Internacia Federacio de Informo kaj Dokumentado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Federacio de Informo kaj Dokumentado
organizaĵo
Komenco 12-a de septembro 1895 vd
Fino 2002 vd
Antaŭe Institut International de Bibliographie vd
Sidejo Hago
Agareo

Q11926652

Fondinto(j) Paul OtletHenri La Fontaine vd
vdr

La Internacia Federacio de Informo kaj Dokumentado (angle International Federation for Information and Documentation, france Fédération internationale de documentation, akronime FID) estis internacia organo pri dokumentado kaj scio-administrado aktiva dum la 20-a jarcento. Ĝi estis internacia profesia asocio de institucioj kaj individuoj interesitaj pri la evoluo, produktado, esplorado kaj uzo de informaj produktoj, informsistemoj kaj metodoj, kaj informa administrado.

Ĝi estis kreita la 12-an de septembro 1895 en Bruselo fare de la belgaj advokatoj Paul Otlet (1868-1944) kaj Henri La Fontaine (1854-1943) sub la nomo Institut International de Bibliographie (IIB). La ĉefoficejo estis proponita al Hago en 1934. Ĝia nomo ŝanĝiĝis dum tempo, laŭ la evoluo de la kampo:

  • 1895 - Internacia Instituto de Bibliografio (Institut International de Bibliographie, IIB)
  • 1931 - Internacia Instituto de Dokumentado (Institut International de Documentation, IID)
  • 1937 - Fédération Internationale de Documentation (FID)
  • 1988 - Internacia Federacio por Informo kaj Dokumentado - Fédération Internationale d'Information et de Documentation (FID).

Tiu ĉi ento estis unu el la sponsoroj de la unua Monda Dokumentada Kongreso, kiu okazis en Parizo en 1937. Unu el la plej gravaj rezultoj de ĉi tiu ento estis la kreado de la CDU (Universala dekuma klasifiko).

La Instituto estis unu el la sponsoroj de la unua Monda Kongreso de Universala Dokumentaro, okazigita en Parizo en 1937.[1] FID estis dissolvita en 2002.[2]

Unu el la eldonoj de FID estis FID Communications.

Referencoj[redakti | redakti fonton]