Disvastigo de Esperanto, tiel konformiĝante al la nova fenomeno de naciaj esperanto-asocioj. Poste, ekde 1945, ĝi nomiĝis Union Espérantiste Française, U.E.F. (esperante Unuiĝo Franca por Esperanto, UFE), ĉar ĝi transformiĝis al federacio. La nunan nomon, Espéranto-France, ĝi havas ekde 2000.
Agadoj
[redakti | redakti fonton]Aranĝoj
[redakti | redakti fonton]Ĉiujare ĝis ĉiun duan jaron la asocio organizas la Kongreson de Esperanto en Francio.
En 2015 la asocio gastigis la 100-an Universalan Kongreson de Esperanto en Lillo, krome ankaŭ en 2024 la 11-an Kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio en Strasburgo.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Nuna estraro
[redakti | redakti fonton]Ekde la 8-a de junio 2025, la nuna estraro de Espéranto-France estas[1]:
- Prezidanto: Xavier Godivier
- Vicprezidanto: -
- Kasisto: Régis Fabre
- Vickasisto: Clément Rousset
- Sekretario: Marcelle Provost
- Vicsekretario: Victor Simonnet
- Estraranoj : Raymonde Coquisart, Sébastien Montagne, Pierre Gauthier
Ankaŭ la 7-an de majo 2023 elektiĝis nova estraro. Pri ĝi ĝis nun nur konatas la
- Prezidanto: Xavier Godivier
Ekde la 15-a de majo 2021, la estraro de Espéranto-France estis[2]:
- Prezidanto: Bruno Flochon
- Vicprezidanto: -
- Kasisto: Jean-Lucien Mazeau
- Vickasisto: Paul Quevy Lefevre
- Sekretario: Emmanuelle Richard
- Vicsekretario: Axel Rousseau
- Estrarano : Xavier Godivier (ERIK: eksteraj rilatoj, informado kaj komunikado), Christine Raiffaud (eduko)
Prezidintoj
[redakti | redakti fonton]- Espéranto-France (ekde 2000)
- 2023- : Xavier Godivier
- 2021-2023 : Bruno Flochon
- 2019-2021 : Didier Loison
- 2017–2019 : Axel Rousseau
- 2015–2017 : Aleks Kadar [1]
- 2011–2015 : Axel Rousseau
- 2008–2011 : Xavier Dewidehem
- 2004–2008 : Bruno Flochon
- 2001–2004 : Claude Longue-Épée
- Unuiĝo Franca por Esperanto (de 1962 ĝis 2000)
- 1994–2001 : Claude Nourmont
- 1986–1994 : Renée Triolle
- 1979–1985 : Jean-Louis Texier
- 1975–1979 : Hervé Gonin
- 1974–1975 : Jean Guillaume
- 1967–1974 : André Albault
- Unuiĝo Esperantista Franca (de 1945 ĝis 1962)
- 1957–1967 : René Llech-Walter
- 1951–1957 : Henri Philippe
- 1948–1951 : Georges Warnier
- 1946–1947 : Pierre Petit
- 1945–1946 : Jean Couteaux
- Société Française pour la Propagation de l'Espéranto (de 1903 ĝis 1945)
- 1926–1945 : Ernest Archdeacon
- 1923–1926 : Daniel Eyquem
- 1911–1923 : Maurice Rollet de l'Isle
- 1908–1911 : Théophile Cart
- Société pour la Propagation de l'Espéranto (de 1898 ĝis 1903)
- 1898–1908 : Louis de Beaufront
Individuaj membroj, federacioj kaj fakaj asocioj
[redakti | redakti fonton]En ĝi membras krom individuaj membroj:
- Regionaj federacioj:
- Aŭvernja Esperanto-Federacio
- Bretonia Esperanto-Federacio [3]
- Franca Centrokcidenta Esperanto-Federacio
- Francilia Esperanto-Federacio [4]
- Langvedoko-Rusiljona Esperanto-Federacio [5]
- Nordfrancia Esperanto-Federacio
- Normandia Esperanto-Federacio
- Orientfrancia Esperanto-Federacio [6]
- Provenca Esperanto-Federacio[7]
- Puatuĉarenta Esperanto-Federacio
- Rodanalpa Esperanto-Federacio
- Sudopirinea Esperanto-Federacio [8]
- (Ĝis nun ne membras: Akvitania Esperanto-Federacio, Burgonjo-Franĉkontea Esperanto-Federacio, Limoĝia Esperanto-Federacio)
- Fakaj asocioj:
- Junulara Esperantista Franca Organizo
- Groupe des enseignants espérantistes (Grupo de Francaj Esperanto-Instruistoj), landa asocio de ILEI
- Fédération espérantiste du travail (Laborista Esperanto-Federacio)
- Franca Katolika Esperanto-Asocio
Membronombroj
[redakti | redakti fonton]La sekva tabelo montras la membronombrojn de kelkaj jaroj por doni proksimuman ideon pri la evoluo.
El la 1800 homoj por 1902 enestas "380 fremduloj kaj 1.420 francoj". La indikoj por 1923, 28 kaj 33 enhavas ankaŭ la Federaciojn de Nordafriko kaj Hindoĉinio.

|
|
|
|
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ “Administration„ en la retejo de Espéranto-France
- ↑ “Administration„ en la retejo de Espéranto-France
- ↑ Bretonia Esperanto-Federacio
- ↑ Francilia Esperanto-Federacio
- ↑ Langvedoko-Rusiljona Esperanto-Federacio. Arkivita el la originalo je 2013-07-21. Alirita 2012-11-01 .
- ↑ Orientfrancia Esperanto-Federacio
- ↑ Espéranto-Provence
- ↑ Sudopirinea Esperanto-Federacio. Arkivita el la originalo je 2013-02-21. Alirita 2012-11-01 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Enciklopedio de Esperanto, Budapest, 1933 : ĝis 1933
- Gonin, Hervé (helpe de Amouroux, Jean) 1988 : Centjara asocia Esperanto-movado en Francio. 1898-1998, UFE, Paris : ĝis 1997
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retpaĝaro de Espéranto-France (esperante)
- Ret-butiko de Espéranto-France (esperante)
- filma prezento de Esperanto de la franca internacia kanalo France 24 de 2013 (angle)
| ||||||||||||||



