Sofrologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inter la aktivaj rilaksadoj dominas la dinamika rilaksado de Alfonso Caycedo.
Inter la aktivaj rilaksadoj dominas la dinamika rilaksado de Alfonso Caycedo.

La sofrologio estas alirilo al persona disvolviĝo[1] kiu interesas sin al la studo de la individua konscio.  Tiu metodo estas foje komparata al la hipnoto, kvalifikita foje kiel psikoterapio[2],,,, foje kiel metodo de rilaksado  ,,,,, inkluzive de alternativa medicino.[3] Multnombraj lernejoj kaj praktikejoj emerĝis ekde ĝia fondo en 1960 fare de Alfonso Caycedo[4], sed nur la nomo «sofrologio de Caycedo» estas patentita en Den Haag/Hago[5] ĉe la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo (MOIP), kaj restas ligita al la fondinto de tiu praktiko.

Sofrologio estas scienco kaj medicina praktiko.

Kiel scienco ĝi estas medicina branĉo, fondita en 1968 de la kolombia neŭropsikiatro d-ro Caycedo. Ĝi studas la konsciostatojn kaj konscio-nivelojn, kiel ankaŭ iliajn modifojn per fizikaj, kemiaj kaj precipe psikologiaj rimedoj.

Kiel medicina praktiko ĝi estas uzata de la diversaj tipoj de individuaj aŭ kolektivaj rilaksadoj, prezentitaj en 1984 de Ivan Pavlov, la malkovrinto de la kondiĉitaj refleksoj, kaj poste ĝustigitaj fare de diversaj aŭtoroj. Krome inter la rilaksadoj distingeblas aktivaj aŭ pasivaj kategorioj. La pasivaj estas reprezentitaj precipe de la aŭtogena trejnado de Johannes Heinrich Schultz.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vorto sofrologio venas de la greka plejaĝulo σῶς / sôs (« bone portante »), φρήν / phrến (« konscio ») kaj -λογία / -logía (« studo »).

Intertempe multnombraj aliaj sofrologoj prezentis sofrologion kun similecoj kaj diverĝoj de la fundamentoj de la sofrologio de Caycedo, sed laŭ la volo de la organismo (lernejoj, sindikatoj, observatorioj, institutoj de formado, praktikejoj de sofrologoj…) 17.[6]

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

La sofrologio ne estas disciplino nek difinita nek agnoskita en la kadro de la publika sansistemo ekzemple tiu de Francio.

Laŭ Paul Ranc, diakono de la reformita evangelia eklezio de la kantono Vaŭdo, la derivo de la sofrologio estis antaŭvidebla. Situante ĉe la limoj de New Age/Nova Epoko (hipnoto, aŭtogena trejnado, jogo) kaj tradicia medicino (nome psikiatrio kaj psikosomata medicino), sofrologio havas neniun solidan referencopunkton[7].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas bazita sur la artikolo 'Sofrologio kaj la kuracanta vorto' (enkonduko) de A. Albaut, aperinta en Scienca Revuo 2/2003 kaj grandparte ankaŭ sur la samtitola artikolo en la franca versio de Vikipedio je la 19-a de marto 2018.

  1. (franca) Soulager la douleur: écouter, croire, prendre soin, de Patrice Queneau, Odile Jacob, 1998, p. 111 « incontestable réussite populaire »
  2. (franca) La sofrologio estas klasifikata inter la rilaksadaj teknikoj kaj teknikoj de korpa perado (fr : médiation corporelle) (p. 522) kaj inter la psikoterapioj teknikoj ĝis korpa perado (p. 599) en la libro Thérapeutique psychiatrique, de J.-L. Senon, D. Sechter kaj D. Richard, eld. Hermann , 2003 (ISBN 9782705662707).
  3. (franca) Médecines alternatives à l'hôpital Arkivigite je 2012-08-03 per Archive.today, artikolo publikigita en la taggazeto Le Monde, la 18-an de junio 2008.
  4. (franca) La sophrologie, de l’hôpital à l’école Arkivigite je 2015-06-10 per la retarkivo Wayback Machine, (sofrologio de la hospitalo al la lernejo) de Laureline Duvillard, sur Le Temps « Bien que populaire, la sophrologie reste floue dans l’esprit du grand public » (kvankam populara, la sofrologio restas vaga en la menso de la granda publiko).
  5. (franca) Revue de Sophrologie caycédienne, p 4, 1996
  6. (franca) La sophrologie ou le pouvoir des images en psychothérapie de Benoît Fouché, Eld. L'Harmattan, 2004.
    Citaĵo
     Certas ke la sofrologio praktikita kiel ni faras, estas sufiĉe for de la sofrologio de Caycedo (... ) 
  7. (franca) Paul Ranc, Le Bonheur à tout prix ? : [sophrologie, anthroposophie écoles Steiner, nouvel âge, Ordre du temple solaire], Contrastes, coll. « Apologia » (no 6), , 157 p. (ISBN 288211009X et 9782882110091, OCLC 82184759)