Hago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido de la urbocentro de Hago
The Hague Skyline Part I.jpg
Panorama vido de la urbocentro de Hago
Hago
The Hague Montage 2021.png

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2491–2599 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 548 320  (2021) [+]
Loĝdenso 5 588 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 5′ N, 4° 19′ O (mapo)52.084.31Koordinatoj: 52° 5′ N, 4° 19′ O (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Areo 98,12 km² (9 812 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Hago

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo The Hague [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr


Municipo 's-Gravenhage aŭ Den Haag

Flago de la municipo 's-Gravenhage aŭ Den Haag

Blazono de municipo 's-Gravenhage aŭ Den Haag

Flago de la municipo 's-Gravenhage aŭ Den Haag Blazono de municipo 's-Gravenhage aŭ Den Haag
Situo de la municipo 's-Gravenhage aŭ Den Haag
Provinco Sud-Holando
Urbestro Jan van Zanen
Ĉefloko Den Haag
Areo
 - Tero
 - Akvo
98,20 km²
82,66 km²
15,54 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
537 833 (2019)
5762 loĝ./km²
Geografia situo 52° 5′ N, 4° 18′ O (mapo)52.0833333333334.3Koordinatoj: 52° 5′ N, 4° 18′ O (mapo)
Situo de 's-Gravenhage aŭ Den Haag

Gravaj trafikaj arterioj Vojoj, A12 A13 N14 N44 N211

A44
Fervojlinioj, Amsterdam - Rotterdam (Oude Lijn), Gouda - Den Haag (Goudse Lijn), RandstadRail

CBS-municipokodo 0518
Telefona kodo 070, 015
Poŝtkodo 2491–2599
Oficiala retejo https://www.denhaag.nl
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Hago, nederlande Den Haag's-Gravenhage, estas urbo de proksimume 537 833 loĝantoj en Nederlando. En ĝi estas la palaco de reĝo Willem-Alexander kaj ĝi estas la sidejo de la nederlanda registaro. En la urbo situas la Pacpalaco, la Internacia Kortumo, la internacia puna kortumo kaj la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio.

La blazono de Hago montras cikonion (foje nomatan ardeo), kiu en la beko portas angilon.

Pro la cikonio la moka priskribo de hagano estas: Sur altaj piedoj, kun malmulte da plumoj kaj kun granda beko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hago fondiĝis en 1248, kiam grafo Vilhelmo la 2-a de Holando komisiis tie konstruon de kastelo. Lia filo Floris konstruis la Ridderzaal (Kavaliran Salonon), kiu nun estas urba vidindaĵo. La nomo Den Haag ([Den Haĥ] = la arbareto) estas la origina; omaĝe al grafo Vilhelmo oni ekde 1639 uzas ankaŭ 's-Gravenhage (heĝo de la grafo), analoge al Den Bosch, nomata ankaŭ "'s-Hertogenbosch" (=arbaro de la duko).

Nur en 1806 Hago ricevis la statuson de urbo. Ĝi neniam estis fortikigita kaj tial ne posedas urbomurajn restaĵojn.

En 1872 okazis en tiu urbo la lasta kongreso de la 1-a Internacio; tiam estis eksigataj la anarkiistaj anoj, kiuj kontraŭe starigis la kontraŭ-aŭtoritata Internacio ekigante la kongreson de Sankta-Imjero.

En Hago ĉirkaŭ la jarcenta ŝanĝo de 1900 okazis du pac-konferencoj. La unuan (1899) iniciatis la rusia imperiestro Nikolao la 2a Aleksandroviĉ; ĝi protektis la rajtojn de vunditoj kaj ŝiprompuloj kaj malestimis certajn batalilojn. La dua konferenco en 1907 decidis pri la protekto de civiluloj. Tria konferenco estis planita por 1915, sed ne povis okazi pro la Unua mondmilito. Vidu artikolon Traktatoj de Hago.

La bombardado de la Bezuidenhout estis erara bombado fare de Aliancanoj sur la loĝkvartalo Bezuidenhout en Hago. Ĝi okazis fine de la dua mondmilito, la 3-an de marton 1945.

Situo kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Ĉar Hago neniam havis urbomurojn, ĝi povis libere kreski. Ĝi nun estas la tria plej granda urbo de Nederlando. Kune kun proksimaj urboj (Delft, Leiden, Roterdamo, aliaj) ĝi formas urbecan regionon nomatan Randstad (randa urbo).

La urbocentro situas ĉirkaŭ 6 km de la bordo de la Norda Maro. Ĉemare situas la kvartaloj Kijkduin [KEJKdojn] kaj Scheveningen [SĤEveninge].

Vidindaĵoj kaj servoj[redakti | redakti fonton]

Signifo por Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1906 la unua nederlanda socialisto lernis Esperanton, nome Jacob Bruijn. Lia propagando en landa anarkiista gazeto estis la unua paŝo al la fonto de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj, kiu estis la plej granda Esperanto-asocio en Nederlando dum la tridekaj jaroj kaj jardekoj poste. Bruijn ankaŭ zorgis pri la Centra Esperanto-Librejo, grava distribuanto de Esperanto-literaturo kaj -lernmaterialoj antaŭ la dua mondmilito.

Nuntempe en Hago ekzistas la Internacia Esperanto-Instituto, fondita jam en 1930 de Andreo Cseh kaj Julia kaj Jan Isbrücker. La Instituto liveras materialon pri Cseh-metodo. Krome ĝi organizas kunvenojn, havas bibliotekon kaj eldonas librojn kaj aliajn rimedojn por lerni Esperanton kaj progresigi la kulturon de la lingvo.

En la urbo okazis interalie UK 1920 kaj UK 1964, Interreligia Konferenco por la Paco je la 2-a de aŭgusto 1928 kaj SAT-kongreso en 1976.

Esperantistoj en Hago[redakti | redakti fonton]

Historie[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



Provinco Sud-Holando Flag Zuid-Holland.svg
Alblasserdam | Albrandswaard | Alphen aan den Rijn | Barendrecht | Binnenmaas | Bodegraven-Reeuwijk | Brielle | Capelle aan den IJssel | Cromstrijen | Delft | Dordrecht | Giessenlanden | Goeree-Overflakkee | Gorinchem | Gouda | Hago | Hardinxveld-Giessendam | Hellevoetsluis | Hendrik-Ido-Ambacht | Hillegom | Kaag en Braassem | Katwijk | Korendijk | Krimpen aan den IJssel | Krimpenerwaard | Lansingerland | Leerdam | Leiden | Leiderdorp | Leidschendam-Voorburg | Lisse | Maassluis | Midden-Delfland | Molenwaard | Nieuwkoop | Nissewaard | Noordwijk | Noordwijkerhout | Oegstgeest | Oud-Beijerland | Papendrecht | Pijnacker-Nootdorp | Ridderkerk | Rijswijk | Roterdamo | Schiedam | Sliedrecht | Strijen | Teylingen | Vlaardingen | Voorschoten | Waddinxveen | Wassenaar | Westland | Westvoorne | Zederik | Zoetermeer | Zoeterwoude | Zuidplas | Zwijndrecht
Nederlando | Provincoj | Municipoj