Nacia Biblioteko de Nederlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nacia Biblioteko de Nederlando.

La Nacia Biblioteko de Nederlando (en nederlanda: Koninklijke BibliotheekKB; Reĝa Biblioteko) estas en Hago kaj estis fondita en 1798. La celo de la Nacia Biblioteko de Nederlando, kiel prezentita en la retejo de la biblioteko, estas havigi "aliron al sciaro kaj kulturo de la pasinto kaj nuntempo per havigo de altkvalita servaro por esplorado, studo, kaj kultura esperto".

La reĝo Louis Bonaparte donis al la nacia biblioteko sian nomon de Reĝa Biblioteko en 1806. Ĝi estis konata kiel Nacia Biblioteko de Nederlando ekde 1982, kiam ĝi malfermis novajn sidejojn.[1] La institucio sendependiĝis el la ŝtato en 1996, kvankam ĝi estas financata de la Departemento de Eduko, Kulturo kaj Scienco.

En 2004, la Nacia Biblioteko de Nederlando enhavis 3,300,000 aĵojn, same al 67 kilometroj de librobretoj. Plej aĵoj (2,500,000 libroj aŭ 48 km) en la kolekto estas libroj. Estas ankaŭ pecoj de "griza literaturo", kies aŭtoro, eldonejo, aŭ dato povus ne estis evidenta sed la dokumento havas kulturan aŭ intelektan signifon.[1] La kolekto enhavas preskaŭ la tutan literaturon de Nederlando, el mezepokaj manuskriptoj al modernaj sciencaj publikaĵoj. Por akcepto de publikaĵo, ĝi devas esti el registrita nederlanda publikiganto.[1] La kolekto estas alirebla por anoj, aĝaj 16 jarojn aŭ plie. La KB hejmigas kelkajn libere alireblajn retejojn, kiaj la "Memoro de Nederlando" (Geheugen van Nederland).[2]

La Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj (IFBAI) havas sidejon ĉe la Nacia Biblioteko de Nederlando en Hago.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 MURRAY, Stuart. (2009) The Library: An Illustrated History. Chicago: Skyhorse Publishing.
  2. Image database - Memoro de Nederlando - Reta bilda datumbazo de arkivoj, muzeoj kaj bibliotekoj. geheugenvannederland.nl.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]