Saltu al enhavo

René Llech-Walter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
René Llech-Walter
Persona informo
Naskonomo René Jacques Llech
Naskiĝo 30-an de marto 1906 (1906-03-30)
en Perpinjano
Morto 24-an de januaro 2007 (2007-01-24) (100-jaraĝa)
en Perpinjano
Lingvoj Esperantokatalunafrancahispana
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

René Llech-Walterkatalune Renat Llech-Walter (n. la 30-an de marto 1906 en Perpinjano, m. la 24-a de januaro 2007 en Perpinjano) estis esperantisto el Perpinjano. Li estis konata kultur-aganto en Nord-Katalunio, pro kio li ricevis en 2002 la Krucon de Sankta Georgo, la plej altan distingon de la kataluna registaro. En 1982 la franca edukministerio rekonis lian aktivadon per sia plej grava distingo, la rango de Komandoro en la Ordeno de Akademiaj Palmoj.

Ekde 1932 ĝis sia morto Llech-Walter estis delegito de UEA. Li estis estrarano de UEA de 1955 ĝis 1964 kaj prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto inter 1957 kaj 1967, kiu poste elektis lin honora prezidanto. Li estis dumviva membro de UEA kaj Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Krome, li ankaŭ interalie estis "majoro" de la kultura asocio Felibriĝo de 1983 ĝis 2007, sekvita de la verkisto Paul Reynal.[1]

Li havis filinon Colette (1936-2010).[2]

  • 1960: Llech-Walter, René. Regards sur la littérature catalane. Perpignan: Ed. du G.R.E.C., [s.j.= 1960], 44 p.
  • 1967: Llech-Walter, René. Cours d'initiation à la Langue catalane. Perpignan: Editions de Catalogne, 70 p. (4-a eld.)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La revisto, n-ro 248, septembro-oktobro 2008, paĝoj 28-29, organo de la kultura asocio Felibriĝo
  2. literaturaj konkursoj en Perpignan. Arkivita el la originalo je 2020-10-12. Alirita 2020-01-25 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:Prezidanto de la Unuiĝo Esperantista FrancaPoste:
Henri Philippe19571967André Albault