André Albault

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

André ALBAULT (naskiĝis la 14-an de majo 1923 en Reims, mortis la 17-an de majo 2017 en Tuluzo, Francio), estis franca esperantisto, okul-kuracisto, esperantisto ekde 1939 kaj honora membro de Universala Esperanto Asocio (UEA) de 1998.

Vivo kaj profesio[redakti | redakti fonton]

Albault dummilite unue studis matematikon en Parizo, sed poste ŝanĝis al medicino. La studojn li finis en Tuluzo. En 1951 li edziĝis al franca Esperantistino. Iliajn tri infanojn la geedzoj edukis kiel denaskulojn. Albault poste fariĝis pioniro de denaskismo kaj plurfoje verkis pri tio. En 1956 li specialiĝis pri oftalmologio (okul-kuracado) kaj ekpraktikis en Tuluzo. Post la morto de la edzino en 1973 li ekstudis kaj poste instruis sofrologion (psikosomata metodo, kiu kombinas orientajn kaj okcidentajn praktikojn cele al memkuracado de la korpo) kaj poste aliajn "mildajn medicinojn". Fine de la 1970-aj jaroj li duan fojon edziĝis.

Esperantiaj postenoj[redakti | redakti fonton]

Albault internacie estas plej konata pro sia rolo en la Akademio de Esperanto, unue kiel sekretario (1963), poste kiel direktoro de la sekcio pri komuna vortaro (1965-1976) kaj prezidanto dum kvar trijaraj mandatoj (1983-1995). Li ankaŭ oficis kiel vicprezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio (1974-1976) kaj prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto (1967-1974). Li estis komitatano (1957-1969) kaj kultur-faka estrarano (1962-1967) de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Literatura kaj redakta laboro[redakti | redakti fonton]

Albault redaktis la revuojn Internacia Pedagogia Revuo (1958-1959) kaj Monda Kulturo (1964-1966). Li enkondukis kaj prinotis la 9-an eldonon de Fundamento de Esperanto (1963). En la 10a eldono de la Fundamento (Pizo 1991) li faris - preskaŭ ne rimarkite de la ĝenerala publiko - "entute ok korektojn, specife al la etno-nomoj ... nome la majuskligo[n] de la etno-nomoj". "Tiel 'angl'(o)' fariĝas 'Angl'(o)', 'franc'(o)' fariĝas 'Franc'(o)', ktp." (ĉiuj citaĵoj el lia "Antaŭvorto al la 10-a eldono").

Li verkis i.a. "Naŭ prelegoj pri la Fundamento" (1990), krome multnombrajn artikolojn en Franca Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Scienca Revuo, Monato, Esperanto (UEA), La Letero de la Akademio kaj multaj aliaj periodaĵoj.

Vortara kaj terminara laboro[redakti | redakti fonton]

Aparte grava lia agado estis ankaŭ sur tiu kampo. Post sepjara preparo en 1961 aperis lia Dictionnaire Français-Espéranto (Vortaro franca-esperanta) verkita kune kun Roger Léger, kiu lin nomis "rimarkinda leksikologo". La tiamaj recenzantoj favore kaj laŭde bonvenigis ĝin. Ĝi restis la precipa postmilita konsult-verko por franclingvanoj ĝis apero de la Granda Vortaro Franca-Esperanto de Jacques Le Puil kaj Jean-Pierre Danvy.

En 1989 estis publikigita en Pekino lia traduko de Anatomia Nomenklaturo latina, angla, franca, esperanta, ĉina sur preskaŭ 700 grandformataj paĝoj (kun Li Kexi kaj Huang Ying). Li ankaŭ kunlaboris pri i.a. la medicinaj terminoj dum la reviziado de Plena Ilustrita Vortaro (PIV 1970) en la 1990-aj jaroj. Pri la landnoma demando li verkis i.a. Vojaĝo tra la Landoj kaj Multlingva Glosaro pri Landnomoj (1991).

Pri multaj demandoj de la Esperanta leksikografio kaj terminologio li verkis studojn.

Disputitaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Li skribis multajn verkojn. Bedaŭrinde lia partopreno je provo reformi la ortografion per forigo de supersignoj estigis al li multe da malamikoj, dum rompiĝis malnovaj amikecoj. Li estis tre kritikata okaze de la «dua korea milito», koncerne la nomon de tiu lando. Laŭ li ĝi estas Koreo, enloĝata de Koreanoj, dum la homoj, kiuj vivis tie, protestis, ke ili estas Koreoj, anoj de Koreio (aŭ Koreujo). Por riski nenian malaprobon multaj Esperantistoj ekkutimis paroli pri «Korea Respubliko».

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Haupenthal, Reinhard. Bibliografio de la verkaro de André Albault. En: Haupenthal, Reinhard (ed.). De A al B. Festlibro por la 75a naskiĝtago de D-ro André Albault. Schliengen: Ed. Iltis 2000, p. 249-272.
  • Aŭtobiografio. En Haupenthal, Reinhard. De A al B (vd. supre). 2000, p. 13-18

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]